*zum/i UV

*zumi

1.
(ntr)
Aŭdigi kontinuan, malakutan kaj obtuzan sonon:
a)
Brui kiel insektoj, kies flugado faras zo-sonon: la abelreĝino zumis en la aero [1]; la varmego premis, la kuloj zumadis kaj pikadis [2]; la turbo turnadis sin senĉese ĉirkaŭ si mem kaj zumadis [3]; en la kanaro zumis la kugletaĵo kaj krakis pafo post pafo [4]; la zumo de l' muŝo kolerigis lin [5]; kontente zumanta (vd ronroni) kato [6]; du generatoroj zumadis kiel gigantaj burdoj [7]; rikoltmaŝinoj zumadis sur la kampoj [8]; la ĉambristino sentis ke zumadas ŝiaj oreloj: la muroj de la ĉambro turniĝis ĉirkaŭ ŝi [9]; liaj oreloj zumis, liaj tempioj batiĝis fortege [10].
b)
Brui konfuze, kiel multo da parolantaj personoj: [jen] festo kaj ĝojo, [oni] aŭdis kantadon kaj muzikon, la susuradon kaj zumadon de multe da homoj [11]; zumado de miloj da flustrantaj voĉoj trairis la salonon, sed kuraĝe mi staris antaŭ la publiko kaj ekludis [12]; (figure) ĉiuj sciis pri ni antaŭ nia alveno, kaj la komerco zumis [13]; el ĉiuj anguloj de la granda industriejo venis senhalta fluo da sonoj, muĝis kaj siblis, zumis kaj sonoris, grincis kaj tintis [14]; de partero al balkono zumadis Esperanto [15].
2.
(malofte) (tr)
Brui kiel persono murmuranta aŭ kantanta kun fermitaj lipoj: kontenta li zumis melodieton [16].
angle:
1.a buzz (vi, of an insect), buzz (vi, of an annoying or persistent thought) 1.b buzz (vi, of people) 2. hum (vi, sound)
beloruse:
1.a гусьці (аб насякомых, аб маторы) 1.b шумець 2. мармытаць, напяваць пра сябе, напяваць напаўголаса
bretone:
1.a fraoñval 1.b bouboual 2. mouskanañ [kanti], mouskomz [paroli]
ĉeĥe:
bzučet (o věcech), bzučet (o hmyzu), svištět, šumět (o lidech) 1.b bzučení
ĉine:
[wēng]
france:
bourdonner 1.a zonzonner 2. fredonner
germane:
summen, surren, brummen
greke:
1.a βουίζω 2. βουίζω
hebree:
לזמזם
hispane:
1.a zumbar 2. canturrear
hungare:
1.a zümmög, dong, zsong 1.b zsibong 2. dünnyög, dúdol
itale:
1.a ronzare 2. ronzare
japane:
ブンブンいう, うなる, ハミングする [はみんぐする]
katalune:
1.a brunzir 1.b bonir, remorejar 2. mussitar, cantussejar
nederlande:
1.a zoemen 1.b gonzen 2. neuriën
pole:
1.a bzyczeć, brzęczeć 1.b szumieć 2. mruczeć, nucić
portugale:
1.a zumbir, zunir 2. zumbir
ruse:
1.a жужжать, гудеть 1.b шуметь 2. бормотать, мычать, гудеть
slovake:
bzučať
svede:
1.a surra 1.b sorl 2. mumla, gnola, nynna
ukraine:
дзижчати, гудіти (про комах, мотор)

zumado

Daŭra, konfuza aŭ vibra sonado: mallaŭta zumado de burdoj kaj abeloj [17]; la akompano de la ĥoro sonis kiel   de muŝo [18]; super la konfuza zumado de apartaj babiladoj superis la akra voĉo de Blagardo [19]; (figure) la okuloj de Ramzes brilis, plilarĝiĝis liaj naztruoj, li sentis zumadon (vibradon) en la kapo [20].
angle:
buzz (noun), hum (noun)
beloruse:
жужжаньне, гул, шум
ĉeĥe:
bzučet, bzučení
ĉine:
[wēng], 嗡嗡 [wēngwēng], 哼声 [hēngshēng], 哼聲 [hēngshēng], 嗡嗡叫 [wēngwēngjiào]
france:
bourdonnement
germane:
Summen, Surren, Brummen
japane:
ブンブンいう音 [ブンブンいうおと], うなり, ハミング [はみんぐ]
katalune:
brunzit
ruse:
жужжание, гудение
slovake:
bzukot, bzučanie
ukraine:
дзижчання, гудіння, шум, гул, наспівування самому собі

zumegi

(ntr)
Aŭdigi fortan, daŭran, vibran sonon: en la neĝo staris la fratoj, ĉiuj kun la dorsoj turnitaj al la zumeganta brulo [21].
21. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
angle:
buzz (vi, loud sound) hum (vi, loud sound)
beloruse:
гусьці (гучна), гудзець
ĉeĥe:
hlasitě bzučet
ĉine:
嗡嗡声 [wēngwēngshēng], 嗡嗡聲 [wēngwēngshēng], 謍 [yíng], 哼声 [hēngshēng], 哼聲 [hēngshēng], 嗡嗡叫 [wēngwēngjiào]
france:
vrombir
germane:
prasseln, brummen
slovake:
hlasne bzučať

administraj notoj