*insign/o UV
*insigno
-
Distingiga signo
(en formo de objekto,
ordeno3,
broĉo,
emblemo,
logotipo
ks), montranta la apartenon al iu potenco ŝtata, religia aŭ korporacia
aŭ distinganta iun rangon, oficon, meriton:
ni ekveturis en ŝipo Aleksandria [kies] insigno estis la Ĝemeloj
[1];
la sukeraĵisto […] pendigis kiel insignon super sia tendo sonorilon,
kiu […] ne havis frapilon
[2];
sur la supro de la pordego oni vidis la insignon […] de l' ŝtato:
globon kun flugiloj, de post kiu elrigardis du serpentoj
[3];
ili kompreneble portis en sia butontruo la verdan stelon de l’ Espero, la
insignon de la nova lingvo
ChL
;
la insigno de la danaj reĝoj
Hamlet
;
[ili] havas – viroj sur la ĉapoj, kaj Berta sur la brusto – la ruĝan
insignon kun levita pugno
Metrop
;
la detektivo rapide mensnotis la […] oran kravatpinglon kaj la
insignon de Rotari-klubo
ChV
;
ili portis oficialan insignon de la ekspozicio
EeP
;
la kohortanoj, svinginte supren la lancojn kaj insignojn, timige elkriis
MkM
;
la muroj estis kovritaj per hieroglifoj, sorĉinsignoj kaj sorĉofrazoj de
antikvaj magiistoj
SatirRak
;
kontraŭ forinto eblis aĉeti plastan insignon kun la historia ŝtatblazono
[4];
slovaka ŝtato […] inter 1939 kaj 1945 […] posedis
insignojn de suverena kaj sendependa ŝtato
[5];
la kongresa insigno garantiis senpagan veturon en la urbaj busoj
[6];
la Pola Poŝto eldonis porokazan poŝtkarton, estis ankaŭ stampita insigno
[7].
atributo, distingilo, sigelo, simbolo, uniformo
1.
La Nova Testamento, La agoj 28:11
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
4. Monato, Jozefo Horváth: Tra infanaj okuloj: memoroj pri la eventoj de '56, 2006
5. Monato, Julius Hauser: Vojo malfacila al sendependeco, 2013
6. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-9
7. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
4. Monato, Jozefo Horváth: Tra infanaj okuloj: memoroj pri la eventoj de '56, 2006
5. Monato, Julius Hauser: Vojo malfacila al sendependeco, 2013
6. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-9
7. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100)
- angle:
- insignia
- beloruse:
- знак, значок, эмблема
- ĉeĥe:
- odznak
- ĉine:
- 徽 [huī], 徽章 [huīzhāng], 像章 [xiàngzhāng], 象徵 [xiàngzhēng]
- france:
- emblème, insigne (subst.), logo
- germane:
- Insigne, Abzeichen, Auszeichnung
- greke:
- σήμα, έμβλημα
- hispane:
- insignia
- hungare:
- jelvény
- itale:
- emblema, insegna (blasone)
- japane:
- 記章 [きしょう], バッジ [ばっじ], 紋章 [もんしょう]
- katalune:
- insígnia, ensenya, emblema
- nederlande:
- insigne
- portugale:
- insígnia
- ruse:
- значок
- slovake:
- odznak
- ukraine:
- значок