tradukoj: be br cs de en es fr he hu id nl no pl pt ru sk tp zh

8nulPV

8nul (0) Vikipedio

1.TEZ
La numeralo esprimanta la kvanton neniom, la plej malgrandan nenegativan nombron: apud la Fundamenta substantivo ‘nulo’ estas oficialigita la numeralo ‘nulAdE; la nombro 0 estas elparolata nul [1]. LST:nombro
2.TEZ
La nomo de la cifero 0 uzata ĉe voĉlego de numeraloj aŭ numeroj: nul komo nul nul tri (t.e. 0,003); la agento nul nul sep.
Rim.: Eble estus pli konvene rigardi kaj skribi ĉi tiun nul2 kiel apostrofan formon de nulo1, do kiel nul'. [Sergio Pokrovskij]

*nulo Vikipedio

1.TEZ
La cifero 0, uzata por prezenti la nombron nul, aŭ por obligi la valoron de ciferoj, ĉe kies dekstro ĝi estas lokita: en la nombroprezento 001,2050 la komencaj kaj la vostaj nuloj estas sensignifaj kaj oni povas ilin forigi, lasante nur la signifajn ciferojn 1,205.
2.
(figure) Io tute senvalora aŭ iu tute senkapabla: sen mono oni estas nulo, kun mono saĝulo PrV; ĉiuj nacioj estas antaŭ li kiel nenio, estas rigardataj de li kiel nulo kaj senvaloraĵoZ; ĉe manko de adeptoj la utilo de la lingvo prezentos nulonZ.
3.TEZ
MAT[2] Neŭtra elemento rilate al adicie signata operacio.

nula

1.TEZ
Kies numero estas 0: la nula, la tria kaj la kvina vertikaloj de la vektoro estas lineare sendependaj.
2.TEZ
Neefektiviĝinta; tute senvalora: la rezultato estis nula; la utileco estos nulaZ. SIN:vana, senfrukta
3.
MAT
a)TEZ
Egala al nulo; (p.p. funkcio) alprenanta la valoron nulo.
b)TEZ
(p.p. angulo) Situanta inter du egalaj lateroj, do malplena; kies mezuro egalas al 0˚.

nuli

1.
Esti nula, esti nulo.
2.TEZ
MATMatVort=nuliĝi.
Rim.: Eblas vidi nuancon inter „nuli“ kaj „nuliĝi“, nome ke la unua koncernas nevariajn objektojn, dum la dua prefere aplikiĝas al variabloj aŭ funkcioj, kiuj en difinitaj cirkonstancoj alprenas nulan valoron. Tia nuanco tamen ne tiom gravas, ĉar en ambaŭ okazoj oni ne hezitus uzi la saman adjektivon „nula“, lasante la kuntekston precizigi la celitan sencon.

nulejoTEZ

MATPIV2=nuliganto 1.a

nuligiTEZ

1.TEZ
Senvalorigi, senefikigi, oficiale deklari senvalora, igi nula: nuligi juĝon, kontrakton, baloton, antaŭan regularon. VD:kadukigi, senvalidigi, paralizi.
2.
MAT(fakula ĵargono) (funkcion, polinomon, esprimon) Esti nuliganto de ĝi, doni al ĝi nulan valoron: trovi ĉiujn argumentojn, kiuj nuligas la funkcion sin(x2+x); la funkcio alprenas maksimuman valoron, kiam ni nuligas ĝian variablon.

nuligantoTEZ Vikipedio

MAT
a)
[3] (de funkcio) Ĉiu elemento, kies bildo per la funkcio estas 0: π estas nuliganto de funkcio sinuso; la polinoma funkcio x2-1 akceptas 1 kaj -1 kiel nuligantojn. VD:radiko de ekvacio, radiko de polinomo.
Rim.: Ial PIV2 preferas nomi tion „nulejo“. Vd rimarkon sub maksimumiganto.
b)
PIV2 (de elemento a en ringo) Ĉiu elemento, kiu multiplikite per a donas nulan rezulton: en la ringo de 6-modulaj restoklasoj elemento 2 akceptas 0 kaj 3 kiel nuligantojn. VD:nuldivizoro.

Rim.: Senco 1.b povas vastiĝi ankaŭ p.p. skalaro rilate al elemento de modulo aŭ eĉ p.p. funkcio rilate al elemento de ĝia fonto-aro: la karakteriza polinomo de endomorfio (konsiderata kiel polinoma funkcio super la aro de endomorfioj) estas nuliganto de tiu endomorfio. La du subsencoj respegulas dualan aliron al la fenomeno: funkcio nuligas sian argumenton, aŭ argumento nuligas la funkcion. Oni tiam atentu, ke ambaŭ sencoj ne koliziu, kiam ankaŭ la argumentoj estas funkcioj.

nuliĝi

1.
Iĝi nula, iĝi nulo.
2.TEZ
MAT[4] Alpreni nulan valoron.

tradukoj

anglaj

~o 3.: null element, zero; ~a 3.: null, zero; ~igi 2.: nullify; ~iganto a: null, zero; ~iĝi 2.: vanish.

belorusaj

~o: нуль; ~a: нулявы.

bretonaj

~o: zero; ~a: null; ~igi: nullañ.

ĉeĥaj

~o: nula, nula (při odpočítávání); ~a: neexistující, nulový; ~i: rovnat se nule; ~ejo: místo, ve kterém funkce nabývá hodnotu nula; ~igi: anulovat, derogovat, odřeknout, rušit, zrušit (činit neplatným); ~iganto: nula, nulový bod.

ĉinaj

~o: 零 [líng], 〇.

francaj

~o 1.: zéro; ~o 2.: nul, zéro, rien; ~o 3.: élément nul, zéro; ~a 2.: nul; ~a 3.: nul; ~igi: annuler; ~iganto a: zéro ; ~iĝi: s'annuler.

germanaj

~o 3.: Nullelement; ~o: Null; ~a 3.: Null-; ~i 1.: Null sein; ~i 2.: Null werden, zu Null aufgehen; ~igi: annullieren; ~iganto a: Nullstelle; ~iĝi 1.: Null werden; ~iĝi 2.: Null werden, zu Null aufgehen.

hebreaj

~o: אפס; ~a: אפסי; ~igi: לאפס, לבטל; ~iĝi: להתאפס, להתבטל.

hispanaj

~o 1.: cero; ~a: nulo; ~igi: anular.

hungaraj

~o 1.: nulla, zérus, zéró; ~o 2.: semmi, nulla; ~o 3.: nulla, zérus; ~a 2.: nulla, semmi; ~a 3.: null-; ~i 1.: nulla, semmi; ~i 2.: eltűnik; ~igi 1.: megsemmisít, annulál; ~igi 2.: eltüntet; ~iganto: zérushely; ~iĝi 1.: megsemmisül, nullázódik, annulálódik; ~iĝi 2.: eltűnik.

indoneziaj

~: nol; ~o: nol; ~igi 1.: [batal] membatalkan; ~iĝi 1.: batal.

nederlandaj

~o: nul; ~a: waardeloos; ~igi: annuleren, te niet doen; ~iĝi 2.: verdwijnen.

norvegaj

~o: null; ~a: verdiløs; ~igi: annulere, tilintetgjøre; ~iĝi 2.: forsvinne.

polaj

~o 3.: zero; ~a 3.: zerowy; ~igi 2.: zerować; ~iganto a: miejsce zerowe, zero; ~iĝi 2.: zerować się.

portugalaj

~o 1.: zero; ~o 2.: nada; ~o: zero, nulo; ~a: nulo; ~igi: anular; ~iganto: zero, raiz; ~iĝi: anular-se.

rusaj

~: ноль; ~o 3.: нуль; ~o: нуль, ноль; ~a 2.: нулевой; ~a 3.: нулевой; ~igi 2.: обнулить; ~igi: аннулировать, отменить, свести к нулю; ~iganto a: нуль; ~iĝi 1.: аннулироваться, сойти на нет; ~iĝi 2.: обращаться в нуль, обнулиться.

slovakaj

~o: nič, nula; ~a: nulový; ~i: rovnať sa nule; ~ejo: miesto, v ktorom funkcia nadobúda hodnotu nula; ~igi: anulovať, odvolať, zrušiť; ~iganto: nulový bod.

tokiponaj

~o: ala.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 7
2. Sergio Pokrovskij: Komputada Leksikono, neŭtra elemento
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20
4. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 20

~: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iganto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [nul0.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.47 2017/02/21 17:10:13 ]