1inform/i PV

informi  

(x)
Doni al iu sciigojn aŭ klarigojn pri io de li ankoraŭ ne konata: mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo [1]; mi devos unue informi la aŭtoritatojn [2]; mi devas informi vin pri io... malĝojiga novaĵo, tre malĝojiga [3]; ni havas la honoron informi vin (aŭ: al vi), ke ni malplialtigas niajn prezojn; informu lin, ke la libro estas elĉerpita; senprokraste informi iun pri la akcidenta morto de lia filo; informi kandidaton pri la programo; bonvolu informi min, ĉu vi akurate ricevis la jarlibron; iu malsaĝulo fuŝ-informis ŝin dirante, ke mi foriris [4]; li ne konas min pli bone, ol liaj informintoj [5]; bone informita homo, gazeto; nur neinformitoj povas ankoraŭ dubi pri tio, kion eĉ famaj lingvistoj devis konfesi [6]; nur miskompreno kaj nesufiĉa informiteco pri nia movado igis vin skribi [7]. VD:sciigi, konigi, indiki, avizi, anonci.
angle:
inform
beloruse:
паведамляць, інфармаваць
ĉeĥe:
informovat, oznámit
france:
informer (mettre au courant), avertir, aviser, faire savoir, instruire (informer), mettre au courant, mettre au fait, renseigner (mettre au courant) fuŝ-~i: mal renseigner, induire en erreur ne~ito: personne mal informée ~iteco: information (état d'être informé)
germane:
mitteilen, in Kenntnis setzen, informieren
hispane:
informar, avisar, hacer saber, advertir
hungare:
tájékoztat, felvilágosít, informál fuŝ-~i: félretájékoztat ne~ito: tájékozatlan (ember)
nederlande:
meedelen, inlichten, informeren
portugale:
informar
ruse:
сообщить, информировать
slovake:
informovať
turke:
bildirmek

informo   Vikipedio

1.  
Io, pri kio oni informas: elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi kaj ricevu de ŝi informojn [8]; doni, liveri al iu informojn pri io; preni informonZ ; vi devos komuniki la informon al la tuta mondo, tiel ke la tuta mondo sciu [9]; ĉu vi havas informojn pri Ana ? [10]; (arkaismo) Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de informoj (informan oficejon) Marta ; tiu tuketo finfine rezultigis ion, ĝi ja estis informporta [11].
2.  
KOMP Senca enhavo de datumo: multe da seninformaj datumoj; kiun informon portas tiu datumo?
angle:
2. information
beloruse:
1. паведамленьне, вестка, абвестка, даведка 2. інфармацыя
ĉeĥe:
informace, oznámení, poučení, uvědomění, vyrozumění, údaj 1. zpráva
france:
~porta: porteur d'information, informatif 1. information (renseignement), renseignement 2. information
germane:
1. Mitteilung, Auskunft, Information 2. Information
hispane:
1. información 2. información
hungare:
~porta: információhordozó, informatív 1. tájékoztatás, felvilágosítás, információ 2. információ
nederlande:
1. mededeling, inlichting, informatie 2. informatie
portugale:
informação (notícia, dado)
ruse:
1. сообщение, известие, сведения 2. информация
slovake:
informácia, oznámenie, poučenie, správa, vyrozumenie, údaj

informa

Donanta informojn, rilata al informo: informa bulteno; [sur la pordo] brilis kupra plato kun la surskribo : informa oficejo por instruistoj kaj instruistinoj Marta ; informaj gazetoj (kontraste al la politikaj gazetoj); ni pliperfektigu nian interhelpan, informan, klerigan, edukan aparaton [12]; informa enhavo de iu frazo.
beloruse:
інфармацыйны, інфарматыўны
france:
d'information, informatif, informationnel ~a bulteno: bulletin d'information, journal (parlé, télévisé) ~a oficejo: bureau d'information, centre d'information
germane:
~a bulteno: Mitteilungsblatt ~a oficejo: Auskunftsbüro
hispane:
informativo ~a bulteno: boletín informativo, diario (televisado) ~a oficejo: centro de información
hungare:
tájékoztató jellegű, felvilágosító, információs ~a bulteno: hírközlöny ~a oficejo: tájékoztatási hivatal
nederlande:
~a bulteno: informatieblad ~a oficejo: informatiekantoor
portugale:
informativo (adj.)
ruse:
информативный, информационный
slovake:
informatívny, informačný, spravodajský

informado Vikipedio

Ago informi.
beloruse:
інфармаваньне
ĉeĥe:
informování
france:
information (fait d'informer)
hispane:
información (acción de informar)
hungare:
tájékoztatás, felvilágosítás, informálás
nederlande:
informatie
portugale:
informação (ação de informar)
ruse:
информирование
slovake:
informovanie

informejo

Informa oficejo, kontoro, giĉeto ks: mia butiko ne estas informejo [13].
beloruse:
інфармацыйнае бюро, даведачнае бюро
ĉeĥe:
informační kancelář, informační středisko
france:
point d'information
hispane:
punto de información
hungare:
információ (ablak, bódé, iroda)
portugale:
guichê de informação, escritório de informação, agência de informação
slovake:
informačná kancelária

informero  

Baza informo el kiu konsistas tuta kompreneblaĵo; sciero: mezuma plenkreskulo konservas ĉiun informeron dum ĉ. 4 - 10 sekundoj en sia konscio [14].
14. H. G. Frank, G. Lobin: Lingvo-Orientiga Instruado, [vidita en 2017]
france:
donnée (informatique etc.), élément d'information

informiĝi  

(ntr)
Esti informita, ricevi informojn aŭ serĉi, peti informojn, fari la neceson, por esti informata pri io: iru kaj informiĝu pri tio, kio okazis en la urbo; mi venos ĉi tien mem por informiĝiZ ; se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos PrV ; mi devos informiĝi pri la vivkostoj tieaj [15]; ĵurnalista informiĝado. VD:enketi, esplori, studi.
beloruse:
даведацца, атрымаць інфармацыю
france:
s'informer, se renseigner
germane:
sich informieren
hispane:
informarse informarse
hungare:
tájékozódik, informálódik
nederlande:
zich informeren
portugale:
informar-se
ruse:
осведомиться

informilo   Vikipedio

Skribaĵo, bulteno aŭ ajna rimedo, per kiu oni informas.
beloruse:
весьнік, інфармацыйны бюлетэнь
ĉeĥe:
informační leták, oznamovatel, prospekt
france:
canal d'information
hispane:
prospecto
hungare:
tájékoztató kiadvány, ismertető (kiadvány)
nederlande:
infoformulier
portugale:
boletim, informativo (subst.), instrumento de informação
ruse:
вестник, информационный бюллетень
slovake:
informačný prostriedok

informisto

Persono profesie serĉanta kaj liveranta informojn por gazeto (gazetinformisto) aŭ polico (polica informisto).
beloruse:
паведамляльнік, інфарматар
ĉeĥe:
informant, informátor, oznamovatel, posel
france:
informateur (subst.), indicateur (subst., de police), indic
germane:
Informant, Presseagent
hispane:
informador
hungare:
informátor, tudósító
portugale:
informante
ruse:
осведомитель, информатор
slovake:
informátor, oznamovateľ
Rim.: Indiki signifas: „doni al iu, kiu petas, konkretan sciigon, ekz. nomon, numeron de domo ktp“. Informi signifas: „doni al iu, kiu nenion petas aŭ nenion precize atendas, sciigon pri novaĵo, okazaĵo ktp“. Oni indikigas al si ion, pri kies ekzisto oni estas certa, sed kion oni ne povas per si mem trovi. Oni informiĝas pri ĉio, kio povis okazi aŭ kio povas ekzisti en tia aŭ tia afero. Oni petas kaj ricevas indikojn pri io, pri kies ekzisto aŭ realeco oni scias, sed pri kies precizaj cirkonstancoj oni ne povas mem serĉi sciigojn; oni petas kaj ricevas informojn pri ĉio, kio povas okazi aŭ ekzisti sed pri kies okaziĝo aŭ ekzisto oni ne scias. Plie, la indikoj estas ĝenerale konkretaj apartaj sciigoj (nomo, numero, horo, strato, ktp), dum la informoj koncernas pli ampleksajn kaj malsimplajn aferojn aŭ okazaĵojn.

administraj notoj

pri ~a:
    Ne klaras, al kio aludas "~a bulteno", des pli se konsideri la nunan
    difinon de "bulteno". Ĉu temas nur pri ia gazeto, ĉu ĝi
    aplikiĝas
    ankaŭ al radiaj kaj televidaj novaĵrubrikoj? Pola Radio dissendas
    "informbultenojn".
    [MB]
  
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas dua fontindiko.
~ado: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto: Mankas dua fontindiko.
~isto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.