*sibl/i PV
*sibli
(ntr)
-
Eligi sonon similan al tirata /s/.
- a)
- (iu) Senintence eligi tian sonon, lispi: vi iom siblas, vi havas […] en la buŝo unu denton, kiu fajfas [1]; la vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel la papero Marta .
- b)
- (besto aŭ aĵo) Simile bleki aŭ brui: la serpento eksiblis kaj forrampis FK ; la vento […] siblas en la kamentubon kaj en la kamenon [2]; la aero resonadis […] de siblantaj sagoj [3]; ĉirkaŭsiblata de aspidoj [4]; ĉiuj malgrandaj musfraŭlino […] sibladis kaj paroletadis, kvazaŭ dezirante moki unu la alian [5]; eksonis mallaŭta siblado kaj la torĉo ekflamis [6]; la akvo eksiblis (ekbolis) en la kaldrono [7]; la klaĉado […] siblis tra ĉiuj domoj, stratoj kaj stratetoj [8]; en la profundo siblis la malvarma vento, kriis la lupoj [9].
fajfi, flustri, susuri, ŝuŝi
1.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Dio de dormo
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIX
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XI
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
- angle:
- hiss
- beloruse:
- шыпець, сіпець, сьвістаць
- ĉeĥe:
- svištět, syčet
- france:
- siffler (très aigu)
- germane:
- zischen, zischeln 1.a lispeln
- hispane:
- silbar
- hungare:
- sziszeg, süvít, süvölt
- katalune:
- xiular (agut)
- nederlande:
- sissen, fluiten
- ruse:
- свистеть, сипеть, присвистывать (из-за дефекта речи)
- slovake:
- svišťať, syčať
- ukraine:
- сичати, шипіти, шуміти, свистіти (про вітер), хрипло дихати
siblaPIV1
-
Tia, ke ĝi siblas:
Dorina trankvile levis la aŭskultilon, sed sibla vira voĉo
glaciigis ŝin
[10];
li sukcesis aperigi nur raŭkajn, siblajn tonojn, kiuj trapenetris ĝis la ostoj
HsT
;
la ampleksa matrono […] rapidis al la banĉambro, farante siblajn
bruojn
CKv
;
la kvar preterpasantoj […] duonsensis la fulman traflugon de io
sibla
ChR
;
sibla konsonanto;
sibla spirado.
10.
J. Modest: En la ombro de la silento, Monato, 1997:3
- beloruse:
- сьвісьцячы, сычачы, сіпячы
- france:
- sifflant
- germane:
- zischend
- ruse:
- свистящий
siblo, siblado
- Ago sibli; sono de io aŭ iu siblanta: la torĉo brulas rapide kun siblo [11]; [li] rapide sekvis ŝin, ne levante la okulojn kaj nur kaptante per la oreloj la siblon kaj murmureton de la silka vesto PatrojFiloj ; la spektaklo malsukcesos, tie ĉi kaj tie eksonis sibloj, oni komencis voki IKr ; oni aŭdis nur la sibladon de la flamoj en la lampoj IKr ; siblado de vento IKr ; ie tute proksime aŭdiĝas aŭtosiblado Metrop ; kun densa siblado […] preterpasis sovetiaj kirasŝipoj Metrop .
11.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XIV
- beloruse:
- сьвіст, сіпеньне, шыпеньне
- france:
- sifflement
- germane:
- Zischen
- ruse:
- свист
siblanto
- 1.
- Iu kiu siblas.
- 2.
Lang-denta frota konsonanto, kiel la esperantaj /s/ kaj /z/, aŭ ekfrota konsonanto, entenanta tian parolsonon (kiel la esperanta „c“): la etruskoj […] havis kvar specojn de /k/ kaj almenaŭ tri siblantojn [12].
ŝuŝa konsonanto
12.
La Ondo de Esperanto, La Etruska Alfabeto
- angle:
- 2. hissing sibilant
- beloruse:
- сьвісьцячы, сычачы
- ĉeĥe:
- sibilanta, sykavka
- france:
- 2. sifflante
- germane:
- 2. Zischlaut
- ruse:
- свистящий (в знач. сущ.) 2. свистящий согласный
- slovake:
- sykavka
- ukraine:
- сибілянт, свистячий приголосний