*muĝ/i

*muĝi

(ntr)
(figure) Brui aŭdigante fortan, obtuzan, longe tiratan sonon: la muĝado de la maro kaj la ondegoj [1]; la rivero muĝis, ŝveligita de la printempaj pluvoj [2]; ventego […] muĝis terure [3]. kiam la korko eliris, en la kolo de la botelo aŭdiĝis muĝo, kaj poste kluk-klukado, kiam la vino verŝiĝis en la glasojn [4]; per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la muĝado de la patoj, la skuiĝado de la kaseroloj […] en la kuirejo al ilia tagmanĝo ne trapenetris eĉ unu vorteto BdV ; la kaldronoj de la ŝipo kun muĝo kaj bruo ellasas vaporon FK ; leonoj muĝas en la bestejoj QuV ; estis blekanta bovino en la domo, ĝi muĝis stultule, kiel bovinoj faras (vd mui) ChR ; ŝi ekkriis en muĝado, kiu pli similis la blekadon de sovaĝa besto ol homan voĉon ChL ; de malproksime muĝis fora tondro KKr . SUB:hupi, rori, trumpetiVD:bleki, raŭka, korno1.b
angle:
roar, bellow
beloruse:
раўці
france:
mugir
germane:
brüllen, brausen
hispane:
mugir
nederlande:
brullen
pole:
ryczeć, wrzeszczeć, szumieć
portugale:
mugir, bramir, bramar, rugir
rumane:
rage, zbiera, mugi, urla
ruse:
реветь

administraj notoj