1karakteriz/i PV

karakterizi

(tr)
1.
Prezenti, priskribi la karakteron de io aŭ iu: delonge establiĝis la kutimo karakterizi diversajn grupojn da verkistoj per la esprimo „skolo“ [1]; la rolo de Zamenhof […] de tiu tempo apartenis jam al historio, jam kiel historiistoj ni devas karakterizi Zamenhofon […] malakceptante […] la tutan politike-filozofian idearon [2]; ne ekzistas tie eĉ unu epiteto, kiu karakterizus la buŝon de Heleno [3]. VD:atribui3, emfazi3, skizi, specifi
2.
Konsistigi, estigi la karakteron, tipan econ, de io: la paleozoikon, ĝis antaŭ ĉ. 170 jarmilionoj, karakterizas senvertebruloj, fiŝoj kaj amfibioj [4]; kun obstino, kiu karakterizas la maljunulojn [5]; la nunan tumulton karakterizis flama, minaca indigno [6]. VD:distingi, marki, signi, stampi
angle:
1. to characterize (usone), characterise (brite) 2. characterize
beloruse:
характарызаваць, даваць характарыстыку
france:
caractériser, définir (caractériser), dénoter
germane:
1. charakterisieren, bezeichnen 2. charakterisieren, kennzeichnen
hispane:
1. describir 2. caracterizar
hungare:
jellemez, karakterizál
katalune:
caracteritzar
nederlande:
kenmerken
pole:
charakteryzować
rumane:
caracteriza
ruse:
характеризовать
slovake:
vystihnúť
taje:
บ่งบอกลักษณะ
ukraine:
характеризувати, визначати характер, давати характеристику

karakteriza

Karakterizanta: ĉiuj vortoj de la „interrilata tabelo“ konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a ktp [7]; tio estas ankaŭ karakteriza trajto pri lia raciemo: konsenti suferi aŭ morti pro ideoj, tio ja signas ian religieman spiritostaton [8]; nia simileco estis tiel trafa kaj karakteriza, ke tio ne povus esti hazarda cirkonstanco [9]; la naztruoj plilarĝiĝis momenton kaj tuj poste kuntiriĝis, donante al la nazo la karakterizan pintan formon, kiu estas la antaŭsigno de la morto [10]; karakteriza anekdoto […] la romia imperiestro Tiberio [11].
Rim.: En malnova verko aperas samsence la formo karakteristika: la karakteristikaj diferencoj inter la homoj [12].
angle:
characteristic
beloruse:
характэрны, уласьцівы
ĉeĥe:
charakteristický, rázovitý, typický
france:
caractéristique (adj.)
germane:
charakteristisch, bezeichnend, kennzeichnend
hispane:
característica (adj.)
hungare:
jellemző, karakterisztikus
katalune:
característic, caracteritzat
nederlande:
kenmerkend
pole:
charakterystyczny
rumane:
caracteristic
ruse:
характерный
slovake:
charakteristický, svojrázny
ukraine:
характерний. характеристичний

karakterizo, karakterizaĵo

Eco, kiu karakterizas; parto de karaktero: en tipologia klasifiko oni provas grupigi lingvojn laŭ iliaj strukturaj karakterizoj [13]; „ĉu vi aŭdis“, mi demandis, „kiom da bonaj karakterizaĵoj la vivo de malbonulo havas?“ [14]; Stalin nun ĉesis toleri liberan evoluon de lingvoj kaj nacioj dum la transira periodo, forĝante la karakterizaĵojn de tutsoveta patriotismo [15]; Esperanto jam de sia eknasko celis al adekvata prezento de literaturo kaj poezio, karakterizaĵo, kiu distingas ĝin de iu kaj iu alia planlingvo [16]. VD:apartaĵo2, diferencigilo, distingilo, specifaĵo2, trajto
13. J. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 1978
14. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko, 1993
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
16. Monato, Boris Kolker: Saĝa kapo duonvorton komprenas
angle:
characteristic, characterization (usone, laŭ karakterizi 2.), characterisation (brite, karakterizi 2)
beloruse:
характарыстыка
france:
caractéristique (subst.)
hispane:
característica (subst.)
katalune:
característica
pole:
charakterystyka, cecha
rumane:
caracteristică
ukraine:
характеристика

karakterizilo

Io per kies helpo oni karakterizas ion alian: GRA laŭ la terminologio de Plena Gramatiko, tiu substantivo konsistigas la kernovorton, dum la ceteraj karakteriziloj povas esti artikolo, demonstrativo, numeralo, epiteto, aŭ suplemento de tiu [17].

administraj notoj