*ŝlos/i PV

*ŝlosi

(tr)
1.
Fermi per seruro: ŝlosu vian pordon post vi [1]; la pordo feliĉe estis nur fermita senŝlose, kaj li eniris [2]; la tajloro ŝlosis en la ŝranko la kudrilon, fadenojn, gladilon [3]; ĉiuj nerajtigitoj estas forigataj el la fermita regiono de l’ haveno, la kradoj de la pordegoj ŝlosataj, ĉio fariĝas silenta VojaĝImp . VD:rigli
2.
(figure) Malhelpi eliron de iu aŭ elmontriĝon de io: se decido de pli alta forto // ne ŝlosas vian buŝon, diru Ifigenio ; ŝlositaj en la brusto, maturiĝas // nur malfacile kaj tre malrapide // la pensoj kaj decidoj Ifigenio ; ili perdis la vojon [kaj] la dezerto ilin ŝlosis [4].
angle:
lock
beloruse:
зачыняць, замыкаць
bulgare:
заключвам
ĉeĥe:
zamknout
france:
fermer, renfermer 1. fermer à clef
germane:
1. abschließen, absperren, verschließen, zusperren, zuschließen 2. einschließen, verschließen, versiegeln, wegsschließen, wegsperren
hebree:
לנעול \נעל\
hispane:
1. cerrar con llave
hungare:
bezár
indonezie:
mengunci
itale:
1. chiudere a chiave, serrare (chiudere a chiave) 2. chiudere (fig.), serrare (chiudere - fig.)
japane:
鍵をかける [かぎをかける], 封じる [ほうじる], 閉ざす [とざす]
nederlande:
sluiten, op slot doen
pole:
zamykać (na klucz)
portugale:
fechar (com chave), trancar
ruse:
запирать, запереть
slovake:
zamknúť
ukraine:
замикати

*ŝlosilo [5]

1.
Metala peco, laŭcele tranĉita, servanta por fermi kaj malfermi seruron: mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon [6]; mi perdis la ŝlosilon de mia ŝranko, kaj mi devis venigi ŝlosiliston DL ; ŝi mallaŭte malriglis la pordon, sed antaŭ ol ŝi turnis la ŝlosilon en la seruro, ŝi returne rigardis BdV ; neniu malfermis la pordon de la ĉambreto, tiam ili prenis la ŝlosilon kaj malŝlosis, kaj ili vidis, ke ilia sinjoro kuŝas malviva [7]; [ili] aŭdas la frapsonadon de lia granda fasko da ŝlosiloj [8]; [li] tutforte ekbatis Tutmozison inter la kolon kaj la dekstran ŝlosiloston (t.e. klaviklo) [9]; ŝlosilo uzata ruston ne konas PrV ; (figure) ora ŝlosilo ĉion malfermas PrV .
2.
(figure) Tio, kio ebligas komprenon pri problemo; enkondukilo al ia studo: ŝi ja tenis en sia mano la ŝlosilon de la enigmo, ŝlosilon, pri kiu ŝi kredis, ke ĝi malfermos al ŝi la teran paradizon FK ; li penis per aparta alfabeto laŭ 33 diversaj lingvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon FK ; kleraj personoj, kiuj serioze trastudis la ŝlosilon, povas sen grandaj maltfacilaĵoj legi tekstojn en Esperanto EeP ; tiu ĉi vortareto […] prezentas oportunan plenan ŝlosilon por la letero FK ; lingvo estas la ŝlosilo por la kompreno de la kultura identeco FSI ; KOMP ili ne povas generi ŝlosilojn por malfermi la programaron [10].
3.
KompLeks KOMP Simpla aŭ struktura datumo (indicorikorda kampo) identiganta rikordon aŭ indikanta ties situon: ĉefŝlosilo; kromŝlosilo; asocia tabelo estas abstrakta datumtipo por teni duopojn de la formo (ŝlosilo, valoro) [11]. SIN:konigiloVD:etikedo
4.
MILTELKOMP Parametro de ĉifroalgoritmo, necesa por ĉifri kaj/aŭ malĉifri tekston: simetria ĉifroalgoritmo uzas unu saman ŝlosilon por ĉifri kaj malĉifri, dum nesimetria ĉifroalgoritmo uzas ŝlosilparon: per publika ŝloso oni ĉifras la tekston, per sekreta oni malĉifras ĝin; la ĝis nun plej sekura interreta monujo […] funkcias per Javaskripto en via retumilo, ŝlosiloj ne estas konservataj servile! [12]; la financa kompensa sistemo estas iom komplika, jam la registriĝo per multaj ĉiferecaj ŝlosiloj estas iom malkutima [13].
afrikanse:
sleutel
albane:
kyç
amhare:
ቁልፍ
angle:
2. key 3. key
arabe:
مفتاح
armene:
հիմնական
azerbajĝane:
açar
beloruse:
ключ
bengale:
চাবি
birme:
သော့
bosne:
ključ
bulgare:
2. ключ
ĉeĥe:
klíč
dane:
nøgle
estone:
võti
eŭske:
giltza
france:
clé, clef
galege:
clave
germane:
Schlüssel 3. Schlüsselfeld
guĝarate:
કી
haitie:
kle
hebree:
2. מפתח
hinde:
कुंजी
hispane:
2. llave
hungare:
2. kulcs
igbe:
igodo
indonezie:
kunci
irlande:
eochair
islande:
lykill
itale:
2. chiave
japane:
キー
jave:
tombol
jide:
שליסל
jorube:
bọtini
kanare:
ಪ್ರಮುಖ
kartvele:
მთავარი
katalune:
2. clau
kazaĥe:
кілт
kimre:
allweddol
kirgize:
ачкыч
kmere:
គន្លឹះ
koree:
korsike:
chiavi
kose:
isitshixo
kroate:
ključ
kurde:
qûfle
latve:
taustiᘖš
laŭe:
ທີ່ສໍາຄັນ
litove:
raktas
makedone:
клучот
malagase:
fototra
malaje:
utama
malajalame:
കീ
malte:
ċavetta
maorie:
matua
marate:
कळ
monge:
tseem ceeb
mongole:
гол
nederlande:
2. sleutel
nepale:
प्रमुख
njanĝe:
chinsinsi
okcidentfrise:
kaai
okcitane:
2. clau
panĝabe:
ਕੁੰਜੀ ਨੂੰ
paŝtue:
کلیدي
pole:
1. klucz 2. klucz 3. klucz
portugale:
2. chave
ruande:
urufunguzo
ruse:
2. ключ
samoe:
ki
sinde:
اهم
sinhale:
ප්රධාන
skotgaele:
prìomh
slovake:
kľúč
slovene:
ključ
somale:
muhiimka ah
ŝone:
anokosha
sote:
moodle
sunde:
konci
svahile:
ufunguo
taĝike:
калид
taje:
ที่สำคัญ
tamile:
முக்கிய
tatare:
ачкыч
telugue:
కీ
tibete:
ལྡེ་མིག་
ukraine:
ключ
urdue:
اہم
uzbeke:
kalit
vjetname:
chính
zulue:
isikhiye

enŝlosi, forŝlosi

(tr)
Per seruro kaj ŝlosilo aŭ simila rimedo enfermi en iu loko: oni forgesu nenian lokon, oni ankaŭ enŝlosu ie la katojn, la terurajn malamikojn de miaj klientoj FK ; la pastro enŝlosu la infektiton por sep tagoj [14]; terure! ekkriis la reĝidino, oni ĝin ja enŝlosis [15]; tiuj banditoj tute ne forŝlosos la aĵojn, ili glate dividos ilin inter si MortulŜip ; prenu la paperojn kaj enŝlosu ilin BdV .
beloruse:
замыкаць (унутры), зьнявольваць
ĉeĥe:
uzamknout
france:
enfermer (à clé)
germane:
einschließen, wegschließen
japane:
閉じ込める [とじこめる]
pole:
zostawiać zamknięte (na klucz)
slovake:
uzamknúť
ukraine:
замикати (у чому-н.), ув’язнювати, арештувати

malŝlosi

(tr)
Malfermi per ŝlosilo: li prenas serurrompilojn kaj malŝlosas la pordon [16]; mi malŝlosas ŝrankojn [17]; (figure) kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malŝlosis ŝian uteron [18].
beloruse:
адмыкаць
ĉeĥe:
odemknout
france:
déverrouiller, ouvrir (avec une clé)
germane:
aufschließen
japane:
鍵をあける [かぎをあける]
pole:
odblokować
slovake:
odomknúť
ukraine:
відмикати

administraj notoj