*diferenc/i UV

*diferenci

(ntr)
Esti malsama: per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, ho belulino [1]? la najbaraj landoj diferencis […] en ĉiuj rilatoj [2]; konstruita en la stilo ĥaldea [ĝi] tute diferencis de la egiptaj temploj [3]; ĉiuj similas unu alian […] kaj diferencas nur per la mezuroj [4]; tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo Marta ; se la amo estas la sama, kiel do povas diferenci la amantoj [5]? pri unu punkto lia opinio tute diferencis la opinion de la komandanto [6]; la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura [7]; sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro PrV . ANT:egaliVD:dekliniĝi, distingiĝi, devii, diverĝi, diversi, kontrasti, varii
afrikanse:
verskil
albane:
ndryshoj
amhare:
ይለያል
angle:
to differ
arabe:
اختلف
armene:
տարբերվել
azerbajĝane:
fərqlənir
beloruse:
розьніцца, адрозьнівацца
bengale:
পৃথক
birme:
ကွဲပြားခြားနား
bosne:
razlikuju
ĉeĥe:
lišit se, rozlišovat se, tvořit rozdíl
ĉine:
相差 [xiāngchà], 有分歧 [yǒufènqí]
dane:
afvige
estone:
erinevad
eŭske:
datoz
filipine:
mag-iba
france:
différer, être différent
galege:
diferir
germane:
abweichen, sich unterscheiden, differieren
guĝarate:
અલગ
haitie:
diferan
haŭse:
bambanta
hebree:
להיות שונה
hinde:
अलग
igbe:
iche
internaci-signolingve:
irlande:
difriúil
islande:
mismunandi
japane:
異なる [ことなる]
jave:
beda-beda
jide:
אַנדערש זייַן
jorube:
yato
kanare:
ಭಿನ್ನವಾಗಿರುತ್ತವೆ
kartvele:
განსხვავდება
kazaĥe:
әр түрлі
kimre:
yn wahanol
kirgize:
ар кандай
kmere:
ខុសគ្នា
koree:
차이
korsike:
differ
kose:
kwahluka
kroate:
razlikuju
kurde:
cuda
latine:
differunt
latve:
atšķiras
laŭe:
ຄວາມແຕກຕ່າງກັນ
litove:
skiriasi
makedone:
разликуваат
malagase:
mitovy
malaje:
berbeza
malajalame:
ഭിന്നത
malte:
differenti
maorie:
rerekē
marate:
भिन्न
monge:
txawv
mongole:
өөр өөр
nepale:
फरक
njanĝe:
amasiyana
okcidentfrise:
ferskille
panĝabe:
ਵੱਖਰੇ ਹਨ
paŝtue:
توپير لري
pole:
różnić się, odróżniać się, wyróżniać się
portugale:
diferir, ser diferente
ruande:
bitandukanye
ruse:
различаться, разниться, отличаться
samoe:
eseese
signune:
d@39-
sinde:
اختلاف
sinhale:
වෙනස්
skotgaele:
eadar-dhealaichte
slovake:
rozlišovať sa, tvoriť rozdiel
slovene:
razlikujejo
somale:
kala duwan
ŝone:
wakasiyana
sote:
fapana
sunde:
béda
svahile:
tofauti
taĝike:
фарқ
taje:
แตกต่าง
tamile:
வேறுபடுகின்றன
tatare:
төрле
telugue:
తేడా
ukraine:
відрізняються
urdue:
اختلاف
uzbeke:
farq
vjetname:
khác nhau
zulue:
ihluke

diferenca

Malsama: ni ne devas tiel severe juĝi homojn tiel diferencajn de ni, tute diferencajn [8]; la fraŭlino dismetis sur la montrotablo dekon da diferencaj ekzempleroj [9]; Rika tamen aĉetas tri [fajfilojn] de diferenca longeco [10]; kiel diferenca ŝi estas de mi [11]! io diferenca (aparta) kaj stranga estas en ilia morto [12]; pli-malpli diferencaj opinioj pri negravaj detaloj, sed preskaŭ la sama fundamenta koncepto [13]; diversaj juraj sistemoj preskribas diferencajn regulojn de interpretado [14]; kun la evoluo de la homaro […] en diferencajn kaj poste eĉ antagonismajn klasojn, rompiĝis ankaŭ la lingvo [15]. ANT:egalaVD:alia, diversa, fremda, malproksima, speciala
angle:
different
beloruse:
розны, адрозны
ĉeĥe:
odlišný, rozdílný
ĉine:
[cān], 时大时小 [shídàshíxiǎo], 悬殊 [xuánshū]
france:
différent
germane:
unterschiedlich, abweichend, differierend
hebree:
שונה
hispane:
diferente
japane:
違った [ちがった], 異なった [ことなった]
pole:
różny, odmienny, inny
ruse:
разный, отличающийся
slovake:
odlišný, rozdielny
tibete:
ཁག་ཁག་

diferenco

1.
Malsameco: la diferenco de la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka malamikeco de la nacioj [16]; estas dezirinde fari diferencon (distingon) inter la ambaŭ kazoj [17]; ĉiuj pastroj, kiuj tie troviĝis, sanktiĝis, sen diferenco de la ordoj [18]; vi denove vidos la diferencon inter virtulo kaj malvirtulo, inter tiu, kiu servas al Dio, kaj tiu, kiu ne servas al Li [19]; por la amo ne ekzistas diferenco [20]; ili estis parte el marmoro, parte el gipso, sed por paseraj okuloj tio ne prezentas ian diferencon [21]; la preleginto prezentis […] la strukturan diferencon inter UN kaj Ligo de Nacioj [22]; inter scii kaj fari estas diferenco [23]; malgraŭ diverssenco ne estas diferenco (t.e. homonimo) [24]. VD:distanco, diverseco, malkonsento, nuanco
2.
MAT
a)
[25] Rezulto de subtraho: la diferenco inter 10 kaj 6 estas 4.
Rim.: Bricard sugestas, ke laŭ ĝia signo eblas nomi la diferencon „manko“ aŭ „troo“. Oni ĉiuokaze ne imitu iujn naciajn lingvojn, kiuj parolas pri la „resto“ de subtraho.
b)
(de aritmetika progresio) La konstanta diferenco 2.a inter ĉiu termo de ĝi kaj la antaŭa.
Rim.: Ĉi tiu termino estas paralela al „kvociento de geometria progresio“, tamen ni ne trovis fonton por ĝi. Bricard [26] ambaŭokaze uzas la francecan „racio“, kiu ne enradikiĝis.
c)
[27] (inter aroj `bb E` kaj `bb F`) Aro, konsistanta el la elementoj de `bb E`, kiuj ne apartenas al `bb F`: la diferencon inter `bb E` kaj `bb F` oni signas per `bb E-bb F``bb E\\bb F` (legu: e minus fo); la diferenco inter la aro de reeloj kaj tiu de racionaloj estas la aro de neracionaloj; la diferencon `(bb E uu bb F)\\(bb E nn bb F)` oni nomas simetria diferenco de `bb E` kaj `bb F` kaj signas per `bb E /_\ bb F` (legu: e delta fo).
angle:
2.a difference (in subtraction) 2.b difference (of an arithmetic progression) 2.c difference (of sets E and F) simetria ~o: symmetric[al] difference.
beloruse:
1. розьніца, адрозьненьне 2.a рознасьць 2.b рознасьць (арытмэтычнай прагрэсіі) 2.c рознасьць (мностваў) simetria ~o: сымэтрычная рознасьць.
bulgare:
1. разлика
ĉeĥe:
rozdíl, diference 1. rozdíl
ĉine:
1. 差异 [chāyì], 差分 [chāfēn], 差距 [chājù], 区别 [qūbié]
france:
1. différence (ce qui distingue) 2.a différence (de deux nombres) 2.b raison (d'une progression arithmétique) 2.c différence (entre les ensembles E et F) simetria ~o: différence symétrique.
germane:
1. Unterschied, Abweichung 2.a Differenz (bei der Subtraktion) 2.b Differenz (einer arithmetischen Progression) 2.c Differenz (von Mengen E und F) simetria ~o: symmetrische Differenz. 2. Differenz
hebree:
הֶבדֵל
hispane:
diferencia
japane:
ちがい, 差異 [さい], 相違 [そうい], 差 [さし]
pole:
1. różnica, odmienność 2.a różnica (liczb) 2.b różnica (ciągu arytmetycznego) 2.c różnica (zbiorów) simetria ~o: różnica symetryczna.
ruse:
1. различие, разница 2.a разность 2.b разность (аригметической прогрэссии) 2.c разность (множеств A и B) simetria ~o: симметрическая разность.
slovake:
odlišnosť, rozdiel
tibete:
ཁྱད་པར་
tokipone:
1. ante
ukraine:
різниця, розходження

diferencigi

(tr)
1.
Igi malsamaj, apartaj: Beatrico kaj Reĝino estas samaĝaj, nur kelkaj tagoj ilin diferencigas [28]; la trafiko diferencigis ilin unu de la alia [29]. VD:apartigi, dividi1
2.
Distingi, malkonfuzi; evidentigi diferencon: vi diferencigu inter sanktaĵo kaj ordinaraĵo [30]; antaŭ ili staris preĝejo aŭ monaĥejo, […] malfacile bone ĝin diferencigi [31]; sola la malsimileco de iliaj vestoj ebligis, ke oni ilin diferencigu [32]; multo da vortoj […] fariĝus en la skribado tute nediferencigeblaj unu de alia [33].
angle:
1. to differentiate 2. to distinguish
beloruse:
адрозьніваць
ĉeĥe:
diferencovat, odlišit, rozlišovat, činit rozdíl
ĉine:
不同寻常 [bùtóngxúncháng], 有区别 [yǒuqūbié], 辩别 [biànbié], 辨 [biàn]
france:
1. rendre différents 2. différencier (distinguer), distinguer
germane:
unterscheiden 1. trennen 2. auseinander halten
hebree:
להבדיל
japane:
差をつける [さをつける], 区別する [くべつする]
pole:
1. wyróżniać 2. odróżniać
ruse:
различать, отличать
slovake:
rozlišovať, rozoznať, rozpoznať
ukraine:
розрізняти, відрізняти, розпізнавати

diferencigilo

Eco per kiu oni povas diferencigi: ĉu estas ebla tutmonda lingvo, se ni konsideras, ke lingvo devas esti ankaŭ socia diferencigilo [34]. VD:distingilo, karakterizo, trajto
34. Z. Tišljar: Eŭropa identeco, 1998
angle:
distinction, differentiation
beloruse:
адзначальная прымета, асаблівая рыса, адзнака
pole:
wyróżnik

sendiferenca

Prezentanta nenian diferencon: GRA aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn“, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn... [35]; justo kaj vero estas en lia spirito du sinonimaj vortoj, kiujn li sendiference uzas unu por la alia [36]; kiom estas malagrable esti devigata sendiference karesi maljunan marĉandiston, advokaton, monaĥon, gondoliston [37]; ĉiuj, sendiference de la sekso kaj aĝo [38]. VD:egala, indiferenta, sama, simila
angle:
undifferentiated
beloruse:
індыфэрэнтны, аднакавы, аднастайны
ĉeĥe:
nerozdílný
france:
indifférent, indifférencié
pole:
nieodróżnialny, identyczny, tożsamy
slovake:
nerozdielny

diference de

(prepoziciaĵo)
Malsame, malsimile al, kontraste al: diference de prakrito, lingvo popola, „pleba“, Sanskrito unue formiĝis kiel religia lingvo de la bramanoj [39]; tiu kreado, diference de la pli-malpli spontana lingvoformiĝo en la primitivaj stadioj, estis plejparte konscia, kvankam kondiĉita [40]; la alia ekzemplo koncernas sukcesan laboron sur loka nivelo en lando, kiu, diference de Bulgarujo, estas unu el la grandpotencoj [41].
39. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
40. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
41. I. Lapenna: Por pli efika informado, 1974
angle:
different from, unlike, differently than
beloruse:
у адрозьненьне ад
france:
à la différence de
pole:
w odróżnieniu od (kogoś, czegoś), w przeciwieństwie do (kogoś, czegoś)

administraj notoj