tradukoj: be cs de en es fr hu it nl pl pt ru sk sv

1organ/o PV

organo Vikipedio

1.
Ero plenumanta apartan funkcion ene de tuto.
a)TEZ
ANABIO Difinita ĉelaro en vivanta korpo plenumanta specialan funkcion: okulo estas la organo de la vidado; la organoj de la parolo.
b)TEZ
TEK En maŝino, ĉiu ero destinita por plenumi specialan funkcion: la organoj de lokomotivo, de horloĝo. VD:peco
Rim.: Bloko implicas kunan aranĝon (pecoj kune muntitaj), organo emfazas difinitan funkcion.
2.
Iu aŭ io esprimanta la pensojn de grupo da homoj: tiu oratoro estis nur la organo de la reakciuloj; ĵurnalo, kiu estas la organo de la registaro; la Oficiala Bulteno estas la organo de la L. K.

organaTEZ

1.
Rilata al organo: organa malsano, difekto; ili kredigas, kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de paroloZ.
2.
ANABIO Organhava, posedanta organojn: viva organa kreitaĵo.

organaroTEZ

ANABIO Tuto de organoj, ordinare kun komuna rolo aŭ utilo; aparato1.b: la digesta organaro inflamiĝis [1]. VD:organismo, sistemo1.b

organetoTEZ Vikipedio

FIZL Iu el la grajnetoj videblaj en ĉeloplasmo, plenumanta propran funkcion: eŭkariotoj estas pli grandaj ol prokariotoj, kaj havas pli komplikan internan strukturon, kun diversaj organetoj [2].

lumorgano

ZOO Organo nature lumanta, trovebla precipe ĉe fiŝoj kaj cefalopodoj de profunda maro: tiu ... markankreto posedas, kiel Acanthephyra kaj aliaj, lumorganojn [3].

senorgana

ANABIO Ne posedanta organojn: senorganaj bestetoj de la maro.

tradukoj

anglaj

~o: organ; ~a: organic; ~aro: system (biological).

belorusaj

~o: арган; ~a: арганны, арганічны.

ĉeĥaj

~o: instituce, orgán; ~a: organický; ~aro: soubor orgánů.

francaj

~o: organe; ~a: organique; ~aro: appareil (anatomie), système (organique); ~eto: organite; lum~o: photophore (organe); sen~a: anorganique.

germanaj

~o a: Organ; ~o b: Teil, Bauteil, Aggregat; ~o 2.: Organ; ~a 1.: organisch.

hispanaj

~o: órgano.

hungaraj

~o a: szerv; ~o b: működő egység; ~o 2.: orgánum; ~a 1.: szervi; ~a: szerves; sen~a: szervetlen.

italaj

~o: organo; ~a: organico; ~aro: organismo (l'insieme di organi), sistema (apparato organico), apparato (sistema di organi); ~eto: organello, organulo.

nederlandaj

~o a: orgaan; ~o b: onderdeel; ~o 2.: orgaan; ~a: organisch; sen~a: orgaanloos.

polaj

~o: narząd, organ; ~a: dotyczący narządu, organu.

portugalaj

~o: órgão; ~a: orgânico.

rusaj

~o a: орган; ~o b: функциональный компонент; ~o 2.: орган.

slovakaj

~o: inštitúcia, orgán; ~a: organický, ústrojný; ~aro: súbor orgánov.

svedaj

~o a: organ.

fontoj

1. Vikipedio: Ĥolero
2. K. Lendon: Proterozoika Erao, aeko, 2002-06-20
3. J. Richard: Scienca krozado de la ŝipo Princesse Alice dum 1904, Bulletin du Musée Océanographique de Monaco, 1905-06-25 (41)

~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
sen~a: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [organ.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.27 2015/07/21 22:10:16 ]