*bru/i PV

*brui

(ntr)
1.
Aŭdigi konfuzajn sonojn sen harmonia eco: la vento bruis ĉirkaŭ liaj oreloj [1]; en la arbarpintoj […] ĉiuj branĉoj kaj folioj bruis [2]; ekbruis forta pluvego [3]; ekbruis flugilo de cigno [4]; infanoj kuris tumulte, ridis kaj bruis [5]; bala muziko bruis tra la festaj salonoj [6]; la laŭtega muziko superbruis lian krion [7]; la stanaj soldatoj frapobruis en sia skatolo [8]; (figure) en lia koro kaj kapo ĉio bruis [9]; ŝuldo ne bruas, tamen dormon detruas PrV . ANT:silentiSUB:ĉirpi, klaki, knali, kraki, muĝi, sibli, tinti, tondri, tumulti, zumi
2.
Brue krii pro kolero, protesto: malpiuloj […] bruis, ĵetis koton sur la murojn de l' temploj [10]; kiel vi ne hontas, grandaĝa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj FK !
3.
(figure) Klopodi por atentigi la publikon: ne ĉiu, kiu laŭte bruas pri esperanto, estas vera spertulo pri ĝi Plumamikoj ; se eĉ la tuta mondo bruos pri nia afero [11]. VD:fanfaroni, klaĉi, pretendi2, reklami
angle:
noisy
beloruse:
шумець
bretone:
ober trouz
ĉeĥe:
dělat povyk, hlučet, lomozit
ĉine:
1. 哗哗 [huāhuā], 喧闹 [xuānnào] 2. 大吹大擂 [dàchuīdàléi] 3. 招搖 [zhāoyáo]
france:
1. faire du bruit, bruire 2. gueuler (protester), faire du foin (protester), faire du scandale 3. faire grand bruit (de)
germane:
1. lärmen, tosen super~i: übertönen. 2. Lärm machen 3. Aufsehen erregen, viel Aufheben verursachen, Aufmerksamkeit auf sich ziehen, einen Rummel veranstalten
hebree:
להרעיש
hispane:
1. hacer ruido 2. protestar, montar un escándalo 3. llamar la atención (de)
hungare:
zúg, zajong, lármázik, zajt csap (átv. is.)
indonezie:
1. berisik, bising, ingar, ramai 2. gaduh, ribut
japane:
騒音を出す [そうおんをだす], 騒ぎ立てる [さわぎたてる]
pole:
1. hałasować 2. awanturować się, szumieć 3. robić wiele hałasu (o coś), robić wiele szumu (dookoła czegoś)
portugale:
fazer barulho
rumane:
1. face zgomot 2. certa, zgomot 3. face mult zgomot despre ceva, faci mult zgomot în jurul unui lucru
ruse:
шуметь
slovake:
robiť hluk, vrčať (motor)
tokipone:
kalama
ukraine:
шуміти, галасувати

bruo

1.
Sono aŭ sonoj konfuzaj, sen difinita alteco: bruo de tendaro [12]; Josuo aŭdis la bruon de la popolo ĝojkrianta [13]; dancado, muziko kaj bruo FK ; ondo da bruo, konsistanta el homaj voĉoj, tuŝis ŝiajn orelojn Marta ; la kaldronoj de la ŝipo kun muĝo kaj bruo ellasas vaporon FK ; pro la restiĝo senaga: soifis li bruon, batalon FK ; kun bruo oni malfermis la pordegon [14]; [li] ebriiĝis kaj faris tian bruon, ke la policisto admonis la pordiston [15]; klakbruo de la hakiloj QuV .
2.
(figure) Ekscitiĝo, tumulto: la afero jam faris multon da bruo DL ; li vivas en ĝuo kaj bruo PrV ; bruo potenca, nula esenco PrV ; pli da bruo (fanfaronado) ol da faro PrV . VD:frakaso, rumoro
afrikanse:
geraas
albane:
zhurmë
amhare:
ጫጫታ
angle:
noise
arabe:
الضوضاء
armene:
աղմուկ
azerbajĝane:
səs
beloruse:
шум, тлум, шуміха
bengale:
শব্দ
birme:
ဆူညံသံ
bosne:
buke
bretone:
trouz
ĉeĥe:
hluk, hromadné vzrušení, rozruch, rámus, šum
ĉine:
噪声 [zàoshēng]
dane:
støj
estone:
müra
eŭske:
zarata
filipine:
ingay
france:
bruit, tapage, scandale, vacarme
galege:
ruído
germane:
1. Lärm 2. Aufsehen, Aufhebens, Rummel (Aufsehen), Unruhe
guĝarate:
અવાજ
haitie:
bri
haŭse:
amo
hebree:
רַעַשׁ
hinde:
शोर
hispane:
ruido 1. ruido 2. alboroto
hungare:
1. zaj, lárma 2. zaj
igbe:
mkpọtụ
indonezie:
1. kebisingan, keramaian 2. kegaduhan, keributan
irlande:
torann
islande:
hávaði
japane:
ノイズ
jave:
gangguan
jide:
ראַש
jorube:
an Noise
kanare:
ಶಬ್ದ
kartvele:
ხმაური
katalune:
soroll
kazaĥe:
шу
kimre:
sŵn
kirgize:
ызы-чуу
kmere:
សំលេងរំខាន
koree:
잡음
korsike:
vucciria
kose:
ingxolo
kroate:
buka
kurde:
deng
latine:
sonus
latve:
troksnis
laŭe:
ສິ່ງລົບກວນ
litove:
triukšmas
makedone:
бучава
malagase:
feo
malaje:
bunyi
malajalame:
ശബ്ദം
malte:
istorbju
maorie:
haruru
marate:
आवाज
monge:
suab nrov
mongole:
дуу чимээ
nepale:
शोर
njanĝe:
phokoso
okcidentfrise:
lûd
okcitane:
bruch
panĝabe:
ਰੌਲਾ
paŝtue:
شور
pole:
1. hałas, szum 2. szum
ruande:
urusaku
rumane:
1. zgomot
ruse:
1. шум 2. шум, шумиха
samoe:
pisa
sinde:
شور
sinhale:
ශබ්ද
skotgaele:
fuaim
slovake:
hluk, hrmot, šramot
slovene:
hrup
somale:
buuq
ŝone:
ruzha
sote:
lerata
sunde:
sora
svahile:
kelele
taĝike:
садои
taje:
เสียงรบกวน
tamile:
சத்தம்
tatare:
шау-шу
telugue:
శబ్దం
tibete:
སྐད་ཅོར་
tokipone:
kalama
ukraine:
шум
urdue:
شور
uzbeke:
shovqin
vjetname:
tiếng ồn
zulue:
ngomsindo

brua

1.
Bruanta, laŭtega: brua urbo [16]; aŭdiĝas brua voĉo [17]; brua interparolado [18]; li ekaŭdis bruan tonon, kiu povis ektimigi la koron eĉ de plej kuraĝa viro [19]; meze de la brua galopado […] li turnis la vipon en sia mano Fab3 .
2.
(figure) Ekscitiga, tumulta, altiranta la atenton: ŝi elpaŝis en la bruan, tumultan, strangan mondon [20]; en la brua vivo de l' homoj oni trovas tiom da saĝo kiom da malsaĝo IK ; ŝi, manke de pruvo, ne povis tion publikigi, […] time ke oni lanĉus kontraŭ ŝi la tutan justican aparaton en brua proceso pri misfamigo ChV ; post brua vento subita silento PrV . VD:atentokapta, ekstravaganca
beloruse:
шумны, шумлівы
bretone:
trouzus
ĉeĥe:
hlučný, hřmotný (čl.)
ĉine:
1. 噪杂 [zàozá] 2. 引起轟動 [yǐnqǐhōngdòng], 耸人听闻 [sǒngréntīngwén]
france:
bruyant, braillard, tapageur
germane:
1. lärmig, laut 2. aufsehenerregend
hebree:
רועש
hispane:
1. ruidoso 2. llamativo
hungare:
zajos 1. zajos, lármás
indonezie:
1. berisik, bising, ingar, ramai 2. gaduh, ribut
japane:
騒がしい [さわがしい]
pole:
1. hałaśliwy 2. szumny
rumane:
1. zgomotos
ruse:
шумный
slovake:
hlučný, rušný
tibete:
སྐད་ཅོར་ཚ་པོ་
ukraine:
гучний, голосний, шумний, гамірний

bruero

beloruse:
шумны зычны
ĉeĥe:
hláska, zvuk
hispane:
sonido, fonema
indonezie:
konsonan bersuara
pole:
szum
rumane:
zgomot de fond
slovake:
fonéma, hláska

bruanto

FONPIV2 Konsonanto konsistanta el turbulentaj aervibradoj de senregula periodeco (ekz-e s, ŝ, ĉ, f, ĥ, p, t, k): ĉe artikulacio de bruanto okazas striktiĝo (por la frotaj konsonantoj) aŭ kompleta fermo de la buŝkanalo (por la eksplodaj kaj ekfrotaj konsonantoj) [21]. SUB:eksploda konsonanto, frotsono, ekfrota konsonantoANT:sonoranto
angle:
noise consonant, obstruent
beloruse:
шумны зычны
bretone:
kensonenn divouezh
ĉeĥe:
znělá hláska
france:
consonne bruyante, consonne constrictive, obstruante
germane:
Geräuschkonsonant
hispane:
consonante obstruyente
hungare:
zöngétlen hang
indonezie:
konsonan bersuara
pole:
głoska szumiąca
rumane:
sunet bâzâit
ruse:
шумный согласный
slovake:
znelá spoluhláska

ĉirkaŭbrui

(tr)
Ĉirkaŭi bruante: ĉirkaŭbruis lin io majesta, simila al tio, kion ni sentas ĉe la ondiĝanta maro, kiam Dio en ventego paŝas super ĝi [22].
beloruse:
шумець (вакол чагосьці/кагосьці)
germane:
umtosen
hispane:
hacer un ruido envolvente
pole:
robić hałas wokół
rumane:
înconjura cu zgomot

fonbruo

Fona, daŭra, obtuza bruo, eventuale ĝena: la vera signifoplena mesaĝo perdiĝas en surdigan fonbruon [23]. VD:rumoro
23. R. Molimard: La Fumado, [2014]
angle:
background noise
beloruse:
фонавы шум
france:
bruit de fond
germane:
Hintergrundrauschen, Hintergrundgeräusch
japane:
背景音 [はいけいおと], ざわめき, 雑音 [ざつおん], ノイズ
pole:
szum tła
rumane:
zgomot de fundal
ukraine:
фоновий шум, звукові перешкоди

nazbrui

Fari bruon spirante forte tra la nazo: geinfanoj! – nazbruis Ema […] ili tiel scias iufoje esti obstine malmaturaj [24]! malfeliĉo okazis ĉiam […] — ŝi tuj nazbruis, snuf-snufis terure [25]! li vomruktis kaj nazbruis, ne kapablante sin rektigi [26]. SUB:grunti, ronki, snufi, terniVD:anheli, ĝemi, mungi, spiregi
24. Igor Kolarov, trad. Dimitrije Diso Janičić: Agi kaj Ema
25. Larisa Kuzmenko: La maljuna Polkan
26. Vladimir Beekman: Noktaj aviadistoj
angle:
snort
beloruse:
сапаць, сапці, фыркаць
france:
renifler
germane:
schnauben
indonezie:
berdengus, mendengus

administraj notoj

~ero: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.