3klak/i PV

klaki

(ntr)
1.
Brui per seka mallonga sono pro rapida kruda movo de io kontraŭ io: se vi volos rajdi rapide, klaku per la lango kaj kriu hop hop [1]! ekregis lin tiel terura timo, ke duan fojon li estingis la torĉon kaj tremante, klakante per la dentoj li enŝovis sin [2]; kiam leviĝis vento, ĉiuj skeletoj klakadis tiel, ke la birdetoj timis [3]; la cikonio promenadis sur siaj longaj ruĝaj piedoj kaj klakadis [4]; Nero komencis klaki per la manoj QuV ; klakos la vipo hodiaŭ sur viaj dorsoj SatirRak ! aŭdiĝas gaja muziko […] kaj klakado (kp knali) de korkoj Metrop ; ĉie klakadis la maldikaj pordetoj Metrop ; ŝi kolere klakis (kp tinti) per la ŝlosilo Metrop ; eksonis klakado de pantofloj PatrojFiloj ; la homoj klakadas tra la rondŝtonaj stratoj […] kun piedoj vestitaj per ligno-ŝuoj KKl ; la klakado de la hufoj doloris la orelojn VRA ; apude ili ekvidis arbeton plenan de nuksoj, ili deŝiris kaj klakis (kp diskrakigi, krevigi) kaj manĝis la delikatajn kernojn [5]; klaĉaĵo kaj ĉikanaĵo […] zumis sur la langoj tiel, ke de ilia lerta moviĝado aŭdiĝis konstanta klakado [6]; ĉesu do, mi petas, vi, klakistinoj (vd klaĉi)! tie ĉi estas afero grava [7]; li [...] klakis malpacience per la fingroj Marta ; telefonoj sonoris, skribmaŝinoj klakadis InfanTorent2 ; funkciis kvin-ses miloj da strangaj, sed tute egalaj teksmaŝinoj, kies klakado kuniĝis en ia muzika sono VaK ; rapide turniĝantaj radoj, klakantaj transmisioj Tor . VD:knali, tinti
2.
KOMP Sendi signalon al komputilo per tujsekvaj premo kaj relaso de musa butono aŭ klavo (kutime akompanataj de mallaŭta klaketo): por vidi la bildon klaku ĉi tie [8]; la internacia firmao […] proponas al konsumantoj aĉeti klakante en Interreto, kaj ricevi ene de du tagoj [9]; la procedo estas simpla: klaku sur www.meine-marke.at, serĉu bildon, kontrolu, mendu [10].
Rim.: La transitiva formo estas alklaki.
angle:
1. chatter (dentoj), crack (glacio, fingroj, vipo), flap (flugiloj), slap (frapo sur ies vangon, kastorvosto sur akvon), smack (per la lipoj) 2. click
beloruse:
1. шчоўкаць, ляскаць, бразгаць, ляпаць 2. шчоўкнуць
ĉeĥe:
cvakat, klapat, louskat, luskat, plesknout, plácat, práskat, tleskat
france:
1. claquer (intr., produire un claquement), crever (intr., faire un bruit sec), péter (intr., faire un bruit sec) 2. cliquer (intr., info.)
germane:
1. klappern (Storch, Zähne), schnipsen (Finger), knallen (Peitsche), flattern (Flügel), klatschen (Hand, Wange), schmatzen (Lippen), schnalzen (Zunge) 2. klicken (Maus)
hispane:
hacer clak (un ruido brusco) 1. chasquear (intr., producir un chasquido), hacer un ruido seco 2. clic
hungare:
1. kattan, csattan, csetten, durran, koppan 2. kattint, klikkel
itale:
2. cliccare
japane:
かちかち音をたてる [かちかちおとをたてる]
nederlande:
1. knallen (v.zweep), kraken, klappertanden 2. klikken (muis v.computer)
pole:
klaskać, kliknąć, stukać, trzaskać
rumane:
aplauda, bate
ruse:
1. щёлкать, хлопать 2. щёлкнуть
slovake:
cvakať, drkotať, klepotať
tibete:
ལག་པ་རྡབ་
ukraine:
ляскати, стукати, стукотати, стукотіти, клацати, тряскати (н-д, про постріл, батіг, двері), клекотати (н-д, про лелеку), дзвякати, бряжчати (про щось металічне), бриніти, дзвеніти (н-д, про шиби)

klak

(sonimito)
Sono de io klakanta, subite fermiĝanta, fendiĝanta...: iu surrampis klak klak la marmoran ŝtuparon [11]; lia poŝo estis plena de nuksoj, oni aŭdis senĉese: klak! klak [12]! VD:klakĉapelo
ĉine:
呱嗒 [guādā]
france:
clic !, clac !
germane:
klack, klick
hispane:
¡clic!, ¡clac!
pole:
klik

klako

1.
Mallonga sono de kunbato de malmolaj aĵoj: je certaj horoj estis malfacile aŭdi super la klakoj, sibloj kaj muĝoj de la maŝinaro [13].
2.
FONPIV2 Konsonanto sonigata de la lango aŭ lipo sen pulma blovo: en la lingvo, kiun eble vi konas kiel hotentota, kiun oni nomas nun kojkoja, oni uzas tiujn kvazaŭ matematikajn simbolojn por prezenti diversajn klakojn: ǀ ǁ ǃ ǂ [14].
france:
1. claquement 2. clic (fon.)
hispane:
1. castañetear, chasquear los dedos
japane:
カチカチいう音 [カチカチいうおと]
nederlande:
1. klepperen (zn.)
pole:
klik, klekot, stuk

klaketo

FONViki Klako2: la sud-amerika pirahã kaj la papua rotokas lingvoj […] kontentiĝas per 11 sonoj kaj aliflanke la !Xũ lingvo parolata en Sud-Afriko uzas 141 sonojn, inter ili klaketojn [15].
france:
clic (fon.)
pole:
klik

klakigi

(tr)
Kaŭzi klakon, ekzemple per kunbato: laŭ Liŭ subite […] klakigis la du duonojn de sia kastanjeto [16]; la du gardistoj kunklakigis la kalkanojn kaj li supozis, ke ili denove soldate salutis [17].
16. Chun-Chan Yeh, trad. W. Auld: Montara Vilaĝo, 1984
17. Pejno Simono: Tagmeze en Tunizo, Monato, 2001/11, p. 24
ĉine:
[zé], 啧啧 [zézé]
france:
faire claquer
germane:
zusammen schlagen (Hände, Fersen usw.)
hispane:
producir un chasquido
pole:
wytworzyć kliknięcie

klakilo

Signalilo el du kunklakigataj tabuletoj: per la beko [la cikonio] klakadis tiel, kvazaŭ ĝi estus klakilo [18]; seka, mallonga rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto Marta ; multaj knaboj postenis por fari gvatadon kaj anonci la horojn klakile [19].
france:
claquette, claquoir
germane:
Klapper, Klatsche
hispane:
claqueta
hungare:
kereplő, csapóléc
japane:
拍子木 [ひょうしぎ], かちんこ, 鳴子 [なるこ]
nederlande:
ratel, klepper
pole:
grzechotka, klaps, kołatka
rumane:
ardezie, criticastru, morișcă, trăncăneală
ukraine:
тріскачка

klakileto

angle:
castanet
beloruse:
кастаньета
ĉeĥe:
kastaněty
ĉine:
响板 [xiǎngbǎn]
france:
castagnettes
germane:
Kastagnetten
hispane:
castañuela
hungare:
kasztanyetta
nederlande:
castagnet
pole:
kastaniety {pl}
rumane:
castaniete
ruse:
кастаньета
slovake:
kastanety

alklaki

(tr)
KOMP Klaki2 ĉe iu ekrana objekto por aktivigi ĝin (elekti menueron, laŭiri ligilon ktp): oni povas klavi je F1 aŭ per la muso alklaki la pendomenuon „Helpo“ [20]; alklakante la bildeton, la leganto de la paĝo alvenas al alia paĝo [21]; alklaki supre la ligilon „Ŝati“ [22].
20. Paŭl Peeraerts: Ni levu la ĉapelon!, Monato, 1995/05, p. 16
21. Roland Rotsaert: Creative Commons: aŭtoraj rajtoj laŭmezure, Monato, 2005/07, p. 21
22. pp: Monato en Facebook, Monato, 2011
angle:
click
beloruse:
шчоўкнуць
ĉeĥe:
kliknout (myší) na ...
ĉine:
点击 [diǎnjī]
france:
cliquer (sur) (info.)
germane:
anklicken
hispane:
clic
hungare:
rákattint, ráklikkel
itale:
cliccare (su)
japane:
クリックする
nederlande:
aanklikken
pole:
klikać na
rumane:
click pe
ruse:
выбрать, ткнуть, щёлкнуть по чему-л.
slovake:
kliknúť (myšou)
ukraine:
клацнути мишкою (по чому-н.)

manklaki, klaki per la manoj

(ntr)
Klake bruigi la manojn, ilin kunbatante: damo Laji manklakis kaj enkuris Lilio kaj Papilio [23]; li ĝoje klakis per la manoj [24]; la publiko entuziasme ilin gloris kaj manklakis aplaŭde kaj la tri riverencis [25]. VD:aplaŭdi
23. E. de Zilah: La Princo ĉe la Hunoj, 2011
24. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Drako por Heroo Hinreko
25. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Arĝenta Urbo Amarganto
ĉine:
拍手 [pāishǒu]
france:
claquer des mains
germane:
in die Hände klatschen, applaudieren (mit Klatschen)
hispane:
aplaudir, tocar las palmas
japane:
パチパチと手をたたく [パチパチとてをたたく]
pole:
brawo bić, klaskać
rumane:
aplauda, bravo bate

administraj notoj

~ileto: Mankas dua fontindiko.
~ileto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.