snuf/i EHW

snuf

(sonimito)
Iom laŭta sono de enspiro tra la nazo: ŝi sciis (snuf, snuf) nenion pri la afero [1].
france:
snif !
germane:
schnief
pole:
kichnięcie, wąchanie

snufi

(ntr)
1.
Forte, iom brue enspiri en la nazon: snufi tabakon; li opiniis flari la odoron de la gnommanĝo, li snufetis en la aero ĉirkaŭe [2]; ŝi ne povis reteni la larmojn, kiuj fluis longan minuton, dum kiu ŝi ripete snufis [3]; [mi] svingis min supren sur la arbon[…] ĝustatempe, ĉar la tuta svarmo jam ĉirkaŭis min, kaj Herkulo snufis al mi kaj per la kornoj atakis la arbon [4]. VD:flari
2.
Nazbrui elspirante, por purigi la nazon aŭ pro emocio: li reatingis la supraĵon kaj, kaĉalote snufante, kraĉospiregante, kun larĝe malfermitaj okuloj, li iom naĝis en la nigra akvo [5]; ie proksime ĉevalo komencis maĉi fojnon kaj snufi [6]. VD:mungi
2. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
3. J. Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 1976
4. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, La Bovinoj De La Paroĥestro
5. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 4
6. La Ondo de Esperanto, 2003, № 7 (105)
angle:
1. snuff
beloruse:
1. сапці 2. смаркацца
ĉeĥe:
1. frkat, funět, větřit, čmuchat, šňupat tabák
ĉine:
1. [xiù]
france:
1. renifler
germane:
1. schnüffeln, schnuppern, schniefen 2. schnauben
hungare:
1. szimatol, szaglászik
japane:
1. 鼻をクンクン鳴らす [はなをクンクンならす], 鼻から吸う [はなからすう]
nederlande:
1. snuiven
pole:
1. wciągać nosem, zażywać
ruse:
1. сопеть
slovake:
1. vetriť, ňuchať
ukraine:
1. нюхати, вдихати, сопіти, шморгати носом

snufegi

(ntr)
Forte, brue spiregi tra la nazo, kiel iuj grandaj hufbestoj: taŭre ili snufegis kaj baraktadis [7]; ni ambaŭ plaŭdadis plenplezure […] en la lageto, naĝante, snufegante kaj baraktante [8]; ŝi ellasis sonon, kiun ĝentilulo nomus tuso, sed kiun malĝentilulo nomus snufego [9].
Rim.: Tion bestoj kaj homoj kutime faras ne per enspiro, sed elspiro. Do oni eble preferas esprimi ĝin per nazbrui, grunti, ronki aŭ eĉ mungi.
7. W. Auld: La Infana Raso, 1956
8. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
9. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
beloruse:
фыркаць
ĉine:
作哼声 [zuòhēngshēng], 作哼聲 [zuòhēngshēng], 歔 [xū]
france:
renâcler
germane:
schniefen, schnauben
pole:
parskać

administraj notoj