*tondr/i

*tondri

(ntr)
1.
MET Postfulme bruegi: fulmis kaj tondris, forte pluvegis, estis terure [1]; li endormiĝis kaj eksonĝis, dum ekstere tondris kaj fulmis [2]; tondris kaj fulmis, sur la maro leviĝis nigraj ondoj [3].
2.
(figure) Bruegi: la pafilegoj tondris [4]; ne ĉio batas, kio tondras PrV ; ektondris la voĉo de la trumpetoj kaj cimbaloj [5]; laŭtege tondris la komando Marŝ'! [6]; „ĵetu malsupren tiun ĉi felon!“ ektondris el lia buŝo [7]; neĝtavoloj lavange tondris trans fendriĉajn montmurojn [8]; [ili] estas tondre aplaŭdataj Hamlet ; la popolo […] ektondris per […] grandega aklamo [9].
angle:
thunder
beloruse:
грымець
ĉeĥe:
hřmít, hřmět, hřímat
france:
retentir, tonner ne ĉio batas, kio ~as: chien qui aboie ne mord pas.
germane:
donnern
hispane:
tronar ne ĉio batas, kio ~as: no todo lo que brilla es oro.
hungare:
1. dörög az ég 2. dörög, döng
indonezie:
bergemuruh
japane:
雷が鳴る [かみなりがなる], とどろく
nederlande:
donderen
perse:
رعد زدن
pole:
grzmieć
portugale:
trovejar
ruse:
греметь, громыхать
slovake:
burácať, hrmieť (po blesku)
tibete:
འབྲུག་སྐད་རྒྱག་
ukraine:
гриміти

tondro

1.
MET Krakbruego aŭ rulbruego akompananta fulmon: tondro eksonis pli proksime [10]. el klara ĉielo tondro ekbatis PrV ; la tondro aŭdigadis brue frapon post frapo [11]; ĉesiĝis la pluvo kaj la hajlo kaj la tondroj [12]; ankaŭ diablo tondron (fulmon) suferos PrV .
2.
(figure) Bruego: tondro de bataloj FK ; ektondro de pafilego Hamlet ; ĉe la tondro de Lia veturilo la popoloj falas de teruro [13]. VD:uragano2
beloruse:
гром
ĉeĥe:
hrom
france:
tonnerre
germane:
Donner
hispane:
trueno
hungare:
1. mennydörgés 2. dörgés
indonezie:
geledek, gemuruh, guntur, guruh
japane:
[なるかみ], 雷鳴 [らいめい], 大音響 [だいおんきょう], ごう音 [ごうおん]
nederlande:
donder
perse:
رعد، تندر
pole:
grzmot
portugale:
trovão
ruse:
гром
slovake:
hrmenie, hrom
ukraine:
грім

fulmotondro

MET
Nedaŭra pluvego kun fulmoj kaj tondroj: la varmego kaj la letargio de l' insektoj antaŭdiras fulmotondron [14]; jen prepariĝis fulmotondro kaj la vespero alproksimiĝis [15]; la fulmotondro kuris super ili [16]; kiu semas venton, rikoltos fulmotondron PrV . VD:uragano, ŝtormo.
beloruse:
навальніца
bulgare:
буря
ĉeĥe:
bouře, bouřka, hromobití
france:
orage
germane:
Gewitter
hispane:
tormenta eléctrica
hungare:
zivatar, égiháború
japane:
雷雨 [らいう], 雷をともなう激しいにわか雨 [かみなりをともなうはげしいにわかあめ]
nederlande:
onweer
norvege:
uvær
perse:
توفان تندری
pole:
burza z piorunami
ruse:
гроза
slovake:
hromobitie, krátka búrka, letná búrka
svede:
åska
ukraine:
гроза

administraj notoj