aprez/i PIV1 , aprec/i PIV1

aprezi, apreci

(tr)
Ŝati1, pozitive taksi la valoron aŭ gravecon de io, la kapablojn de iu; rigardi kiel atentindan, valoran, gravan aŭ multkapablan: sed vi estis malfeliĉa, kaj mi oferis min, esperante ke iam vi aprezos mian oferon [1]; dudek fojojn mian vivon, eĉ la honoron, mi metos sur la karton... sed mian liberon mi ne vendos. Kial mi tiel aprezas ĝin? [2]; nur en tiu supera stato de l' memkono la homo povas aprezi la justecon de Dio [3]; ni bezonas tiom da intelekto por toleri la mankojn de la aliuloj kiom necesas por aprezi iliajn bonkvalitojn [4]; tiu multe pli aprecas la eksteran perfektecon de fruktoj: rondan formon, ruĝan koloron, saman grandecon [5]; tiu tipo, kiu konversacias kun nekonatoj en la tramo – tiu tipo, kiun mi tiom aprecas ekzemple en Kopenhago [6]; multaj ilustraĵoj el kodeksoj helpas la okulon apreci la verkon [7]; ĝi estas speciale aprecinda pro la intereso de la temoj sociaj, politikaj, beletraj [8]. VD:estimi
Rim.: PIV1 donas ambaŭ formojn, „aprezi“ kaj „apreci“, sed preferas la duan. Tio estas maloportuna pro la ŝajna sufikso „ec“, precipe en la substantiva formo: kaj tio, kio ĉefe donas al la poemo de Thomson ĝian unikan kvaliton, estas samtempe tio, kio malhelpas pli vastan aprezon pri ĝi [9]. PIV2 preferas „aprezi“. [Sergio Pokrovskij]
1. M. Lermontov, trad. N. Danovskij: Princidino Mary, P.64
2. M. Lermontov, trad. N. Danovskij: Princidino Mary, p. 48a
3. M. Lermontov, trad. N. Danovskij: Princidino Mary, p. 33a
4. Markizino de Sablé, trad. W. Kirschstein: Maksimoj de sinjorino de Sablé, La Ondo de Esperanto, 1998:11 (49)
5. Guido van Damme: Reen al la edena paradizo, Monato, 2001/02, p. 20
6. Monato, Nikolao Gudskov: 50-jara stabileco en verkado - ĉu klasika?
7. Monato, Donald Broadribb: Pri indiĝenaj meksikanoj
8. Monato, Filippo Franceschi: Altnivela kultur-revuo esperantlingva
9. W. Auld: La urbo de terura nokto, La Nica literatura revuo, 1956-09 ĝis 10, (2:1)
angle:
appreciate
beloruse:
цаніць, шанаваць
ĉeĥe:
hodnotit, ocenit, odhadnout
france:
apprécier, gouter (apprécier)
germane:
würdigen, zu würdigen wissen, anerkennen, schätzen
hebree:
להעריך
hispane:
apreciar
hungare:
becsül, nagyra értékel
ide:
apreciar, prizar
japane:
真価を認める [しんかをみとめる], 高く評価する [たかくひょうかする], 鑑賞する [かんしょうする]
nederlande:
waarderen, appreciëren
perse:
قدر دانستن، ارج نهادن
pole:
cenić (sobie), doceniać
ruse:
ценить, оценить
slovake:
ceniť, hodnotiť, uznávať
ukraine:
високо цінувати

aprezo, aprezado, apreco,aprecado

Ŝata konsidero de io rigardata kiel valora, grava, bela, kaj pro tio atentinda: s-ro Newell prelegis pri „la aprezo literatura“ – temo pri kiu li plene rajtas doni konsilojn [10]; li eble intencis impresi min pri sia supereco en la aprecado de belarto [11]. VD:gusto4
10. -: Kroniko de l' Esperanto-movado, Esperanto Triumfonta, 1930:46 (594), p. 3a
11. R. Akutagaŭa, trad. K. Sekimoto: Marĉejo, La Revuo Orienta, 1935-03, p. 73a
beloruse:
ацэнка (высокая), прызнаньне (вартасьці)
france:
appréciation
hebree:
מוערך
japane:
評価 [ひょうか], 鑑賞 [かんしょう]

administraj notoj