tradukoj: cs de en es fr hu pl ru sk

1baz/o PIV1

bazoTEZ Vikipedio

1.TEZ
Malsupra subportanta parto de objekto: bazo de turo, de vazo, de statuo, de monto, de triangulo, de vegetaĵo; arĝentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj [1]; el malnova bazo novaj plantidoj kreskasZ. VD:fondo, fundo, fundamento, grundo, piedestalo, soklo.
2.TEZ
(figure) Esenca, fundamenta principo: bazo de teorio; la justeco estas la bazo de socio; volo, laboro, obstino estas la bazoj de sukceso. SIN:esenco, fundo, fundamento, kerno, kvintesenco
3.
KEM Substanco, kiu naskas salon per kombiniĝado kun acido.
4.
MAT
a)TEZ
KOMPPIV1 (de pozicia nombrosistemo) Nombro de eblaj valoroj por ĉiu cifero, uzata en prezentado de nombro: la bazo de nia kutima nombrosistemo estas 10 (la ciferoj alprenas unu el la dek valoroj de 0 ĝis 9); la komputikistoj uzas la nombrosistemojn kun la bazoj 2, 8, 16 (duuman, okuman kaj deksesuman nombrosistemojn). VD:-um.
b)TEZ
PIV1 (de logaritmoeksponencialo) La nombro, kies logaritmo egalas 1, aŭ la bildo de 1 per eksponencialo: la nombro e, bazo de naturaj logaritmoj MatVort. VD:-um.
c)TEZ
[2] (de geometria figuro) Konvencie elektita laterofaco, kiu limas la figuron; la longo de tia latero aŭ la areo de tia faco: bazo de triangulo, piramido, cilindro, konuso; bazoj de prismo (ĉiu el ĝiaj du paralelaj kaj samareaj facoj); areo de paralelogramo egalas al la produto de unu ĝia bazo per la responda alto.
d)TEZ
[3] (de modulovektora spaco) Libera subaro, kiu naskas la tutan spacon: se vektora spaco havas finian bazon, ĉiuj ĝiaj bazoj havas samtiom da elementoj; se naskanta subaro N de vektora spaco inkluzivas liberan subaron L, ekzistas bazo inkluzivanta L kaj inkluzivata de N; bazvektoro (ĉiu elemento de la bazo).
Rim.: Kelkaj aŭtoroj preferas difini bazon kiel familion. Tio fontas el la fakto, ke por kelkaj aplikoj estas oportune uzi indican skribaĵon de la tipo ∑ αiei kaj tio ebligas ordigi la bazvektorojn. VD:dimensio, orta, ununorma.
e)TEZ
(de topologio T) Tia subaro de T, ke ĉiu elemento de T estas kunaĵo de elementoj el la bazo: en metrika spaco, la aro da ĉiuj malfermitaj globoj estas bazo.

bazaTEZ Vikipedio

1.
Rilata al bazo: la baza tavolo de epidermo [4].
2.TEZ
Kiu konsistigas bazon, unuan ŝtupon, kiu estas elementa: la bazaj principoj de la lingvo [5].

bazi, surbazigiTEZ

(tr)
Apogi sur, fundamenti sur, doni kiel bazon al io: bazi konstruon sur la roko; bazi sian opinion, rifuzon sur iuZ; sin bazi sur la kutimo; por ili la tuta vivo estas bazita sur la mona profito [6]; tiu regulo estas bazita sur praktikaj konsideroj.

baziĝi

(ntr)
Havi kiel bazon: la turo baziĝas sur dika masonaĵo; nia metodo baziĝas sur la praktiko.

senbazaTEZ

Al kiu mankas bazo, fundamento, pravigo: senbazaj teorioj, pretendoj. VD:aera, nepravigita, neserioza

surbaze de, baze deTEZ

(prepoziciaĵo)
Laŭ4, uzante kiel bazon, kiel modelon: surbaze de tiu ĉi dokumento, oni povus ... elverki specifajn planojn [7]; baze de ĉi tiuj konsideroj ... [8].

duala bazoTEZ

MAT
(de bazo (ei) de vektora spaco E) Tia bazo 4.d (ei) de la dualo de E, ke ei(ej) egalas al 1, se i = j, kaj al 0 aliokaze.

kanona bazoTEZ

MAT
(de vektora spaco Kn) Bazo konsistanta el la opoj, kies ĉiuj termoj egalas al la nulo de K, krom unu, kiu egalas al ĝia unuo: la p-a komponanto de vektoro laŭ la kanona bazo egalas al ĝia p-a termo.

tradukoj

anglaj

~o a: radix; ~o b: base; ~o c: base; ~o d: basis; ~o e: basis; ~o: base; ~i, : base; ~iĝi: be based (upon); sen~a: baseless; duala ~o: dual basis; kanona ~o: canonical basis. ~o de naturaj logaritmoj: base of natural logarithms; ~vektoro: base vector, basis vector.

ĉeĥaj

~o: báze, opěrný bod, panel, základna; ~a: bazální, bázový, elementární, klíčový, kmenový, základní; ~i, : nechat založit, podložit, podstavit; sen~a: bez podkladu (být), bezdůvodný, neopodstatněný, planý; sur~e de, : na základě (čeho).

francaj

~o a: base; ~o b: base; ~o c: base; ~o d: base; ~o e: base; ~o: base; ~a 1.: basal; ~a 2.: basique; ~a: de base; ~i, : baser; ~iĝi: se baser; sen~a: en l'air, infondé, injustifié, immotivé; sur~e de, : à partir de (en prenant pour base), sur la base de; duala ~o: base duale; kanona ~o: base canonique. ~o de naturaj logaritmoj: base des logarithmes naturels; ~vektoro: vecteur de base.

germanaj

~o 1.: Fuß, Basis; ~o 2.: Basis; ~o 3.: Base; ~o a: Basis; ~o b: Basis; ~o c: Basis; ~o d: Basis; ~o e: Basis; ~i, : gründen (auf), basieren (auf); ~iĝi: sich gründen (auf); duala ~o: duale Basis; kanona ~o: kanonische Basis. ~o de naturaj logaritmoj: Basis der natürlichen Logarithmen; ~vektoro: Basisvektor.

hispanaj

~o: base.

hungaraj

~o 1.: alap, tő, bázis, talp; ~o 2.: alap; ~o 3.: bázis, lúg; ~o a: alapszám; ~o b: alap; ~o c: alap; ~i, : alapoz; ~iĝi: alapul; sen~a: alaptalan. ~o de naturaj logaritmoj: természetes logaritmus alapja; ~vektoro: alapvektor.

polaj

~o 1.: baza, podstawa; ~o 2.: podstawa; ~o 3.: zasada; ~o a: podstawa; ~o b: podstawa; ~o c: podstawa; ~o d: baza; ~o e: baza; ~i, : bazować (na czymś), opierać (coś na czymś), brać (za podstawę); ~iĝi: bazować (na czymś), opierać się (coś na czymś); sen~a: bezpodstawny; duala ~o: baza dualna; kanona ~o: baza naturalna, baza kanoniczna. ~o de naturaj logaritmoj: podstawa logarytmu naturalnego; ~vektoro: wektor bazowy.

rusaj

~o 1.: основание, основа, подножие, база; ~o 2.: основа; ~o 3.: основание (хим.); ~o a: основание; ~o b: основание; ~o c: основание; ~o d: базис; ~o e: база; ~i, : основать, основывать, базировать; ~iĝi: основаться, основываться, базироваться; sen~a: безоснователь ный; duala ~o: дуальный базис, двойственный базис, сопряжённый [взаимный] базис; kanona ~o: канонический базис. ~o de naturaj logaritmoj: основание натуральных логарифмов; ~vektoro: базисный вектор.

slovakaj

~o: podklad, základ; ~a: kľúčový, základný; ~i, : nechať založiť, postaviť, založiť; ~iĝi: zakladať sa; sen~a: neopodstatnený, nepodložený; sur~e de, : na základe.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 36:24
2. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7, p.p. triangulo
3. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §45
4. Vikipedio: Efelido
5. Ivo Lapenna: Por pli efika informado, ,
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉap. 18
7. Strategia Plano de Universala Esperanto-Asocio, Esperanto, 1988:10 (994), p. 168a
8. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, Enkonduko

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~i, : Mankas verkindiko en fonto.
~iĝi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
duala ~o: Mankas dua fontindiko.
duala ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kanona ~o: Mankas dua fontindiko.
kanona ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~o e:
         Mi ne trovis fonton por "~o de topologio",
         sed sxajnas, ke gxi estas suficxe internacia. [MB]
       
pri duala ~o:
     Fonto trovenda. [MB]
   
pri kanona ~o:
     Fonto trovenda. [MB]
   

[^Revo] [baz.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.55 2015/07/04 08:37:31 ]