*pov/i UV

*povi

(tr)
1.
Havi la forton, lertecon aŭ kapablon necesan por fari ion: du homoj povas pli multe fari ol unu [1]; mi neniel povas kompreni, kion vi parolas [2]; por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi […] estas plej necesa […] neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo [3]; [ŝi estis] unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [4]; mi ne povas [legi tiun libron], ĉar ĝi estas sigelita [5]; montru al li dankon, se pli oferi vi ne povas Ifigenio ; Bogdan povis rekoni ĝin inter mil similaj ringoj [6]; kiel ni povos stimuli Esperantan lingvoteknologion [7]; per unu frapo [oni] povus forigi ĉiujn problemojn [8]; kiu devas, tiu povas PrV ; kion oni volas, tion oni povas PrV . SIN:kapabliSUB:scipovi, povoscii
2.
Havi la rajton, la aŭtoritaton necesan por fari ion: absoluta reĝo povas fari ĉion, kion li volas; oni ne povas malliberigi homojn, pro tio ke ili […] aŭskultis muzikon [9]; tie, kie mi alestas, neniu povas teni nepunate la glavon nudigitan Ifigenio ; ĝi prezentas simple mian personan opinion, kiun ĉiu el vi povas aprobi aŭ ne aprobi [10]. SIN:rajti
3.
Havi la permeson, la eblecon fari ion: vi povas trovi tiujn ĉi ideojn plenumeblaj aŭ neplenumeblaj EE ; la personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de l' artikolo, povas en la unua tempo ne uzi [ĝin] [11]; ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon [12]; ni povas diri „obei al la patro“ kaj „la patron“ [13]; ĉiu, kiu ŝin vidis povis pensi, ke li vidas la patrinon [14]; en malbona vetero oni povas facile malvarmumi [15]; tre povas esti, ke [16]; li povas alveturi (estas okazeble, ke li alvenos) en ĉiu horo [17]. SIN:darfiVD:eble, lici
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 12
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 28
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 29:11
6. Julian Modest: La ringo, Monato, 2002/03, p. 32
7. La Ondo de Esperanto, Marc van Oostendorp: Esperantologio komputile, 1999, no 4 (54)
8. La Ondo de Esperanto, Gvidlinioj por informado pri Esperanto, 2000, no 11
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 27
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 11
15. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 42
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
17. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua
afrikanse:
kan
albane:
mund
amhare:
ይችላል
angle:
be able, can (v, be able, have permission, possibility), could (v, be able, have permission, possibility), may (v, have permission, possibility), might (v, have permission, possibility)
arabe:
علبة
armene:
կարող
azerbajĝane:
bilərsiniz
beloruse:
магчы, быць здольным, быць у стане
bengale:
করতে পারেন
birme:
နိုင်
bosne:
moći
ĉeĥe:
být sto, dovést, moci, umět
ĉine:
能, 会, 可以
dane:
kan
estone:
saab
eŭske:
ahal
filipine:
maaari
france:
pouvoir (v.)
galege:
pode
germane:
1. können, vermögen 2. können, dürfen 3. können, dürfen, die Gelegenheit haben
guĝarate:
આ કરી શકો છો
haitie:
kapab
haŭse:
iya
hinde:
कर सकते हैं
hispane:
poder
hungare:
tud, képes, -hat, -het
igbe:
ike
indonezie:
bisa, dapat
irlande:
is féidir
islande:
getur
japane:
[ほとぎ]
jave:
bisa
jide:
קענען
jorube:
le
kanare:
ಮಾಡಬಹುದು
kartvele:
სისტემაში
kazaĥe:
болады
kimre:
gall
kirgize:
алат
kmere:
អាច
koree:
korsike:
kose:
unako
kroate:
može
kurde:
qûtîk
latine:
potest
latve:
var
laŭe:
ສາມາດເຮັດໄດ້
litove:
galima
makedone:
може
malagase:
afaka
malaje:
boleh
malajalame:
കഴിയും
malte:
jista
maorie:
taea e
marate:
हे करू शकता
monge:
tau
mongole:
болох
nederlande:
kunnen, mogen
nepale:
गर्न सक्छन्
njanĝe:
ndingathere
okcidentfrise:
út
panĝabe:
ਕਰ ਸਕਦੇ ਹੋ
paŝtue:
کولای شي
pole:
być w stanie, móc, mieć możliwość
portugale:
poder (v.)
ruande:
irashobora
rumane:
putea
ruse:
мочь
samoe:
mafai
sinde:
سگهن ٿا
sinhale:
පුළුවන්
skotgaele:
urrainn
slovake:
dokázať, môcť, vedieť
slovene:
lahko
somale:
awood
ŝone:
anogona
sote:
ka
sunde:
bisa
svahile:
unaweza
taĝike:
метавонад
taje:
สามารถ
tamile:
முடியாது
tatare:
булдыра ала
telugue:
చెయ్యవచ్చు
tokipone:
ken
ukraine:
може
urdue:
کر سکتے ہیں
uzbeke:
mumkin
vjetname:
có thể
volapuke:
1. kanön
zulue:
okusemandleni

pova

Kapabla je io: kiu el ili estis pli farpova [18]? decidpovaj rajtoj [19]; li prezentas skizojn en vigla kaj riĉe esprimpova familiara stilo [20]. VD:lerta1, kompetenta1, potenca
Rim.: Ĉi tiel „pov“ estas uzata sufikse kun la senco „kapabla“: funkcipova, pagipova, parolpova, vidpova; vivipova EE . Oni povas konsideri tian uzon kiel kuntirado de du memstaraj vortoj: „pova vivi“, resp. „vivi pova“ ⭢ „vivipova“.
angle:
able
beloruse:
здольны
ĉine:
有才干 [yǒucáigàn], 有才幹 [yǒucáigàn], 了得 [liǎode], 得力 [délì], 得劲儿 [déjìnr], 得勁兒 [déjìnr], 有能力 [yǒunénglì], 有道 [yǒudào], 能事 [néngshì]
germane:
fähig, stark, mächtig
indonezie:
mampu
japane:
能力がある [のうりょくがある]

povo

1.
Kapablo fari ion: ne lasu al iu la povon malutili; laŭ sia povo ili donis en la trezorejon de la laboroj: da oro sesdek unu mil darkemonojn, da arĝento kvin mil min'ojn, kaj da pastraj vestoj cent [21]; Jesuo, kortuŝite, tuŝis iliajn okulojn, kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin [22]; la Spirito donis al ili parolpovon [23]; la profetpovo estas kiel signo […] al la kredantoj [24]; riĉa preparo, sed povo avara PrV ; forprenu de ni la povon de interŝanĝado de pensoj — kaj ni restos sensaĝaj kaj senhelpaj bestoj FK .
2.
Aŭtoritato, supera estreco: tia monarĥo devas havi povon kaj grandan riĉaĵon [25]; neniu havos povon super vi [26]; sen povo kolero estas ridinda afero PrV .
3.
FIZTEK Fizika grando, egala al la kvociento de laboro per la infinitezima intervalo de tempo, en kiu tiu laboro efektiviĝas; alidire: skalara produto de forto, aplikita al korpo, per la rapido, kiun ĝia efiko produktas sur la korpo: la dimensioj de povo estas `ML^2T^-3`; la povo de motoro estas 500 ĈP (ĉevalpovoj). SIN:povumoVD:ĉevalpovo, vato
4.
MAT[27] (de aro) Kardinalo.
angle:
power, ability 4. cardinal number, cardinality, power
beloruse:
1. магчымасьць 2. улада, моц, сіла 3. магутнасьць 4. лік кардынальны
ĉeĥe:
moc, schopnost, síla
ĉine:
[lì], 能力 [nénglì]
france:
pouvoir (subst.), puissance (math., phys., tech.) 4. cardinal (math.), puissance (d'un ensemble)
germane:
1. Können, Fähigkeit 2. Macht, Autorität 3. Leistung 4. Kardinalzahl, Mächtigkeit
hispane:
poder (subst.), potencia (math., phys., tech.)
hungare:
1. tudás, képesség 2. hatalom 3. teljesítmény 4. tőszám
indonezie:
1. kebisaan, kemampuan 2. kekuasaan, kekuatan, otoritas, wewenang 3. daya (fisika)
japane:
[りょく], 能力 [のうりき], 力量 [りきりょう], 権能 [けんのう], 権限 [けんげん]
nederlande:
vermogen 2. macht, vermogen 4. hoofdtelwoord
pole:
1. umiejętność 2. zdolność 3. moc 4. liczba kardynalna, moc (zbioru)
portugale:
1. poder (subst.) 3. potência (física)
rumane:
1. abilitate 2. capacitate 3. putere 4. numeral cardinal, cardinal (matematică)
ruse:
1. возможность 2. власть, сила 3. мощность 4. кардинальное число, мощность (множества)
slovake:
mohutnosť množiny
taje:
ความสามารถ 2. อำนาจ
tokipone:
ken
ukraine:
потужність, спроможність, здатність, можливість, сила

povumo

FIZMAT Sinonimo de povo3 kaj povo4: pro la granda povumo ‐ 6400 kilovatoj ‐ ĝi povas tiri 1600-tunan varo-trajnon je 160 km/h kaj pasaĝero-trajnon je 230 km/h [28]; inkandeska lampo, lumflukso 1350 lumenoj, povumo 100 vatoj [29].
28. Walter Klag: Virbovo-tirpovo, Monato, 2000/11, p. 14
29. Walter Klag: Neleda LEDo, Monato, 2015/06, p. 12
angle:
power
beloruse:
магутнасьць
ĉeĥe:
výkon, výkonnost
ĉine:
力道 [lìdào]
germane:
Leistung
hungare:
teljesítmény
indonezie:
daya (fisika)
japane:
仕事率 [しごとりつ], 電力 [でんりょく], 倍率 [ばいりつ]
nederlande:
kracht
pole:
zdolność, potencjał
portugale:
potência (física)
rumane:
capacitare
ruse:
мощность
slovake:
výkon, výkonnosť
ukraine:
сила

ĉiopova

Kies povo kapablas ĉion ajn: Dio sola kaj ĉiopova [30]; vian ĵuron nuligis la ĉiopova morto [31]; kiam la ĉiopova Mahadeva kreis la belegan Hindujon, li deflugis sur la teron, por ĝin admiri FK ; (figure) la ministro, antaŭ nelonge ĉiopova, […] sidis nun sola en sia palaco [32].
angle:
omnipotent, all-powerful
beloruse:
усемагутны
ĉine:
全能 [quánnéng], 万能 [wànnéng], 萬能 [wànnéng], 无所不能 [wúsuǒbùnéng], 無所不能 [wúsuǒbùnéng]
france:
tout-puissant
germane:
allmächtig
hispane:
omnipotente, todopoderoso
hungare:
mindenható
indonezie:
mahakuasa
japane:
全能の [ぜんのうの]
nederlande:
almachtig
pole:
wszechmocny, wszechmogący, wszechpotężny, wszechwładny
portugale:
onipotente
rumane:
omnipotent, cu putere absolută
ruse:
всемогущий, всесильный
taje:
ซึ่งมีอำนาจไม่จำกัด
ukraine:
всемогутній

nepovebla

(malofte)
Kiun neniu povas, nefarebla: ŝia penegado […] per sia propra tro forta streĉiĝo nepovebligis ĉiun progreson Marta ; nenio por Dio estas nepovebla [33].
33. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
beloruse:
немагчымы, невыканальны
ĉine:
不会发生 [bùhuìfāshēng], 不會發生 [bùhuìfāshēng], 无法可想 [wúfǎkěxiǎng], 無法可想 [wúfǎkěxiǎng], 不可想象 [bùkěxiǎngxiàng], 不可能 [bùkěnéng], 不行 [bùxíng]
france:
infaisable
germane:
unmöglich
indonezie:
tidak memungkinkan
pole:
niemożliwy, bez mocy
rumane:
imposibil, fără putere

sampova

MAT (p.p. du aroj) Tiaj, ke ekzistas bijekcio inter ili: du finiaj aroj kun sama nombro da elementoj estas sampovaj; la aro de ĉiuj entjeroj estas sampova kiel la aro de ĉiuj paraj entjeroj; la aro de reeloj kaj la subaro de ĝiaj elementoj inter 0 kaj 1 estas sampovaj; povo de F [ne] nepre estu pli granda ol R, fakte, ili povas estis sampovaj [34].
angle:
equipotent
beloruse:
роўнамагутны, раўназдольны, эквіпатэнцыйны
ĉeĥe:
ekvipotentní, stejně mocný
france:
équipotent
germane:
gleichmächtig
hispane:
equipotente
hungare:
ekvipotens, egyenlő számosságú
pole:
(zbiór) równoliczny
rumane:
(mulțime) numărabilă
ruse:
равномощный
slovake:
ekvipotentný

senpova

Ne povanta agi aŭ influi: en la infaneco li estas senpova, en la maljuneco senforta [35]; por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova, kiel ĉiu alia persono [36]; ŝajnaj indiferentuloj, mem senpovaj imagi la propran bonecon [37].
35. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
36. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
37. C. Piron: Tien, 1997
angle:
helpless, impotent, powerless
beloruse:
бясьсільны, няздольны, бездапаможны
ĉeĥe:
bezmocný, nemohoucí
ĉine:
无能为力 [wúnéngwéilì], 無能為力 [wúnéngwéilì], 无权 [wúquán], 無權 [wúquán], 不能勝任 [bùnéngshēngrèn], 不能胜任 [bùnéngshēngrèn], 无力 [wúlì], 無力 [wúlì], 无动力 [wúdònglì], 無動力 [wúdònglì]
france:
impuissant
germane:
machtlos, unfähig
indonezie:
tak berdaya, impoten
nederlande:
machteloos
pole:
bezsilny, bez mocy, słaby
rumane:
fără putere, slab
slovake:
bezmocný, nevládny
taje:
ไร้ความสามารถ, หมดหนทาง
ukraine:
неспроможний, немічний

senpoveco, senpovo

Stato de tiu, kiu ne povas agi, influi, regi situacion: falsaj konsoloj […] pligrandigas mian senpovecon [38]; panĝabanoj sentas ankaŭ politikan senpovon [39].
38. S. Dagerman, trad. Fil: Nia bezono de konsolo estas ne satigebla, [vidita en 2014]
39. Saeed: Silenti signifas konsenti, en: Vivprotokoloj, 2009
angle:
impotence, powerlessness, helplessness
beloruse:
бясьсільнасьць, няздольнасьць, бездапаможнасьць
france:
impuissance
germane:
Machtlosigkeit, Unfähigkeit
indonezie:
ketakberdayaan, impotensi
nederlande:
machteloosheid
pole:
niemoc, brak mocy, słabość
rumane:
lipsă de putere, slăbiciu

daŭropovo, daŭripovo

EKONPOL Evoluo aŭ agomaniero, kiu kontentigante la postulojn de la nuntempo povas daŭri ankaŭ en la estonto: la kongrestemo estis „daŭropova evoluo – nova koncepto por la homaro“ [40]; varoj, kiuj laŭ la organizantoj estas daŭripovaj kaj kiuj ne damaĝas bestojn [41]; konceptoj por daŭripova energi-provizado el lokaj resursoj [42]; origine la esprimo daŭripovo (aŭ ĝiaj nacilingvaj ekvivalentoj) estis uzata en la arbarkulturo Viki .
40. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉu iom fuŝa? Tamen bonetosa!
41. Walter Klag: Kukoj, kuirlibroj kaj kanabo, Monato, 2013/08, p. 13
42. Walter Klag: Novtipa ekologia turismo, Monato, 2012/06, p. 14
angle:
sustainability
beloruse:
устойлівасьць, устойлівае разьвіцьцё
ĉine:
可持續 [kěchíxù], 可持续 [kěchíxù], 可持續發展 [kěchíxùfāzhǎn], 可持续发展 [kěchíxùfāzhǎn], 能耐 [néngnài]
france:
durabilité, développement durable
germane:
Ausdauer, Dauerhaftigkeit, Beständigkeit, Nachhaltigkeit
indonezie:
keberlanjutan
nederlande:
duurzaam
pole:
wytrzymałość, siła woli, szansa na przetrwanie
rumane:
rezistență, forță de voință, sustenabilitate
taje:
ความยั่งยืน

pagopova, pagipova

Havanta sufiĉe da mono por povi pagi, kion necesas pagi: la novaj lernantoj per la retaj kursoj en pagopovaj landoj apartenas nur al la reta Esperantujo (en kiu oni ne pagas kotizojn kaj ricevas servojn senpage), la novaj lernantoj en nepagopovaj landoj restas for de la movado pro sia nepagopoveco [43]; partoprenantoj el pagipovaj landoj (t.e. kies landanoj estas povaj pagi pli ol el aliaj landoj) [44]; ne ĉiu germano tuj estas sufiĉe pagipova por havigi al si la Kraŭsojn [45]. SIN:solventa
Rim.: La formon „pagipova“ oni povas konsideri mise kuntiratan „pagi pova“ = „pova povi“ [Wolfram Diestel]
43. La Ondo de Esperanto, 2003, № 5 (103)
44. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, IJK en Afriko – alvenis jam la temp’?
45. Monato, Petro Desmet': Laŭdinda maskita faksimilo, 2009
angle:
solvent
beloruse:
плацежаздольнасьць
france:
solvable
germane:
zahlungsfähig

administraj notoj