rumor/i PIV1

rumori

(ntr)
(poezie)
Konfuze brui, kiel homamaso, akvo sur ŝtonoj, vagonaro: la rabistoj tuj ekrumoris: „jes, li devas iĝi nia metilernanto!“ RabistFab . ni mortas sen fanfarmuziko, sen la ridado de belaj virinoj, sen la aplaŭda rumorado de homamaso en festa ekscitiĝo MortulŜip . SIN:klaki, murmuri1, tumulti
ĉine:
喧嚣 [xuānxiāo], 喧囂 [xuānxiāo]
france:
bourdonner, bruire
germane:
rumoren
pole:
robić rumor, robić hałas
ruse:
гомонить

rumoro

(poezie)
Bruo farata de multaj samtempe: maltrankviliga rumoro disvastiĝis, […] ĵus, partianoj de Jorge Alessandri subeniradis […] meze de hupa koncerto [1]. VD:tumulto
ĉeĥe:
halas, hluk, povyk, rámus
ĉine:
喧哗 [xuānhuá], 喧嘩 [xuānhuá], 喧腾 [xuānténg], 喧騰 [xuānténg]
france:
brouhaha, rumeur (bruit confus)
germane:
Rumor
pole:
rumor, szum, hałas
portugale:
zumbir, rumorejar
ruse:
гул, гам, гомон
slovake:
hluk, rámus
ukraine:
гул, гамір, гомін, галас

administraj notoj