*fortik/a PV

*fortika

1.
Havanta firman, rezistan konsiston: altaj kaj fortikaj muroj [1]; fortika turo estis meze de la urbo [2]; fortika kastelo [3]; fortikaj fundamentoj [4]; fortika kiel suba muelŝtono [5]; (figure) ili fermadis sian cerbon per la plej fortikaj seruroj [6]; reto, plektita el facila (malpeza) sed fortika materialo [7]; antaŭ la pordo kuŝis bonega kaj tre fortika mato [8]; skuante siajn fingrojn ankoraŭ rigidajn pro la fortika manpremo, kiun Viktoro al li donis [9]; fortika kaj bela estas ŝia vesto [10]; la pordisto, kiu estis fortika knabego, eliris el sia kajuto [11]; ŝi enfermis tiun dikan skribaĵon en fortikan koverton, sigelis per vakso [12]; per fortika frapo de sia malgranda pikfosilo, li rompis la glacian elstaraĵon [13]; li portis sur siaj fortikaj ŝultroj […] la pezon de tiel granda maŝino [14]; vitro kaj feliĉo ne estas fortikaj PrV . VD:firma1, fera, stabila, ŝtala
2.
(figure) Malfacile rompebla, difektebla, venkebla: kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika [15]; ni venis al tiu fortika konvinko [16]; honesta kaj fortika libereco povas esti atingita nur per absoluta justeco [17]; ŝia cerbo ne ŝajnas ankoraŭ sufiĉe fortika por toleri senriske du tiajn kaj samtempajn ekskuojn [18]; ju pli precizaj la kalkuloj, des pli fortika la amikeco PrV . ANT:efemera, febla, kaduka2VD:nerezistebla, neŝancelebla
3.
MIL Provizita je defendaj rimedoj, remparoj ks: fortika urbo [19]; fortika loko.
angle:
fortified 1. durable, firm, robust, sturdy
beloruse:
1. моцны, трывалы 2. устойлівы, непахісны 3. умацаваны
ĉeĥe:
důkladný, masivní, pevný, robustní, silný, statný, stálý
ĉine:
1. 牢牢 [láoláo], 稳固地 [wěngùde], 束住 [shùzhù], 坚强 [jiānqiáng], 扎实 [zhāshi] 2. [shí] 3. 使坚固 [shǐjiāngù], 使固定 [shǐgùdìng]
france:
1. robuste, résistant (robuste) 3. fortifié (par des remparts), fort (fortifié)
germane:
1. kräftig, fest, stabil 2. fest, unverbrüchlich 3. befestigt
hungare:
1. erős, szilárd 3. erődített
indonezie:
1. kukuh, teguh
itale:
1. forte, solido, robusto, resistente, vigoroso, saldo (forte, solido) 3. fortificato
japane:
堅固な [けんごな], 頑丈な [がんじょうな], 頑健な [がんけんな], 要塞化した [ようさいかした]
nederlande:
1. robuust, sterk (robuust) 3. versterkt
portugale:
1. forte, sólido, rijo, robusto, membrudo, vigoroso, possante 3. fortificado
ruse:
1. крепкий, прочный 3. укреплённый (воен..)
slovake:
masívny, pevný, statný, stály
ukraine:
сильний

fortikigi

(tr)
Igi ion fortika, aŭ pli fortika: Dio fortikigas min per forto [20]; mi esperis […] fortikigi la leĝojn per kontraŭleĝaĵoj [21]; nia nova kongreso fortikigos […] la amon al la interna ideo de la Esperantismo [22]; juna libera ĉevalido, kiu ĉiutage pli fortikigas sian potencan muskolaron [23]; la trabaron de la estonta konstruo [ili] ĉirkaŭe fortikigas per dika muro el tero [24]; mi metis kvar stangojn flanko ĉe flanko, kaj laŭlarĝe, surmetis sur ilin mallongajn pecetojn de tabulo por fortikigi mian floson [25]. VD:firmigi, kirasi
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 22:33
21. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
22. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
23. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Tria
24. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
25. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto II
angle:
fortify
beloruse:
умацоўваць, узмацняць
ĉeĥe:
opevnit, zpevnit
france:
fortifier, rendre robuste, affermir (fortifier)
germane:
festigen, befestigen
hungare:
erőít, szilárd;ít
indonezie:
membentengi
itale:
fortificare, rafforzare, irrobustire, rendere resistente, invigorire
japane:
堅固にする [けんごにする], 砦で固める [とりででかためる]
nederlande:
versterken
ruse:
укрепить
slovake:
opevniť
ukraine:
укріплювати, укріпляти, зміцнювати

alfortikigi

(tr)
Tre solide alfiksi, nodi, najli aŭ iel teni ĉe io: viaj ŝnuregoj malfortiĝis, ili jam ne alfortikigas la maston [26]; fandu […] kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur ĝiaj kvar anguloj [27]; alfortikigu la plektitajn ĉenetojn al la kadretoj [28]; Grace […] ree alfortikigis kelkajn simplajn florojn, per kiuj ŝi antaŭe ornamis la harojn de sia fratino [29].
beloruse:
умацоўваць, прымацоўваць, мацаваць
france:
arrimer, fixer solidement
itale:
fissare (legare, saldare, puntare)
ukraine:
прикріплювати, прикріпляти

*fortikaĵo

PIV1 ARKIMIL
1.
Loko, ekipita per defendaj rimedoj kiel remparoj ktp: David ekloĝis en la fortikaĵo, kaj donis al ĝi la nomon: Urbo de David [30]; oni respektis nin, kiel garnizonon en militakirita fortikaĵo [31]; la soldatoj de la galeroj pafis per multnombra artilerio, al kiu respondadis tiuj, kiuj estis en la muregoj kaj fortikaĵoj de la urbo [32]; la terura kardinalo ordonis, ke oni plenigu da pulvo la subterajn galeriojn de la malnova fortikaĵo kaj la feŭdala domego eksplodis unumase kun tondra bruego [33]; sin montras al mi la malaltaj konturoj de l’ antikva Peter-Paŭl-fortikaĵo, el kies mezo la Peter-Paŭl-katedralo levas sian gracian turon [34]; pitoreske […] kuŝis Kreml, la fortikaĵo, konstruita dum la tempo de Jekaterina II kaj enhavanta la plej belajn templojn de Tula [35]; ruinoj de malnova fortikaĵo [36]. SUB:burgo, citadelo, fortreso, fuorto, kastelo
2.
Tiuj defendaj rimedoj mem, t.e. bastionoj, remparoj kc: ni atingis la Grandan Muron, kiu estis konstruita kiel fortikaĵo por gardi la landon [37].
angle:
1. fort, fortification
beloruse:
1. фартэцыя, умацаваньне 2. фартыфікацыйны будынак, фартыфікацыйнае збудаваньне
ĉine:
1. 筑要塞 [zhúyàosāi], 以要塞防守 [yǐyàosāifángshǒu], 堡 [bǎo], 要塞 [yàosài]
france:
1. fortifications
germane:
1. Festung, Burg 2. Befestigung (milit.)
hungare:
1. erőítmény, vár
indonezie:
1. benteng
itale:
1. forte (mil.), fortificazione
japane:
要塞 [ようさい], 砦 [とりで], 堡塁 [ほうるい]
nederlande:
1. vesting
ruse:
1. крепость, укрепление
tibete:
1. མཁར་
ukraine:
укріплення, січ, фортеця

ĉirkaŭfortikaĵo

PIV1
ARKIMIL Fortikaĵo, kiun malamika armeo konstruas ĉirkaŭ urbon por ĝin sieĝi.
beloruse:
цыркумваляцыйная лінія
france:
fortification des assiégeants, circonvallation (et contrevallation), contrevallation (et circonvallation)
germane:
Circumvallation
itale:
opere d'assedio
ukraine:
військ

malfortika

Ne facile rezistanta, ne longe eltenanta; rompiĝema, fragila: [tiuj] turoj pro sia formo estas malfortikaj kaj facile renversiĝas [38]; paca vivado sur la tero kaj ĉeso de militoj estas ebla ne per malfortikaj kaj maljustaj kompromisoj, sed nur per justeco [39]; tiu ĉi novaĵo ne estas por malfortika korpo [40]; [la] malsanulo troviĝis ankoraŭ tro malfortika: […] ĝis morgaŭ absoluta ripozo estas necesega [41]; malfortika etulo, kiu multe suferis en la akuŝlaborado [42]; kvankam lia ŝajno estis malfortika, tamen Viktoro havis ŝtalajn muskolojn [43]; kiam li aŭdis alproksimiĝantan piedsonon, li alprenis aspekton de malfortika maljunulo, laca pro longa vojaĝo [44]; miaj botelegoj kaj potoj estis tro malfortikaj por elporti sian propran pezon, kaj ili disfalis [45]; ili estis tro malfortikaj por terkultivado [46]. VD:febla, gracila, kaduka
angle:
feeble, fragile, frail, infirm
beloruse:
нямоцны, нетрывалы, ненадзейны
ĉeĥe:
chatrný, nepevný, snadno poškoditelný, vetchý
france:
délicat, fragile
germane:
schwächlich, hinfällig, anfällig
japane:
もろい, 脆弱な [ぜいじゃくな], 軟弱な [なんじゃくな]
slovake:
chatrný, nepevný, vetchý
ukraine:
слабий, слабкий

limfortikaĵo

Loko, ekipita per defendaj rimedoj ĉe la limo: ŝtalaj bastionoj de la limfortikaĵoj, tie kaj aliloke, kreskis el la mara fundo Metrop ; niaj limfortikaĵoj ankoraŭ ne ŝanĝis siajn regularojn eĉ en unu punkto, ili estas la samaj kiel dum la milito [47]. VD:kordono4, limgardejo
germane:
Grenzbefestigung

administraj notoj

pri ĉirkaŭ~aĵo:
    PIV1 konas ankaŭ "cirkonvalacio", kiun ĝi konsideras
    sinonimo de ĉirkaŭ~aĵo. Tamen ŝajnas, ke en la franca
    "circonvallation" kaj "contrevallation" estas du malsamaj partoj de la
    ĉirkaŭ~aĵo (unu rigardas al la sieĝita urbo, la alia al la malantaŭo).
    [MB]
  
ĉirkaŭ~aĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.