1superlativ/o
superlativo
- 1.
Adjektiva aŭ adverba formo esprimanta tre altan gradon (superlativo absoluta per „tre“) aŭ kompare la plej altan gradon (rilata superlativo per „plej“): la komparativo estas farata per la vorto ‚pli‘, la superlativo per ‚plej‘ [1]; la malfeliĉa virino suferis turmenton, kiun povas esprimi neniu superlativo [2];
komparacio
- 2.
- (figure)
La plej alta imagebla grado:
paroli kun li estis la superlativo de ŝiaj deziroj
[3];
tia superlativo de la impertinento kolerigis min
[4];
tiu superlativo de la stulto min tiom konsternis, ke dum kelkaj momentoj mi ne povis
respondi
[5].
ekstremo2, kulmino2
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
3. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro
2. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
3. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro IV
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
5. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deknaŭa Ĉapitro
- angle:
- superlative
- beloruse:
- найвышэйшая ступень параўнаньня
- ĉeĥe:
- 3. stupeň, superlativ
- france:
- superlatif
- germane:
- Superlativ
- hispane:
- superlativo
- hungare:
- felsőfok, szuperlatívusz
- itale:
- superlativo
- nederlande:
- superlatief, overtreffende trap
- perse:
- صفت عالی، صفت برین
- ruse:
- превосходная степень (прилагательного, наречия)
- slovake:
- superlatív
- ukraine:
- найвищий ступінь