*frot/i UV

*froti

(tr)
Plurfoje tien kaj reen premŝovi ion sur io: li estas frotita kaj polurita PrV ; froti per salo [1]; frotita per lardo [2]; li formanĝis sekan kukon frotitan per ajlo [3]; liaj disĉiploj deŝiris la spikojn, kaj manĝis, frotante ilin en la manoj [4]; ŝi frotis Elizon per suko de juglando, tiel ke ŝi fariĝis tute mallume bruna [5]; ŝi frotis denove unu alumeton je la muro [6]; la botelo kantadis, kiam oni ĝin frotis per la korko [7]; li ekĝemis, frotis la okulojn, kvazaŭ homo vekita [8]; incensaĵo […] bone frotmiksita (kp pisti) [9]; la frotpurigitaj (kp poluri) stanaj teleroj brilis [10]; frotpurigita pargeta planko [11]. VD:grati, poluri, skrapi, viŝi
afrikanse:
vryf
albane:
fshij
amhare:
ማሻሸት
angle:
rub
arabe:
فرك
armene:
շփում
azerbajĝane:
ovuşdurmaq
beloruse:
церці, націраць, расьціраць ~purigi: выціраць (чысьціць).
bengale:
বিপত্তি
birme:
ပွတ်တိုက်
ĉeĥe:
mnout, protřít, třít
ĉine:
揉搓 [róucuō], 蹭破 [céngpò], 挼 [ruó]
dane:
gnide
estone:
hõõruda
filipine:
kuskusin
france:
frotter ~purigi: récurer.
galege:
fregar
germane:
reiben
guĝarate:
ઘસવું
haitie:
fwote
hinde:
रगड़
hispane:
frotar
igbe:
ite
indonezie:
menggosok, menggesek
islande:
nudda
japane:
こする
jave:
samubarang kang angel
jide:
רייַבן
jorube:
bi won ninu
kanare:
ರಬ್
kartvele:
რუბლს შეადგენს
katalune:
fregar
kazaĥe:
руб
kimre:
rhwbio
kirgize:
руб
kmere:
លុប
koree:
문지
kose:
hlikihla
kroate:
trljati
kurde:
dihevdan
latine:
fricabis
latve:
berzēt
laŭe:
ຖູ
litove:
rublių
makedone:
Бришење
malaje:
sapu
malajalame:
തടവുക
malte:
togħrokx
maorie:
te horoitanga i
marate:
घासणे
monge:
xuas
mongole:
урэх
nederlande:
wrijven
nepale:
दल्नु
njanĝe:
pakani
okcidentfrise:
rub
panĝabe:
ਰੱਬ ਦੀ
paŝtue:
وموښئ
pole:
nacierać, szorować
portugale:
esfregar, friccionar
ruse:
тереть, натирать, растирать
samoe:
mili
sinde:
ڪينسل
sinhale:
එතැනයි
skotgaele:
suathadh
slovake:
drhnúť, trieť, šúchať (pri praní)
somale:
salaax
ŝone:
kwiza
sote:
tsoaetsa
svahile:
kusugua
taĝike:
рубл
taje:
ถู
tamile:
துடைப்பான்
tatare:
сөртегез
telugue:
రబ్
tibete:
འཕུར་འཕུར་གཏོང་
ukraine:
руб
urdue:
مسح
uzbeke:
ishqalamoq
vjetname:
chà
zulue:
deda

frota

Rilata al froto: per tio reduktiĝas la frota surfaco kaj pliiĝas la rapideco [12]; la kuplaĵo estas frota kuplaĵo, aŭ ĉe la pli novaj ŝaltiloj dentrada [13]; frota konsonanto PMEG .
12. Tibor Ujlaky-Nagy: La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972
13. Ir. J. R. G. Isbrücker: Evoluo de telefonio, Biblioteko Tutmonda, n-roj 21–22, eldonejo Rudolf Mosse: Berlino, 1928
beloruse:
фрыкцыйны, фрыкатыўны, які трэцца
pole:
ścierny
ruse:
трущийся, фрикционный, фрикативный

froto

1.
Ago froti.
2.
Rezisto de du objektoj, kiuj ŝoviĝas unu sur alia; interfrotiĝo: tio klarigis bremsotempon, froton kaj aliajn komplikajn konceptojn [14]; (figure) frotpunkto (malfacilaĵo).
14. Monato, Roberto Pigro: Ŝtonĵeto sen cenzuro, 2015
beloruse:
трэньне
ĉeĥe:
tření, škrtnutí
ĉine:
2. 磨擦 [mócā], 争执 [zhēngzhí], 摩擦力 [mócālì]
france:
frottement, friction (frottement) ~punkto: point de friction (désaccord).
germane:
1. Reiben 2. Reibung
hispane:
1. frotación 2. fricción
indonezie:
gosokan, gesekan
japane:
摩擦 [まさつ], こすること
katalune:
fregament
nederlande:
wrijving
pole:
tarcie, froterowanie
ruse:
трение
slovake:
masáž, trenie
ukraine:
тертя

defroti, forfroti

(tr)
1.
Frotante forigi: oni povas tre bone vidi, ke tio estas tomba ŝtono […], tamen la surskribo […] preskaŭ tute defrotiĝis [15]. surbruste […] ikoneto kun duone forfrotita bildo de nekonata sanktulo [16]; maldikaj kotonvestaĵoj, ki[es] flormotivoj estis forfrotitaj de koroda perua ŝmirsapo [17].
2.
Supraĵe skrapdifekti: ĉiuj kapoj senhariĝis kaj ĉiuj ŝultroj defrotiĝis [18]; la haŭto estis tiom forfrotita, ke sangogutoj trapenetris ĝin [19].
beloruse:
сьціраць, адціраць
ĉeĥe:
setřít
france:
1. effacer (en frottant), récurer récurer 2. rayer, érafler
germane:
1. abreiben, wegreiben 2. abschürfen
hispane:
fregar
japane:
こすり落とす [こすりおとす], かすり傷をつける [かすりきずをつける]
katalune:
1. esborrar, raspar 2. ratllar
nederlande:
wegkrabben, afwrijven
pole:
ścierać, wycierać
ruse:
1. стереть, оттереть
slovake:
ošúpať 1. zotrieť, vytierať
ukraine:
витирати, стирати

disfroti, trafroti

Per froto diserigi, eluzi materialon: miksi ĝin, bone disfrotante, kaj ricevinte specon de nedensa pasto FK ; (figure) Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero [20]; la ŝnurego estis tro dika, mi ne povis trafroti ĝin kaj mi ne povis elturni miajn membrojn el ĝi [21]; akvofaloj kaj torentoj […] jarojn post jaroj disfrotas la rokojn, sur kiuj ili fluas [22].
beloruse:
расьціраць
ĉeĥe:
rozetřít
ĉine:
[yán], 消磨 [xiāomó], 磨碎 [mòsuì]
france:
effriter
germane:
zerreiben, aufreiben, zermalmen
japane:
すりつぶす
katalune:
erosionar
pole:
rozcierać
slovake:
rozotrieť
ukraine:
розтирати

elfroti

Frote forigi ion (ekz-e malpuraĵon) el io: pureco estas duono de vivo! ŝi diris kaj elfrotis la kaldronon [23]. VD:elskrapi, frotpurigi
angle:
rub out
beloruse:
сьціраць
france:
effacer
germane:
ausreiben, scheuern
japane:
磨きあげる [みがきあげる]
pole:
wytrzeć, zetrzeć, pucować

enfroti

Froti substancon sur io (ekz-e haŭto) ĝis ĝi enprofundiĝas: li enfrotis al ŝi la ŝmiraĵon en la piedon [24]; mi devis enfroti al mi poste bonan porcion da tabako [en la nazon] [25]; per la manplato ŝi komencis enfroti la pomadon sur la frunto kaj vangoj [26]. VD:ŝmiri1
angle:
rub in
beloruse:
уціраць
ĉine:
[gǔ]
france:
insister sur
germane:
einreiben
pole:
natrzeć, wcierać

interfroti, kunfroti

Froti unu sur la alia, ekz-e por frotvarmigi: per mallonga movo li interfrotis la manojn [27]; se ni kunfrotos ilin kvazaŭ fajrobastonetojn, ni ekflamigos [fajron] [28].
angle:
rub together
beloruse:
церці (адно аб адно)
germane:
zusammenreiben, scheuern (aneinander reiben)
pole:
trzeć się wzajemnie

trafroti

Froti ĝis ekestas truo, disŝiro: la ŝnurego estis tro dika, mi ne povis trafroti ĝin kaj mi ne povis elturni miajn membrojn [29]; sur la tablo kuŝis verda vakstolo, kiu je la anguloj kaj eĝoj estis tiom trafrotita, ke oni povis meti siajn manojn en la truojn [30]. VD:eluzi2, trivi
29. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 48
30. B.Traven, trad. Dorothea & Hans-Georg Kaiser: Mahagontrunko, ĉap. 4, p. 152
beloruse:
праціраць (наскрозь)
germane:
durchscheuern, zerschleißen

frotsono

1.
Bruo produktata de frotado: grinci: eligi malagrablan frotsonon [31].
2.
FON Daŭra konsonanto, produktata per malvastigo de la buŝkanalo, tra kiu la spirblovo eliras naskante frotan bruon; en Esperanto la sonvaloroj de f, v, s, z, ŝ, ĵ, ĥ, h: ekzemplo de aktuale okazanta ŝanĝo en la angla prononco estas la evoluo de la dentaj frotsonoj, [θ] kiel en „mouth“ kaj [ð] kiel en „smooth“, kiuj iom post iom fariĝas lipo-dentaj [f], respektive [v] [32]. SUP:bruanto
31. William Auld: Paŝoj al plena posedo, Leciono 26ª.
32. John Wells: La Liverpola prononco, La Brita Esperantisto, aŭtuno 2008.
angle:
2. fricative
beloruse:
1. гук трэньня 2. фрыкатыўны гук
france:
2. fricative (subst.), spirante (subst.)
germane:
2. Frikativ, Engelaut, Reibelaut
hispane:
2. fricativa
katalune:
2. consonant fricativa
nederlande:
2. fricatief
perse:
2. همخوان سایشی
pole:
2. spółgłoska szczelinowa
portugale:
2. consoante constritiva fricativa, fricativa, consoante constritiva
ruse:
2. фрикативный звук, спирант

ekfrota konsonanto PMEG

FON
Konsonanto kombinanta parolsonojn eksplodan kaj frotan, en kiu la eksplodan altenon sekvas frotsona forteno de la lango (en Esperanto: c, ĉ, ĝ): la silabolimo situas antaŭ la konsonanto (...) ankaŭ, se la konsonanto estas ekfrota (/pro-cé-so/, /fe-lí-ĉa/, /pá-ĝo/) [33].
SUP:bruanto
33. Marc Bavant: Silabo kaj silabado, Lingva kritiko
angle:
affricative
beloruse:
афрыката
france:
affriquée (subst.)
germane:
Affrikat, Affrikata, Affrikate
hispane:
africada
hungare:
zár-réshang, affrikáta
itale:
affricata
katalune:
africat
perse:
همخوان مرکب
pole:
afrykata, spółgłoska zwarto-szczelinowa
portugale:
africado, explosivo-fricativo
ruse:
аффриката

administraj notoj