ĉirp/i

ĉirpi

(ntr)
Eligi akran, vibran sonon, kiel iuj insektoj, precipe cikadoj kaj griloj: la griloj ĉirpadis [1]; vokoj kaj revokoj flugis, kvazaŭ ĝoje ĉirpantaj birdoj [2]; ŝia sensonora, maljunulina voĉo kortuŝe ĉirpadis ilin, dum la lulilo moviĝis [3]; ĉirpinte per alumeto, li lumigis rondan ladan numeron Metrop ; Jano atendis ĉu murmuron, ĉu ĉirpan birdovoĉon [4]; vi forlasis […] la koleran ĉirpadon de l’ cikadoj [5]; du griloj, jen unu, jen la alia, dormige ĉirpis post la forno [6]. VD:frotsono, kriĉi, trili
angle:
chirp
beloruse:
цвыркаць, цырыкаць, шчабятаць, стракатаць
france:
striduler
germane:
zirpen
hebree:
לצייץ
hispane:
chirriar
hungare:
ciripel
itale:
stridere, frinire
nederlande:
tsjirpen, tjirpen
perse:
جیرجیر کردن
pole:
ćwierkać
ruse:
чирикать, стрекотать
ukraine:
цвірінькати, скрекотати, щебетати

administraj notoj