2karikatur/o
karikaturo
- Groteska desegnaĵo, prezentanta la ĉefajn trajtojn de iu facile rekoneblajn sed malbeligitajn kaj difektitajn per komika troigo: (figure) li leviĝis de la benko de la rigardantoj kaj prezentis sin, por ke la ridantaj Atenanoj povu kompari, ĉu li kaj lia karikaturo sur la scenejo estas similaj unu al la alia [1]; super ĉiu fenestro en la balkono estis eltranĉita karikatura vizaĝo [2]; la dana gazeto Jyllands-Posten permesis eldoni 12 karikaturojn pri la profeto Muhamado, desegnaĵoj, kiuj simple pro tio, ke ili bildigis la profeton, ofendis islamanojn tra la tuta mondo [3]; eĉ se la bildo de la diligenta flandro kaj la pigra valono estas nejusta karikaturo, tamen statistikoj montras, ke samaj leĝoj kaj reguloj en la nordo kaj la sudo de la lando estas aplikataj laŭ malsamaj kriterioj [4]; karikaturo, skurila sed trafa, en nacia gazeto perfekte kaptis la viziton [5]; Miĉjo Muso, Donaldo Anaso […] kreitaj de la karikaturisto Walt Disney [6].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
3. Monato, Betty Chatterjee: La karikaturoj: kalumnio, kolero kaj iom da kompreno
4. Monato, Guido Van Damme: Lando disfalos
5. Monato, Paul Gubbins: Vestoj kaj investoj
6. Monato, Roberto Pigro: Fikciaj fiŝoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova domo
3. Monato, Betty Chatterjee: La karikaturoj: kalumnio, kolero kaj iom da kompreno
4. Monato, Guido Van Damme: Lando disfalos
5. Monato, Paul Gubbins: Vestoj kaj investoj
6. Monato, Roberto Pigro: Fikciaj fiŝoj
- angle:
- caricature
- beloruse:
- карыкатура
- ĉeĥe:
- karikatura
- ĉine:
- 漫画 [mànhuà], 漫話 [mànhuà], 諷刺漫畫 [fěngcìmànhuà], 諷刺畫 [fèngcìhuà]
- france:
- caricature
- germane:
- Karikatur
- hispane:
- caricatura
- hungare:
- karikatúra
- japane:
- 諷刺画 [ふうしが], 漫画 [まんが], 戯画 [ぎが], カリカチュア
- katalune:
- caricatura
- nederlande:
- spotprent, karikatuur
- perse:
- کاریکاتور
- pole:
- karykatura
- rumane:
- caricatură
- ruse:
- карикатура
- slovake:
- karikatúra
- svede:
- karikatyr
- ukraine:
- карикатура
karikaturi
(tr)
- Desegni iun kiel karikaturo: (figure) Jules Verne en sia romano Gil Braltar karikaturis hispanan etnobelon, kiu intencas dresi la simiojn por konkeri Ĝibraltaron el Britio [7].
- angle:
- caricature
- beloruse:
- маляваць карыкатуру, прадстаўляць у карыкатурным выглядзе
- ĉeĥe:
- karikovat
- france:
- caricaturer
- germane:
- karikieren
- hungare:
- karikíroz
- japane:
- 諷刺画にする [ふうしがにする], 漫画化する [まんがかする]
- katalune:
- caricaturar, caricaturitzar
- nederlande:
- karikaturiseren
- perse:
- کاریکاتور (کسی را) کشیدن
- pole:
- karykaturować
- slovake:
- karikovať
administraj notoj
~i:
Mankas dua fontindiko.