mung/i PIV1

mungi

(malofte)
Blovi aeron tra la nazo, ordinare por purigi ĝin de muko; nazpurigi: Ameteo […] energie mungis en pinton de sia mantelo [1]; […] tiuj monstroj en unu vespero forvoris pli ol dudek miajn lacertojn,“ ekvortigis la kapitano kaj kolerege mungis [2]; Marta brue mungis la larmojn [3]; li sciu […] manĝi el telero kaj mungi en poŝtukon, kiel decas [4]; ŝi lasis la valizon sur la grundon, elmetis tukon el sia mansako, kaj mungis sin laŭte [5]; Liubao kaj mungis kaj la okulojn frotis [6]. VD:snufi, ronki, grunti
Rim.: PIV difinas per senmukigi ies nazon. La ekzemploj de Vondroušek montras netransigan uzon de tipo „li mungis“, kiu laŭ PIV estus „li mungis sin / mungis al si la nazon“.
1. Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek: Libro de apokrifoj
2. Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek: Milito Kontraŭ Salamandroj
3. Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek: Libro de apokrifoj
4. Karel Čapek, trad. Josef Vondroušek: Naŭ fabeloj, Dua rabista fabelo, [2002?]
5. Jesuo Anĝelo: La libro de anĝelaj kronikoj kaj demonaj anekdotoj
6. Mao Dun: Svenanta Vintro (2), Ĉina Radio Internacia, 2004-01-15
beloruse:
смаркацца
ĉeĥe:
smrkat, vysmrkat se
france:
se moucher
germane:
ausschnauben (Nase)
pole:
smarkać
slovake:
smrkať, vysmrkať sa

administraj notoj