*daŭr/i PV

*daŭri

(ntr)
1.
Fariĝi dum ia tempo, konsumi ian tempon, estadi: lia kolero longe daŭris [1]; sep tagojn daŭros via konsekrado [2]; la tempo de draŝado daŭros ĉe vi ĝis la enkolektado de la vinberoj [3]; kiel longe daŭros via veturado [4]? jam du jarojn daŭras la malsato en la lando [5]; longe daŭru via vivo sur la tero [6]; ne longe daŭris kaj alvenis juna knabino FK ; la edukado de la homo daŭras la tutan vivon FK ; ne ĉiam daŭras malbona vetero ne ĉiam daŭras homa sufero PrV .
2.
Konserviĝadi dum longa tempo, ne forpasi dum longa tempo: nek eterne daŭras la ĝojoj, nek senfinaj estas la malĝojoj FK ; ĉu la malbeno daŭru do eterne Ifigenio ? leĝo malaperas, moro daŭras PrV ; knaba gusto kun forto daŭras ĝis la morto PrV . VD:vivi, transvivi
3.
Esti plue, ne esti finita, plue fariĝi kiel antaŭe, restadi en sama stato, ne ĉesi, ne halti: de tiu ĉi minuto komenciĝas la granda dramo, kiu daŭras tutan serion da jaroj FK ; Daŭru forte kaj konstante // Nia bela harmoni'! FK ; li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno „okazos en la lastaj tagoj de decembro 1916“ […] sed la milito daŭris, sur la manuskripto tiu dato kuŝas trastrekita VivZam ; tiel daŭri ni ne povas Marta . VD:persisti, postvivi, sin teni
angle:
endure, last, continue
beloruse:
доўжыцца, працягвацца, цягнуцца
bretone:
padout
ĉine:
1. 持久 [chíjiǔ], 續 [xù], 持續 [chíxù]
france:
durer, persister (durer)
germane:
1. dauern 2. überdauern 3. andauern, fortdauern
hebree:
להמשיך
hispane:
durar, continuar
hungare:
tart (időben)
indonezie:
berlangsung, berlanjut, melanjut 2. bertahan
nederlande:
1. duren 2. blijven bestaan 3. blijven
pole:
trwać, być w toku, pozostawać, przetrwać
portugale:
durar, continuar, permanecer, prolongar-se
rumane:
dura, persista
ruse:
длиться, продолжаться
slovake:
trvať
tokipone:
awen
ukraine:
тривати, продовжуватися

daŭra

1.
Daŭranta: daŭra prosperado VojaĝImp ; daŭra havo kaj justo [7]; dolĉa, sed ne daŭra, odoro, ĝuo de momento unu Hamlet ; daŭra efikado de vento kaj malbona vetero kaŭzas ĉe la vilaĝanoj […] oftan kataron FK ; tusado […] forta kaj daŭra Marta ; havi daŭran pacon [8]; daŭra, senĉesa lernado Lanti ; mia impreso tamen ne restis daŭra LGA ; la tramo malrapidege moviĝis kaj baldaŭ faris kelkajn daŭrajn haltojn Metrop ; ĉu vi havas daŭran adreson en Usono? MortulŜip ; daŭra plendado pri altaj prezoj [9]; samtempe ekestis la daŭra kaj multekosta dependeco de investbankoj, revizoroj kaj juristoj [10]; oni precipe kverelis en daŭra konfuzo [11]. VD:konstanta, kontinua1.a, perioda1, persistema, senĉesa
2.
FON Kies teno daŭras ioman tempon kaj povas esti daŭrigata: vokaloj kaj frikativoj estas daŭraj sonoj; rr“ ― „erre“ ― daŭra, trila „r“ [12].
angle:
1. enduring
beloruse:
працяглы, доўгі
bretone:
padus
ĉine:
1. 持續不斷 [chíxùbùduàn], 巛 [chuān]
france:
durable, persistant 2. continu (phon.)
germane:
1. andauernd, konstant, immerwährend
hebree:
נמשך
hispane:
continuo, duradero
hungare:
tartós, hosszú (időben)
indonezie:
1. abadi, baka, daim, kekal, langgeng
nederlande:
blijvend, duurzaam
pole:
trwający, będący w toku
rumane:
durabil, permanent, de lungă durată
ruse:
длительный, продолжительный, долгий
tibete:
གཏན་ཆགས་

daŭre

1.
Plue estante en sama stato, kiel antaŭe, ne finiĝante, kontinue, senĉese: la nuna tago estas la dek-kvara, en kiu vi daŭre atendas kaj fastadas [13]; [tiu unu] bala nokto ― […] mia memoro daŭre restas ĉe tio [14]; lacigita de la vojaĝo [ŝi] restis […] daŭre suferetanta [15]; dum semajnoj la turnir' daŭre daŭris kaj ne ĉesis [16]; ŝi prizorgis kaj daŭre prizorgas la eldonadon de la verkoj de sia edzo VojaĝImp . VD:ankoraŭ, plu, plue
2.
Dum longa tempo, malmomente: la lingvistoj ankoraŭ malkonsentis pri la eblo daŭre starigi artefaritan lingvo Lanti ; Esperanto […] daŭre vivos kaj floras EE ; aferoj disharmoniaj kun […] la naturo ne povas daŭre ekzisti VaK ; mi daŭre faris novajn kaj novajn leterojn, prenante helpon de mia profesia fantazio LGA ; miaj pensoj daŭre estis ie aliloke LGA . VD:eterne, konstante, ripete
angle:
continually
beloruse:
працягла, доўга
ĉine:
2. 不住 [bùzhù]
france:
1. continuellement 2. durablement
germane:
1. fortwährend, weiterhin, andauernd 2. dauerhaft, ständig, dauernd
hebree:
במשך
hispane:
continuamente
hungare:
tartósan, hosszan
indonezie:
terus-menerus, terus-terusan
nederlande:
gedurig, continu
pole:
nadal, ciągle, wciąż
rumane:
continuu, permanent
ruse:
долго
ukraine:
далі, як і раніше

*daŭro

Tempo dum kiu io daŭras: en la daŭro de du jaroj [17]; en la daŭro de kelke da minutoj [18]; en la daŭro de (dum) la pasinta jaro [19]; daŭro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo [20]; ĉu iam en la daŭro de la tempo la mondo ekkonos [tion] [21]? la luno ĉirkaŭiras la mondon en daŭro de 25 horoj [22]; la daŭro de la kuracado dependas de tio, kiel progresinta estas la malsano [23]; la flugdaŭro de Munkeno al la kataluna ĉefurbo estas malpli ol du horoj [24].
17. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 25
18. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 7:12
21. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Malnova preĝeja sonorilo
22. Will Green: La luna ludo, Monato, 2000/04, p. 34
23. Monato, Laimius Stražnickas: Mirakloj en arbarprofundo, 2004
24. Monato, Stefan Maul: Malflugemo, 2007
afrikanse:
tydperk
albane:
periudha
amhare:
ወቅት
angle:
duration
arabe:
فترة
armene:
ժամկետը
azerbajĝane:
dövr
beloruse:
працягласьць, даўжыня
bengale:
সময়ের
birme:
ကာလ
bosne:
periodu
bretone:
pad, padelezh
ĉine:
为期 [wéiqī], 持續時間 [chíxùshíjiān], 永久性 [yǒngjiǔxìng]
dane:
periode
estone:
perioodil
eŭske:
epea
filipine:
panahon
france:
durée
galege:
período
germane:
Dauer, Verlauf (Dauer)
guĝarate:
સમય
haitie:
peryòd
haŭse:
lokaci
hebree:
מֶשֶׁך
hinde:
अवधि
hispane:
duración
hungare:
tartam, időtartam
igbe:
oge
indonezie:
durasi
irlande:
tréimhse
islande:
tímabil
japane:
期間 [きかん]
jave:
periode
jide:
צייַט
jorube:
akoko
kanare:
ಅವಧಿ
kartvele:
პერიოდი
kazaĥe:
кезең
kimre:
cyfnod
kirgize:
мезгил
kmere:
អំឡុងពេល
koree:
기간
korsike:
piriudu
kose:
ixesha
kroate:
razdoblje
kurde:
nixte
latine:
tempus
latve:
periods
laŭe:
ໄລຍະເວລາ
litove:
laikotarpis
makedone:
период
malagase:
fotoana
malaje:
tempoh
malajalame:
കാലഘട്ടം
malte:
perjodu
maorie:
wᗑ
marate:
कालावधी
monge:
lub sij hawm
mongole:
хугацаа
nederlande:
duur
njanĝe:
nyengo
okcidentfrise:
perioade
panĝabe:
ਦੀ ਮਿਆਦ
paŝtue:
موده
pole:
tok, trwanie, przeciąg czasu
portugale:
duração
ruande:
igihe
rumane:
durată, timp de trăire, perioadă
ruse:
длительность, продолжительность
samoe:
vaitaimi
sinde:
دور ۾
sinhale:
කාලය
skotgaele:
ùine
slovake:
trvanie
slovene:
obdobje
somale:
muddo
ŝone:
nguva
sote:
nako
sunde:
waktu
svahile:
kipindi
taĝike:
муддат
taje:
ระยะเวลา
tamile:
காலம்
tatare:
период
telugue:
కాలం
tibete:
ཆུ་ཙོད་
ukraine:
період
urdue:
مدت
uzbeke:
davr
vjetname:
thời gian
zulue:
isikhathi

daŭreco

Stato de tio, kio daŭras, la kapablo persisti: li komprenis la daŭrecon de l' spirita laborado trans la morto VivZam ; la daŭreco, uztempo de baterioj estas aldonita per nombro de ŝargaj / malŝargaj cikloj [25]; arboskeletopersisto dependas de du faktoroj, la dimensio de la trunko, kaj la daŭreco de la ligno de la koncerna specio [26]. VD:daŭropovo
angle:
endurance
beloruse:
працягласьць, трываласьць
bretone:
padusted
ĉine:
保質期 [bǎozhìqī], 經久耐用 [jīngjiǔnàiyòng], 稳定度 [wěndìngdù], 保存期 [bǎocúnqī]
germane:
Haltbarkeit, Dauerhaftigkeit
hispane:
durabilidad
hungare:
tartósság
indonezie:
daya tahan, ketahanan
nederlande:
het duren
pole:
trwałość, tok
rumane:
durată, curs
ruse:
длительность, продолжительность

*daŭrigi

(tr)
1.
(staton) Fari, ke io daŭru: la vento daŭrigis la froston; postuli alian vivon post ĉi tiu, daŭrigatan feliĉon, estas fiereco, penso de aroganteco [27]; ambaŭ deziris knabon, kiu daŭrigos la Prelongan rason KPr ; en tiu fakto […] ni ne devas vidi kaŭzon […], kiu daŭrigas la jam montritan paralelismon ChL .
2.
(agon) Plue fari, ne ĉesigi: „mi faras al vi donacon,“ daŭrigis la feino (plue diris) [28]; li daŭrigis sian migradon de sudo ĝis […] la loko, kie antaŭe estis lia tendo [29]; daŭrigi la laboron [30]; li daŭrigis sian paroladon ĝis noktomezo [31]. VD:konservi, nutri, subteni
Rim.: Pri la nesimetrio inter „daŭrigi“ kaj „ĉesi“ vidu la komentojn en Lingvaj Respondoj [32] kaj PMEG [33].
afrikanse:
voortgaan
albane:
vazhdojnë
amhare:
ቀጥል
angle:
1. maintain, sustain 2. prolong, continue, go on, proceed with, resume, proceed
arabe:
تواصل
armene:
շարունակել
azerbajĝane:
davam
beloruse:
працягваць, падаўжаць
bengale:
অবিরত
birme:
ဆက်ပြီး
bosne:
nastavljaju
bretone:
1. lakaat da badout 2. kendelc'her (v.k.)
dane:
fortsætte
estone:
jätkama
eŭske:
jarraitzeko
filipine:
magpatuloy
france:
1. faire durer 2. continuer, poursuivre (continuer), prolonger (continuer)
galege:
seguir
germane:
1. bestehen lassen, andauern lassen 2. fortsetzen
guĝarate:
ચાલુ
haitie:
kontinye
haŭse:
ci gaba
hebree:
להמשיך
hinde:
जारी रखने के
hispane:
hacer durar 1. mantener, sostener 2. prolongar, continuar
hungare:
1. tartósít (időben), tartóssá tesz 2. folytat
igbe:
na-
indonezie:
mempertahankan 2. melanjutkan, meneruskan
irlande:
leanúint ar aghaidh
islande:
áfram
japane:
続ける [つづける]
jave:
terus
jide:
פאָרזעצן
jorube:
tesiwaju
kanare:
ಮುಂದುವರೆಯಲು
kartvele:
გაგრძელდება
kazaĥe:
жалғастыру
kimre:
parhau
kirgize:
улантуу
kmere:
បន្ត
koree:
계속
korsike:
cuntinuvà
kose:
kuqhubeka
kroate:
nastaviti
kurde:
berdewamkirin
latine:
perseverant
latve:
turpināt
laŭe:
ສືບຕໍ່
litove:
toliau
makedone:
продолжи
malagase:
foana
malaje:
terus
malajalame:
തുടരുക
malte:
tkompli
maorie:
tonu
marate:
पुढे चालू
monge:
mus ntxiv
mongole:
үргэлжлүүлэх
nederlande:
verderzetten, verdergaan
nepale:
जारी
njanĝe:
kupitiriza
okcidentfrise:
trochgean
panĝabe:
ਨੂੰ ਜਾਰੀ
paŝtue:
ته دوام ورکړي
pole:
kontynuować, utrzymywać
portugale:
1. continuar
ruande:
komeza
rumane:
continua, prelungi, urma
ruse:
1. продлить, продлевать 2. продолжать, продолжить
samoe:
faaauau pea
sinde:
جاري
sinhale:
දිගටම
skotgaele:
leantainn air adhart
slovene:
naprej
somale:
sii
ŝone:
rambai
sote:
tsoela pele
sunde:
neruskeun
svahile:
kuendelea
taĝike:
давом додан
taje:
ดำเนินการต่อไป
tamile:
தொடர்ந்து
tatare:
дәвам итегез
telugue:
కొనసాగుతుంది
ukraine:
продовжити
urdue:
جاری
uzbeke:
davom
vjetname:
tiếp tục
zulue:
uqhubeke

daŭriginda

Kiun estas bone konservi, daŭrigi, plu funkciigi: la kontaktoj rompitaj en 1993 religiĝis kaj estis daŭrigindaj [34]; ne ĉio, kio estis iam, nun estas bona kaj daŭriginda [35].
34. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Ŝajnigaj intertraktaĵoj
35. P. Fischer-Kotowski: Ĉu makulo sur la nederlanda egaleco?, parenteze.net, 2014-12-05
beloruse:
варты падаўжэньня
france:
qui mérite d'être poursuivi
germane:
fortsetzenswert
indonezie:
patut dipertahankan, patut dilanjutkan, patut diteruskan
pole:
warty kontynuowania
rumane:
care poate fi prelungit, continuat

*daŭrigo

Io daŭrigata: ĉiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos daŭrigon de l' unua libro DL ; La feino (Daŭrigo) [36]; aŭskultu la daŭrigon de la dramo de mia vivo Marta ; vane atendis hungaroj daŭrigon de televida sapodramo, kiam abrupte malaperis de ekranoj elsendaĵoj de Kanalo Tri [37]; la daŭrigo de la diskuto inter la partoprenantaj partioj helpos solvi la restantajn demandojn [38].
beloruse:
працяг
ĉine:
延續部分 [yánxùbùfen], 續前期 [xùqiánqī], 續編 [xùbiān], 连播 [liánbō], 繼續 [jìxù], 續篇 [xùpiān], 连续 [liánxù], 延拓 [yántuò]
france:
suite (d'une histoire, par ex.)
germane:
Fortsetzung
hebree:
הֶמְשֵׁך
indonezie:
lanjutan, kelanjutan
pole:
kontynuacja, ciąg dalszy
rumane:
prelungire, continuare
ukraine:
продовження

daŭrige

Laŭ la daŭriga maniero: Stella sidis daŭrige kun sia buklita Titus-kapo en la manoj FK ; la juna homo, kiu staris ĉe la pordo, daŭrige ridetis Marta . SIN:plue
beloruse:
працягла, увесь час
germane:
andauernd, die ganze Zeit über
indonezie:
terus-menerus, terus-terusan, secara konstan
pole:
nadal
rumane:
în modcontinuu, permanent

maldaŭra, nedaŭra, sendaŭra

Nedaŭranta, efemera, momenta, pasema: tiaj nedaŭraj agadoj neniam efikos [39]; malhavante diferencialan kalkulon kaj la koncepton limeso, [li] proponis mezuri sendaŭran rapidon per […] [40]; radono […] estas tre radioaktiva kun maldaŭra duoniĝa tempo [41]; demenco […] komencigas per la falo de maldaŭra memoro [42]; la nedaŭra inversiĝo de marfluo okazigas klimato-ŝanĝojn en Sudameriko [43]. VD:veziko.
angle:
fleeting
beloruse:
непрацяглы, нядоўгі, часовы
bretone:
berrbad, dibad
ĉine:
过渡性 [guòdùxìng], 先列 [xiānliè], 暂时 [zànshí], 暂现 [zànxiàn]
france:
bref, passager (bref), temporaire
germane:
vorübergehend, provisorisch, temporär mal~a memoro: Kurzzeitgedächtnis.
hungare:
múlékony, átmeneti, nem tartós
indonezie:
fana, sejenak, sekejap, sekilas, sepintas, sementara, singkat, temporer
nederlande:
tijdelijk, voorbijgaand
pole:
nietrwały, przelotny, tymczasowy
rumane:
efemer, trecător, care nu durează mult
ruse:
недолгий, непродолжительный
ukraine:
недовгий, короткий, короткотривалий

pludaŭri

(ntr)
Daŭri plue: la kastaj diskriminacioj pludaŭras sine de la universitatoj [44]; la krizo povas dum aldona jaro pludaŭri [45]; tiu literaturo pludaŭris bone-nebone ĝis hodiaŭ [46].
44. Dalel Benbabaali: La elĵetitoj de la barata miraklo, Le Monde Diplomatique, marto 2018
45. Monato, Roberto Pigro: Gajan Kristnaskon, malgajan Novjaron, 2014
46. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo, 2006
beloruse:
працягвацца (далей, дадаткова), трываць
ĉine:
[xù], 持續 [chíxù], 賡 [gēng], 连绵 [liánmián], 竖起 [shùqi], 㝉 [zhù], 历时 [lìshí], 繼 [jì]
france:
durer, continuer (intransitif)
germane:
andauern
indonezie:
berlangsung, berlanjut
pole:
utrzymywać się, przetrwać
rumane:
se prelungi, se extinde

en palpebruma daŭro

(frazaĵo)
Tre mallonga daŭro, kiel la tempo necesa por palpebrumi: en palpebruma daŭro neĝflokoj, tranĉa vento kaj la varma elblovo intermiksiĝis [47]. VD:de momento al momento, neatendite, subite
47. Fang Ĝjaĝjun, trad. Ŭang Ŝiĵong: Kanto-stelulo migranta inter kafejoj, El Popola Ĉinio, 1987:8, p. 37a-39a
beloruse:
у імгненьне вока (момант)
france:
en un clin d'œil
germane:
Wimpernschlag (Moment)
indonezie:
sekejap mata
pole:
w mgnieniu oka
rumane:
într-o clipită

longdaŭra, longedaŭra

Longa2: la malsano estos longedaŭra Marta ; neceso de longdaŭra […] klopodado por varbi la indiferentulojn [48]; la konflikto radikas en longdaŭra malamo inter etnoj [49].
48. E. Lanti: Vortoj de k-do Lanti, je la lumo de la sperto
49. Zanandu Ntomono Zola/PG: Soldatoj, sed neniaj solvoj, Monato, 2000/02, p. 6
beloruse:
працяглы, доўгі
bretone:
hirbad
france:
long (durable)
germane:
lang anhaltend
hispane:
prolongado, de larga duración
indonezie:
lama
nederlande:
langdurig
pole:
długotrwały, przewlekły
rumane:
de lungă durată, îndelungat
ruse:
долгий, длительный, продолжительный
ukraine:
довготривалий

vivdaŭro

GEN Tuta tempo, dum kiu iu aŭ io vivas: en la vivdaŭro de tuta generacio kolektiĝadis ne malmulte da herooj [50]; la virina vivdaŭro de 76 jaroj estas nur je kelkaj jaroj pli malalta ol la meza indico [51]; niaj proverboj havas treege pli longan historion ol la ĝisnuna vivdaŭro de Esperanto [52]. VD:aĝo, vivdatoj
50. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, peco da perlovico, 1.
51. Monato, last: In-dicoj, 2005
52. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
beloruse:
працягласьць жыцьця, час жыцьця
bretone:
hoali, remzi
ĉine:
使用期限 [shǐyòngqīxiàn], 使用年限 [shǐyòngniánxiàn], 服务年限 [fúwùniánxiàn], 使用时间 [shǐyòngshíjiān], 使用期 [shǐyòngqī], 人命 [rénmìng], 生存期 [shēngcúnqī], 生命周期 [shēngmìngzhōuqī], 壽命 [shòumìng]
france:
durée de vie, vie (durée de vie)
germane:
Lebensdauer
hispane:
esperanza de vida
indonezie:
seumur hidup
nederlande:
levensduur
pole:
czas życia, życie (czas życia)
portugale:
período de vida
rumane:
durata vieții, speranța de viață
ruse:
время жизни, продолжительность жизни
ukraine:
тривалість життя

administraj notoj