1komparativ/o

1komparativo

GRA
Gramatika rimedo, per kiu oni modifas adjektivon aŭ adverbon, por signifi, ke la econ esprimatan de ili posedas laŭ diversaj gradoj du komparataj objektoj aŭ personoj, aŭ ke unu sama objekto aŭ persono posedas tiun econ pli aŭ malpli aŭ samgrade ol alian komparatan econ: la komparativo estas farata per la vorto ‚pli‘, […kaj] oni uzas la prepozicion ‚ol‘ [1]; supereca komparativo (esprimata per adv.: pli... ol); malsupereca komparativo (esprimata per adv.: malpli... ol); egaleca komparativo (esprimata per adv.: tiel... kiel, same kiel). VD:komparacio, pozitiva4, superlativo
1. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
angle:
comparison
beloruse:
параўнальная ступень
ĉeĥe:
2.st. příd. jmen, komparativ
france:
comparatif (subst., gramm.) supereca ~o: comparatif de supériorité. malsupereca ~o: comparatif d'infériorité. egaleca ~o: comparatif d'égalité.
germane:
Komparativ, erste Vergleichsstufe
japane:
比較級 [ひかくきゅう]
katalune:
comparació
nederlande:
comparatief, vergelijkende trap
pole:
stopień wyższy
portugale:
comparativo
rumane:
comparativ
ruse:
сравнительная степень
slovake:
komparatív
ukraine:
порівняльний ступінь

administraj notoj