*disting/i PV
*distingi
(tr)
- 1.
-
Rimarki diferencon
inter objektoj, personoj aŭ ideoj:
distingi inter bono kaj malbono
[1];
[oni] ne povis distingi inter la sonoj de la ĝojkriado kaj la sonoj de
la popola plorado
[2];
oni ne povis distingi, kie estis komenco kaj kie estis fino
[3];
distingi la voĉon de kukolo kaj de turdo
[4];
por distingi ilin unu de la alia, oni nomadis tiun, kiu posedis kvar ĉevalojn, la
granda Niko, kaj tiun, kiu posedis nur unu ĉevalon, oni nomadis la malgranda
Niko
[5];
li ne povis distingi, ĉu [la varmego] estas sekvo de la efektiva
fajro, ĉu de lia tro granda ardo de amo
[6];
[oni aŭdis] ian strangan tonon, […]
sed pro la bruo de la veturiloj kaj de la movado oni povis distingi ĝin nur
dum mallonga momento
[7];
la fadeno sur ŝia ŝpinilo estis pli delikata ol araneaĵo, homaj okuloj ne povus
distingi la apartan fadenon
[8];
la Dio de la Izraelidoj distingis vin inter la komunumo de Izrael
[9];
la morto ne distingas (sendiference traktas),
ĉiujn egale atingas
PrV
.
apartigi, diferencigi2, kontrasti, malkonfuzi.
- 2.
-
Klare, precize, nete percepti:
regis tia mallumo, ke oni ne multe povis distingi
[10];
io saltis en la herbo, sed ili ne povis distingi, kio ĝi estas
[11];
oni ne povis distingi la fizionomiojn de la vojaĝantoj
[12];
la aŭgusta ĉielo estis plena de steloj, […] oni povis distingi la
konturojn eĉ de malproksimaj objektoj
IK
.
sensi, vidi
- 3.
- Distingigi: nobelaj moroj kaj nobelaj manieroj lin distingis [13]; [tiu] pazigrafio […] distingas sin per ekstrema simpleco FK .
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 19:35
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 3:13
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:9
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 1
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 3:13
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Malgranda Niko kaj granda Niko
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 16:9
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 1
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
- angle:
- distinguish
- beloruse:
- адрозьніваць
- bulgare:
- различавам
- ĉeĥe:
- diferencovat, odlišit, poznat, rozeznat, rozlišovat, rozpoznat
- ĉine:
- 1. 不同寻常 [bùtóngxúncháng], 有区别 [yǒuqūbié], 辨 [biàn], 辩别 [biànbié] 2. 識別 [shíbié], 辨 [biàn], 辨認 [biànrèn]
- france:
- 1. distinguer (reconnaître comme distinct) 2. distinguer (percevoir), percevoir
- germane:
- 1. unterscheiden 2. unterscheiden, erkennen 3. auszeichnen, abheben (von etwas)
- hispane:
- distinguir
- japane:
- 見分ける [みわける], 識別する [しきべつする], 判別する [はんべつする]
- pole:
- 1. odróżniać, rozróżniać 2. rozgraniczać, rozeznawać się, wyodrębniać
- portugale:
- distinguir
- ruse:
- 1. различать, отличать 2. различать 3. отличать
- slovake:
- rozlišovať, rozoznať, rozpoznať
- ukraine:
- відрізняти, розрізняти, розпізнавати, вирізняти, відзначати
distingo
- 1.
-
Ago, maniero, fakto distingi:
en San-Francisko […] formiĝis la distingo inter „oficialaj“ kaj
„laboraj“ lingvoj
EeP
;
la distingo de la speciaraj karakteroj [en botaniko]
ravis min [14];
[se] ili elektu la nekuraceblajn el tiuj, kies relativa resaniĝo
ankoraŭ estas esperebla […] kian metadon [vi] opinias
taŭga por la distingo
VaK
;
en la serba-kroata, ekzemple, estas aparta vorto por la onklo frato de la patro,
alia por la frato de la patrino, tria por la edzo de la patrina fratino,
kvara por tiu de la patra fratino […], kunvivado en grandaj
familiaj unuoj necesigis tiujn lingvajn distingojn
Ret
.
diferenco1, kontrasto
- 2.
-
Io, kio rekompencas ies meriton:
kian honoron kaj distingon oni faris pro tio al Mordeĥaj
[15]?
tio estas io nekompareble bela kaj la plej alta distingo,
kiun iam ricevis ia anaso
[16].
ordeno3, premio
14.
Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Kvina
promenado
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 6:3
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 6:3
16. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
- beloruse:
- адрозьненьне
- ĉeĥe:
- distinkce, odlišení, rozeznání, uznání
- ĉine:
- 1. 差別 [chābié], 异 [yì]
- france:
- 1. distinction (acte) 2. distinction (récompense)
- germane:
- 1. Unterscheidung, Unterschied, Ausdifferenzierung 2. Auszeichnung
- hebree:
- הבחנה, ציון לשבח
- hispane:
- distinciónr
- japane:
- 区別 [くべつ], 判別 [はんべつ], 識別 [しきべつ]
- pole:
- 1. odróżnienie, rozróżnienie, rozgraniczenie, rozeznanie, wyodrębnienie 2. odznaczenie, dystynkcja
- ruse:
- 1. различие, отличие 2. отличие (награда)
- slovake:
- odlíšenie, uznanie
- ukraine:
- відмінність, розходження, відзнака
distinga
- 1.
-
Distingiga:
plata nazo kaj grasa dorso estis ĝiaj ĝeneralaj
distingaj signoj
[17];
distinga principo
[18];
la preparado konsistas el du distingaj laboroj: la amasigo de la
paroladmaterialo, unue, kaj la forma ordigo de tiu materialo poste.
Ret
;
traktitaj estas ankaŭ kromakcentoj, distingaj paŭzetoj […]
kaj elparolo de ne-esperantaj vortoj
[19].
diferenca, diversa1, malsama
- 2.
-
Distingiĝanta per eminenta socia pozicio;
eleganta kaj sindetenema, kiel konvenas al tiaj personoj:
aristokrata domo […] en unu el la mallaŭtaj, distingaj kvartaloj
VojaĝImp
;
li estis el distinga deveno: lia patro estis bankiero aŭ
io tia
[20];
kial vi ne fumas pipon, Inspektoro?, tio donas
distingecon
[21].
nobla
17.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kora sufero
18. La Ondo de Esperanto, Sergio Pokrovskij: Slavonaj Skriboj
19. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!, 2006
20. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5
21. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14
18. La Ondo de Esperanto, Sergio Pokrovskij: Slavonaj Skriboj
19. Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!, 2006
20. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 5
21. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 14
- beloruse:
- 1. адметны, асаблівы 2. выбітны
- ĉeĥe:
- distinkční, odlišovací, rozlišovací
- france:
- 2. distingué (noble) ~eco: distinction (noblesse).
- germane:
- 1. heraushebend, unterscheidend 2. vornehm
- hebree:
- מובחן
- japane:
- 他との区別を示す [たとのくべつをしめす], 特有の [とくゆうの], 示差的な [しめさてきな]
- pole:
- 1. odróżnialny, rozróżnialny, rozgraniczalny, wyodrębnialny, rozpoznawalny 2. dystyngowany, doborowy, wybitny
- ruse:
- 1. отличительный 2. видный, выдающийся
- slovake:
- ušľachtilý, vyberaný
- ukraine:
- відмітний, характерний, специфічний
distingebla
-
Kiu sufiĉe netas, sufiĉe kontrastas kun ĉirkaŭaĵo,
por ke oni ĝin distingu:
la luno ekleviĝis, kaj iliaj vizaĝoj estis distingeblaj
KPr
;
siblanta apenaŭ distingebla voĉo
ChL
;
la blankete-grizaj piramidoj estis distingeblaj kiel
siluetoj en la klara aero en la flanko de la dezerto
[22].
komprenebla, videbla
22.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa
reĝo
- beloruse:
- адметны, заўважны
- ĉine:
- 可区别 [kěqūbié]
- france:
- distinct, distinguable
- germane:
- unterscheidbar, erkennbar ~ebla voĉo: verständliche Stimme.
- japane:
- 見分けられる [みわけられる], 識別できる [しきべつできる]
- pole:
- wyraźny, rozróżnialny, znaczny
distingigi
-
Konigi ion aŭ iun kiel diferencan de alia aŭ
eminentan inter la aliaj:
lia ĉapo distingigis lin inter ĉiuj liaj kamaradoj;
inter ĉiuj ĉi eblaj enhavoj troviĝas trajtoj kiuj kunligas pli
firme parton el ili kaj kiuj distingigas ilin de la aliaj
[23];
[lin] distingigas atenta realisma observokapablo
EeP
;
kiel nomiĝas speciala signo metita sur io kaj servanta por
rekonigi kaj distingigi ĝin
[24]?
apartigi, diferencigi, karakterizi, kontrastigi, marki, signi
- beloruse:
- адрозьніваць, вылучаць
- ĉine:
- 加标志 [jiābiāozhì]
- france:
- distinguer (caractériser), caractériser
- germane:
- auszeichnen auszeichnen
- hebree:
- להבחין
- japane:
- 目立たせる [めだたせる], 区別する [くべつする]
- pole:
- odznaczać, wyróżniać
- ruse:
- отличать, выделять
distingiĝi
- 1.
- Sin montri diferenca de aliaj: la esenco de ĉiuj religioj estas la sama, kaj ili distingiĝas unu de alia nur per legendoj kaj moroj [25].
- 2.
-
Sin montri diferenca de alia per ia supereco, merito; esti supera,
eminenta:
en la ĉambro staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distingiĝis […]
tre eleganta kaj multekosta fortepiano
Marta
;
[tiu] kreskaĵo […] distingiĝas per kreskado tiel rapida, ke
en la daŭro de tri ĝis kvar monatoj ĝi atingas la altecon de 2 metroj
FK
;
perfekta kavaliro, kun la plej bonegaj distingiĝoj
Hamlet
.
brili, kontrasti, elreliefigi.
- 3.
- Sin montri klare kaj precize: originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo Marta .
25.
L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
- beloruse:
- адрозьнівацца, вылучацца
- ĉine:
- 有一个特点 [yǒuyīgètèdiǎn], 不同于 [bùtóngyú]
- france:
- 1. se distinguer (se différencier) 2. se distinguer (s'illustrer), se signaler (se distinguer), s'illustrer (se distinguer) 3. se distinguer (apparaître), apparaître
- germane:
- 1. sich unterscheiden 2. sich auszeichnen 3. sich abzeichnen
- hebree:
- להצטיין
- japane:
- 目立つ [めだつ], 抜きんでる [ぬきんでる], 他と違う [たとちがう]
- pole:
- 1. odznaczać się, wyróżniać się 2. odznaczać się, wyróżniać się, wybijać się 3. odznaczać się, wyróżniać się, odcinać się
- ruse:
- 1. отличаться 2. отличаться 3. различаться
- ukraine:
- відрізнятися, розрізнятися
distingiga
- Klare, nete diferenciganta; kiu precize karakterizas: la distingiga eco de bona komedio estas, ke ĝi ridigas; se oni volas uzi ĉi tian vorton en ĝia logika signifo, oni eble elparolu kun distingiga kromakcento je la prefikso ‚re‘ [26].
- beloruse:
- адметны, асаблівы, характэрны
- ĉine:
- 特制五鞭酒 [tèzhìwǔbiānjiǔ], 持种 [chízhǒng]
- france:
- distinctif
- germane:
- besonders
- pole:
- odróżnialny, rozróżnialny, rozgraniczalny, wyodrębnialny, rozpoznawalny
- ruse:
- отличительный, отличающий
distingiĝa
- 1.
- Sin montranta diferenca de ceteraj: numeraj adresoj kaj ret-identigiloj nepre estu asignitaj laŭ distingiĝa kaj konsekvenca maniero [27].
- 2.
-
Sin montranta supera, eminenta, bonega:
la dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco
EE
.
elstara, reliefa, malvulgara.
27.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, Mastroj de Interreto
- beloruse:
- адметны
- france:
- 1. distinctif
- japane:
- 目立った [めだった], 抜きんでた [ぬきんでた], 他と違う [たとちがう]
- pole:
- 1. odróżniający się, odcinający się 2. odznaczający się, wyróżniający się, odcinający się
- ruse:
- 1. отличающийся 2. отличный
distinginda
- Meritanta pro ia supereco, ke oni distingu lin: mia amato estas […] distinginda inter dekmilo [28]; mi vizitis la plej distingindajn domojn [29]; vigla societo, distinginda societo lin ĉirkaŭis [30].
28.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 5:10
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
29. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
30. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
- beloruse:
- выдатны, выдатлівы
- ĉeĥe:
- vynikající, význačný
- france:
- éminent, distingué (éminent)
- germane:
- vornehm, vorzüglich, wichtig
- japane:
- ひいでた, 優れた [すぐれた]
- pole:
- zasługujący na wyróżnienie, doborowy
- ruse:
- видный, выдающийся
- slovake:
- význačný
distingilo
-
Signo, per kiu oni povas distingi:
vidinte ŝafon kaj aŭdinte ĝian blekadon, la homo retenis precize la blekadon
kiel la plej karakterizan distingilon
Ret
;
la lingvokono estas la sola komuna distingilo de la anoj
[31];
dekoraciita de tiom da eŭropaj premioj kiom breĵneva marŝalo ricevis da
distingiloj
[32].
diferencigilo, eco, karakterizo, trajto
ordeno3
31.
La Ondo de Esperanto, Giorgio Silfer: La Kvintezo
32. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, De solidareco al supereco
32. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, De solidareco al supereco
- angle:
- identifying feature, signature
- beloruse:
- адметная рыса
- ĉeĥe:
- charakteristický znak, poznávací znamení, rozlišovací znak
- ĉine:
- 标识物 [biāozhìwù], 特征 [tèzhēng], 属性 [shǔxìng], 特質 [tèzhì], 榮譽記號 [róngyújìhao], 奖状 [jiǎngzhuàng], 勋章 [xūnzhāng]
- france:
- caractéristique, signe (distinctif)
- germane:
- Merkmal, Unterscheidungsmerkmal, Auszeichnung
- japane:
- 目印 [めじるし], 標識 [ひょうしき]
- pole:
- wyróżnik, odznaczenie, odznaka, znamię (cecha szczególna)
- ruse:
- отличительный признак, специфический признак
- slovake:
- poznávacie znamenie, rozlišovací znak
- ukraine:
- відмітна, специфічна ознака
distingito
-
Malvulgara, eminenta homo:
tio estas la distingitoj el la komunumo,
la estroj de la triboj
[33];
David kunvenigis en Jerusalemon ĉiujn estrojn de Izrael, […] heroojn,
kaj ĉiujn distingitojn
[34].
gravulo, elito, kremo
33.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj, 16:1
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 28:1
34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 28:1
- beloruse:
- выдатны чалавек
- germane:
- Ausgezeichneter
- japane:
- 優れた人 [すぐれたじん], 名士 [めいし]
- pole:
- człowiek dystyngowany, człowiek odznaczony, człowiek wyróżniający się
- ruse:
- выдающийся человек
nedistingebla
- Ne neta, tro malproksima, simila al ĉirkaŭaj aĵoj, tiel ke oni ĝin ne distingas; nebula: lingvo malklara kaj nedistingebla [35]; la skribo ofte aperas tiel pala, tiel nedistingebla, ke oni pensas, ke oni havas antaŭ si malplenan folion [36].
35.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 33:19
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
- angle:
- indistinguishable
- beloruse:
- нераспазнавальны, няясны
- ĉine:
- 褪了色 [tùnlesè]
- france:
- indistinct
- germane:
- unkenntlich, verwaschen
- pole:
- niepozorny, nieodróżnialny od kogoś/czegoś