3aplik/i
apliki ↝
(tr)
- 1. ↝
-
Uzi por praktiko teoriajn sciojn, leĝon, regulon:
apliki metodon;
neniaj eĉ plej bonaj teoriaj principoj havas ian forton, se ili ne estas
konstante aplikataj praktike
[1];
li mem lavas sin, mem sin vestas, kaj lia frizisto tutajn tagojn
kaptas per laĉoj birdojn kaj ne aplikas sian talenton
Far1
;
ĉu la vortoj de Ramzes povas esti aplikitaj al la filino de mizera terluanto
[2]?
la plej alta tarifo estas 18 %, por kelkaj nutraĵoj oni aplikas nur 6 %
[3];
enmigrontoj renkontas oficistojn kiuj senhezite aplikas stultajn
enmigrado-leĝojn
[4];
jen modelo, kiun oni aplikis
[5];
apliki la ses jenajn principojn […]
[6];
problemo de homaj rajtoj fontas el ties limigita aplikeblo
[7].
dediĉi1, destini
- 2. ↝
-
Uzi por speciala celo, en speciala okazo:
apliki severajn rimedojn;
vi trovis la malsanon, vi serĉos sanigilon kaj aplikos ĝin
[8];
aplikante ĉian diligentecon
[9];
apliki glavon […] por haki karnon
[10];
apliki al iu la faman ekkrion de la poeto
Marta
;
aplikado de diversaj mezuriloj [egalas al] hipokriteco
[11];
ni nun aplikas plej novan teknikon por enpaĝigi kaj prespretigi la revuon
[12].
praktiki, utiligi.
1.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VII
3. Monato, Esperanto sen peno, 93/09
4. Monato, Kanado, 94/01
5. Monato, Naziaj kruelaĵoj
6. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007018.html
7. Monato, Werner Schad: Al pli justa mondo
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
9. La Nova Testamento, II. Petro 1:5
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
11. Monato, Stefan Maul: http://steloj.de/esperanto/monato2/006915.html
12. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007058.html
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VII
3. Monato, Esperanto sen peno, 93/09
4. Monato, Kanado, 94/01
5. Monato, Naziaj kruelaĵoj
6. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007018.html
7. Monato, Werner Schad: Al pli justa mondo
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII
9. La Nova Testamento, II. Petro 1:5
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dano Holger
11. Monato, Stefan Maul: http://steloj.de/esperanto/monato2/006915.html
12. Monato, http://steloj.de/esperanto/monato2/007058.html
- angle:
- apply
- beloruse:
- 1. дастасоўваць, дапасоўваць, прыкладаць, прымяняць 2. ужываць, карыстаць
- ĉeĥe:
- aplikovat, aplikovat, použít, upotřebit
- france:
- appliquer
- germane:
- anwenden, benutzen, einsetzen
- hispane:
- aplicar
- itale:
- applicare
- japane:
- 応用する [おうようする], 適用する [てきようする]
- malaje:
- memohon
- nederlande:
- toepassen
- perse:
- به کار بردن، به کار گرفتن، استفاده کردن
- ruse:
- прилагать, применять, использовать
- slovake:
- aplikovať, použiť, uplatniť
apliko ↝
- Uzo por difinita celo, al certa kampo: apliko de libere akceptitaj reguloj [13]; la tuta lino, ĉiu aparta trunketo, trovis sian aplikon en tiu unu peco [da tolo] [14]; apliko de la zamenhofa fundamento [15]; aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko [16]; por natursciencaj aplikoj oni bezonas pli ekzaktan difinon de la sekundo [17].
- france:
- application
- germane:
- Anwendung
aplikaĵo ↝
Programo2 dediĉita al difinita funkcio, kun speciala utilo; apo: la restanta ĉefmemoro ne sufiĉas por la aplikaĵoj kiujn mi bezonas [18]; senpage babili kun sia fratino kaj esti informita en reala tempo pere de aplikaĵoj [19]; iu kombinis informon pri luotaj hejmoj per unu aplikaĵo kun mapoj el aplikaĵo de Google por montri sur la mapo la situon de ĉiu luota hejmo [20].
18.
S. Pokrovskij:
Poŝkomputilo, La Ondo de Esperanto, 2002:10
19. Monato, Roberto Pigro: Nuntempo sciencfikcia, 2014
20. Monato, D. E. Rogers: Reto 2.0, 2007
19. Monato, Roberto Pigro: Nuntempo sciencfikcia, 2014
20. Monato, D. E. Rogers: Reto 2.0, 2007
- angle:
- application (software), app
- france:
- application (informatique), appli
- germane:
- Anwendung (Software), Applikation (Software), App, Programm (Computer)
- japane:
- アプリケーション [あぷりけーしょん], アプリ [あぷり]
- malaje:
- aplikasi
- nederlande:
- toepassing (software), applicatie (software), app
aplikiĝi ↝
(ntr)
- Uziĝi, funkcii en iu situacio: mia larĝa koncepto aplikiĝas en la germana scienca Societo pri Interlingvistiko [21]; eĉ se la leĝo iam estos aprobita, ĝi certe dum longa tempo ne aplikiĝos [22]; [en] la yana-lingvo en norda Kalifornio, la vira formo estas uzata sole inter viroj, dum la virina aplikiĝas ne nur en la konversacio inter virinoj, sed ankaŭ inter virinoj kaj viroj [23].
21.
Monato, Detlev Blanke: Jes, kompreneble por vasta kadro de interlingvistiko, 2004
22. Monato, Bardhyl Selimi: Tabako ankoraŭ ne tabua, 2005
23. I. Lapenna: Retoriko, 1971
22. Monato, Bardhyl Selimi: Tabako ankoraŭ ne tabua, 2005
23. I. Lapenna: Retoriko, 1971
- france:
- s'appliquer
- germane:
- angewendet werden