rastr/o
rastroPIV1
↝ 
- (malofte)
Malpeza hakfosilo kies ferplato estas fiksita orte aŭ akutangule al la tenilo: forsarki misherbon per rastro; malkompaktigi la bedon per rastro.

- angle:
- hoe
- france:
- houe
- portugale:
- rastro
- ruse:
- мотыга, тяпка
rastrumoPIV2 ↝
Prezento de bildo per matrico el punktoj (rastrumeroj), precipe se temas pri televidila aŭ komputila ekrano, desegnilo, printilo: tiu ĉi procedo ja ne estas io kio alvenis kun la komputiloj, ĉar foto en gazeto konsistas el rastrumo, kiun oni vidas kiam oni rigardas ĝin per lupeo [1].
1.
Christer Kiselman: La geometrio de la komputila ekrano, Upsala Universitato
- angle:
- bit map, raster
- nederlande:
- raster
- pole:
- raster
- portugale:
- rasterização
- ruse:
- растр
rastrumeroPIV2
↝ 
Malpleja elemento de rastrumo, minimuma bildero al kiu estas atribueblaj koloro kaj heldenso (brilo): prefere, faru la foton mez-granda (do, ekz. 400×500 rastrumeroj) [2].
Rim.:
Iuj opinias, ke „bildero“ estus pli bona ĉar pli
simpla. Jes, ĝi estas pli simpla, sed ankaŭ malpli ĝusta: ja
ne temas pri ero de la bildo mem, sed pri ero de ties
rastrumigita prezento; unu sama bildo povas havi diversajn
rastrumigojn (ĉe diversaj distingivoj) ‐ kaj aliflanke,
oni
povas paroli pri rastrumo sendepende je bildo (samkiel eblas
paroli pri ekrano sendepende je bildo).
[Sergio Pokrovskij]
- angle:
- pixel
- france:
- pixel
- nederlande:
- rasterpunt, pixel
- pole:
- piksel
- portugale:
- píxel
- ruse:
- пиксел
rastrumigilo ↝
Speco de ciferecigilo, rimedo por transformi kontinuan prezenton de datumo (ekz-e signobildon de kontura tiparo) en malkontinuan rastrumon.
- angle:
- rasterizer, raster processor
- ĉeĥe:
- rastrový procesor
- nederlande:
- raster (voorwerp)
- portugale:
- rasterizador
- ruse:
- растеризатор
- slovake:
- rastrový procesor