1ident/a

identa

1.
(komune) Ĉiurilate egala, tia sama2; havanta ekzakte la samajn trajtojn: kelke da dekoj de tute identaj (t.e. samaspektaj) duonnudaj knabinoj komencis kolektivan dancon Metrop ; ĉiuj domoj estas identaj, en ĉiu estas kvin etaĝoj, en ĉiu gisa pordego kaj asfalta laŭtsona korto Metrop ; ĉiutage oni vidas du individuojn, kiuj havas nenion komunan, kaj tamen kiuj prezentas fizionomion kaj skribmanieron preskaŭ identajn [1]; se tia vorto kiel ekzemple „redaktejo“, estus tute identa (laŭ signifo) kun la vorto „redakcio“ kaj povus ĝin perfekte anstataŭi, certe neniu el ni plendus, se la vorto „redakcio“ baldaŭ malaperus el nia lingvo [2]; liaj vortoj kaj agoj estis identaj (tute konformaj unu al alia) [3]. SIN:nedistingeblaVD:akorda1.a, konforma1.a
2.
Tiu unika kaj ne alia ol tiu, pri kiu temas, tiu sama1: ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi [4]; P. Stojan konsideras tiun aŭtoron identa kun A. de Vertus, vicprezidanto de la historia kaj arkeologia societo en Chateau-Thierry [5]; nek individuaj lernantoj povas porti tiun ŝarĝon, ellerni krom sia denaska lingvo (ne ĉiam identa kun regiona) ankaŭ la tutlandan kaj fine la anglan [6].
VD:kongrua
1. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sesa
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
3. Monato, Jiří Patera: Katolikismo: Johano Hus – ĉu ne plu herezulo?
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista, Krakovo, 1912-08-11
5. E. Drezen, tr. N. Hohlov kaj N. Nekrasov: Mondolingvo: Tri jarcentoj da serĉado, Leipzig: EKRELO, 1931
6. Victor Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963, januaro (6)
angle:
1identical
beloruse:
ідэнтычны, тоесны
bulgare:
идентичен
ĉeĥe:
identický, totožný
ĉine:
同一 [tóngyī], 相同 [xiāngtóng], 恆等 [héngděng], 全同 [quántóng], 雷同 [léitóng]
france:
1identique
germane:
1identisch
hispane:
idéntico (adj.)
hungare:
1. azonos 2. ugyanaz
japane:
同一の [どういつの], 同様の [どうようの], そっくり同じの [そっくりおなじの]
nederlande:
identiek
portugale:
idêntico (adj.)
ruse:
1. одинаковый, идентичный 2. 1тождественный
slovake:
identický, totožný
ukraine:
тотожний, такий самий, однаковий, ідентичний

idento

1.
Tia rilato, fakto, konstato en kiu pluraj aferoj montriĝas identaj:
a)
MAT Idento-bildigo: ilia geometria simetria grupo havas du erojn, la identon kaj reflekton je linio paralela al la lateroj de la kvadratoj [7].
b)
Egalaĵo vera: la eŭlera idento estas la idento `e^(i pi)+1=0` [8].
c)
JUR Identeco2: la idento de la kulpulo estas ne divenebla ĝis la fino de la libro [9].
2.
Identeco3: ili ekserĉas sian esperantistan identon [10]; oni komencas detrui la idento-senton de la subjekto [11]; grupo bezonas gardi koheron, identon – sed tio malhelpas kreskon [12].
angle:
1.a identity (geometric similarity) 1.b identity (mathematical equality) 1.c identity 2. identity (set of characteristics)
ĉeĥe:
1.a identické zobrazení
ĉine:
2. 心神 [xīnshén]
germane:
1.c Identität 2. Selbstverständnis, Identität (Selbstverständnis)
slovake:
1.a identické zobrazenie

identaĵo

1.
Io identa: la medio, en kiu ili vivas, estas konsiderinda kiel identaĵo [13].
2.
MAT[14] Egalaĵo, vera sendepende de la valoro de la variabloj aperantaj en ĝi: `(a+b)^2=a^2+2ab+b^2`; la funkcio de Euler rilatas al la funkcio eta de Dedekind per identaĵo de Ramanujan [15].
angle:
1. identity (instance of something identical) 2. identity (mathematical equality)
ĉine:
2. 映上映射 [yìngshàngyìngshè], 单位算符 [dānwèisuànfú], 恆等式 [héngděngshì]
france:
2. identité (math.)
germane:
2. Identität
hispane:
2. identidad (matemática)
hungare:
1. azonos dolog 2. azonosság
nederlande:
2. identiteit
pole:
2. równość identycznościowa, identyczność
portugale:
2. identidade (matemática)
ruse:
2. тождество

identeco

1.
La fakto, ke io estas identa kun io alia; nedistingebla egaleco, sameco: laŭ lia opinio, inter burokratismo kaj Mosĥozupr oni povas meti signon de l’ identeco! Metrop ; li kroĉis sin al la penso, ke tiu identeco kun lia propra historio eble tamen estas nur freneza hazardo [16].
2.
JUR La tuto de oficialaj atributoj kiel nomo, gepatroj, ŝtataneco, kiuj distingas individuon de aliaj: ĉu tiu malfeliĉulo ne portas sur si paperojn, kiuj povus al ni konigi lian identecon [17]; li ne konjektis, ke lia identeco estas protestebla kaj estos protestita [18]. VD:individuo1, legitimaĵo, persono1, statuso, subjekto1
Rim.: Tiu senco estas iom internacia, kvankam ĝi estas senrilata al la ĉefsenco de la radiko. [Sergio Pokrovskij]
3.
La tuto de trajtoj, per kiuj iu difinas sin mem, ekzemple aparteno al grupo, kredo ktp; apartensento al kulturo, kredoj, ideologio: politikistoj pli klare montru sian vidpunkton kaj identecon rilate al sociaj problemoj [19]; li malpermesis ke ni havu propran tombejon, kaj la albanaro tion sentis kiel rifuzon al la propra identeco [20]; ni ne komplete perdu nian kulturan identecon [21]. SIN:memoVD:konscio2, membildo, memeco, personeco, propreco1, trajtaro
16. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Maljunulo de la Migranta Monto
17. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara
18. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka
19. Monato, Guido VAN DAMME: BELGIO: Malvuali nigran fantomon, 2000/04, p. 8
20. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 9
21. Stefan Maul: Kiel savi la germanan kulturon, Monato, 2000/11, p. 30
angle:
1. identity (extreme similarity) 2. identity (the fact of who a person is) 3. identity (set of characteristics)
beloruse:
1. тоеснасьць, ідэнтычнасьць 2. асоба 3. ідэнтычнасьць
bulgare:
1. идентичност
ĉeĥe:
identita, rovnost, totožnost
ĉine:
2. 身份 [shēnfèn], 心神 [xīnshén], 以同感 [yǐtónggǎn], 个人的身份 [gèréndeshēnfèn], 文化認同 [wénhuàrèntóng]
france:
1. identité (égalité) 2. identité (d'une personne)
germane:
1. Identität 2. Identität
hispane:
2. identidad (subst.)
hungare:
1. azonosság, identitás 2. személyazonosság
japane:
同一性 [どういつせい], 一致 [いっち], 身元 [みもと], 本人であること [ほんにんであること]
nederlande:
1. identiteit 2. identiteit
portugale:
2. identidade (subst.)
ruse:
1. тождественность, идентичность 2. личность 3. самобытность, идентичность
slovake:
identita, totožnosť
tibete:
ངོ་སྤྲོད་
ukraine:
тотожність, ідентичність, однаковість

identigi

1.
VdE Igi aŭ opinii ion identa kun alia: oni ne devas identigi registaron de iu ŝtato kun la popolo memB ; la aktoro devas identigi sin kun la persono, kiun li ludas; mi devas […] nomi min „liberkreda“, ne identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon Homaranismo ; multaj personoj eble identigos la homaranismon kun Esperanto aŭ kun la tiel nomata „interna ideo de esperantismo“ – tio tamen estus eraro Homaranismo ; la identigadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj [...] mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo Homaranismo .
2.
PV Rekoni1 iun aŭ ion, ekscii kio estas iu aŭ io: identigi antikvan loknomon (trovi la respondan nomon nunan).
a)
JUR Ekscii aŭ pruvi identecon2 de iu: identigi krimulon, kadavron; La registaro decidis starigi komisionon por trovi ĉiujn tombejojn kaj identigi la viktimojn [22].
b)
SCI Klasi ion aŭ iun: Esploristoj de la universitato Tulane en Usono sukcese identigis novan specion de malgranda ŝarko, kiu ĉasas iom nekutime [23]; iom pli ol 8000 linioj de la disertaĵo (el 16325) estis identigitaj kiel plagiataĵoj [24]; kultura statuso, kiu identigas lin kun grupo da kiun la amaso ne komprenas [25];
c)
Apartigi per esploro kaj analizo: Tamen, la proponoj kaj sugestoj de PAG sukcesas identigi interesan problemaron [26].
Rim.: La signifo de identigi1 estas tute regula; dum identigi2 estas kontraŭregula escepto, en kiu la sufikso -ig uzurpas la rolon de la sufikso -um. Tia pli regula formo sporade aperas: Tion klarigas kompreneble eksteraj bremsoj (…) sed ankaŭ internaj limoj, kiun ni devas identumi por agi kontraŭ ili [27] (kp identigi2.c). Alia solvo estus enkonduki sensufiksan neologismon „identifi“. [Sergio Pokrovskij]
22. Bardhyl SELIMI: Sekretoj eltombigitajMonato
23. Julius HAUSER: Memluma ŝarketo, Monato, №012533
24. Reinhard FOESSMEIER: PLAGIATO. Fino de ministreco: kronikoMonato
25. Humphrey Tonkin: Shakespeare — interlingvisto, En: De A al B: Festlibro por André Albault. Saarbrücken: Iltis>
26. Jouko Lindstedt: Recenzo de Plena Analiza Gramatiko
27. Christophe Chazarein: Instrui Esperanton: niaj defioj, Esperanto-info, №112, 2015-03-22
angle:
identify
beloruse:
1. атаясьняць, атоесьніць 2. ідэнтыфікаваць, апазнаваць
bulgare:
идентифициране
ĉeĥe:
identifikovat, zjistit totožnost, ztotožnit
ĉine:
辨識 [biànshí], 相認 [xiāngrèn], 辨認 [biànrèn], 驗明正身 [yànmíngzhèngshēn], 認同 [rèntóng]
france:
identifier
germane:
2. identifizieren
hispane:
2. identificar
hungare:
azonosít
japane:
同一視する [どういつしする], 同一化する [どうひとかする], 身元を確認する [みもとをかくにんする], 同定する [どうていする], 鑑定する [かんていする]
nederlande:
1. identificeren 2. identificeren
portugale:
2. identificar
ruse:
1. отождествлять 2.a опознать, установить личность 2.b идентифицировать, классифицировать, характеризовать 2.c выделить, идентифицировать
slovake:
overiť, overovať
ukraine:
ототожнювати, ідентифікувати

identigilo

1.
JUR Legitimilo kiu atestas la identecon2 de iu aŭ io: „bonvolu montri identigilon“, li petis [28]; neniu povas aĉeti bileton por longdistancaj busoj ne montrinte antaŭe validan identigilon [29]. VD:indikilo, marko1, signaturo
2.
KOMP Nombro aŭ alia arbitra sinsekvo de signoj, nekonfuzeble distinganta eron en aro da samspecaj objektoj: variablo estas fragmento de komputila memoro kun difinita grandeco, kiu havas propran identigilon [30]. VD:nomo1
VD:rekonilo1, diferencigilo, distingilo, trajto2
28. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 15
29. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
30. -: Ni lernas C++, 2015
angle:
1. identification (item which identifies a person) 2. unique identity
beloruse:
1. пасьведчаньне асобы 2. ідэнтыфікатар
ĉine:
1. 證明文件 [zhèngmíngwénjiàn], 身份證明 [shēnfènzhèngmíng], 身份證 [shēnfènzhèng], 結單 [jiédān]
france:
1. pièce d'identité 2. identifiant
germane:
1. Ausweis 2. Kennzeichen, Kennung, ID
japane:
身分証明書 [みぶんしょうめいしょ], 鑑定書 [かんていしょ]
ukraine:
ідентифікаційний документ, ідентифікатор

identiĝi

Iĝi identa kun iu aŭ io: identiĝi kun sia modelo, rolo; lia vivo preskaŭ identiĝis kun tiu granda entrepreno; ĉar la manĉuroj vivis kune kun la ĉefgento Han de Ĉinio tiom longe, iom post iom ili preskaŭ identiĝis al la hanoj en vivstilo, moroj kaj precipe en parollingvo [31]; la termo „taja lingvo“ povas identiĝi kun taja lingvaro enhavanta isanan lingvon [...], la laŭan [...], la ĝŭangan [...] ktp. [32].
angle:
identified with (associated with)
france:
s'identifier
germane:
sich identifizieren
hispane:
identificar-se
hungare:
azonosul
japane:
同一化する [どうひとかする], 一体化する [いったいかする], 身元が判明する [みもとがはんめいする]
nederlande:
zich identificeren
portugale:
identificar-se
ruse:
отождествиться
ukraine:
ототожнюватися, ідентифікуватися

administraj notoj

~igi: Mankas verkindiko en fonto.