tradukoj: be bg br ca cs de el en es fr he hu id it kek kk lat nl pl pt ru sk sv tr zh

*vort/o PV

*vortoTEZ Vikipedio

1.TEZ
LIN Areto da parolsonoj havanta difinitan signifon kaj difinitan gramatikon uzon en homa lingvo: simpla, kunmetita, dubsenca vorto; uzi la ĝustan, konvenan vorton; la bildoj elvokitaj de la vortoj; vortordo.
a)
rigardata kiel formo, kontraste al la ideo: mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj[1]; la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj[2]; en nia lingvo la vortoj pleje estas pli naturaj kaj pli bonsonaj, se ili estas ne kunligataj, sed uzataj aparte[3]; en la konstruo de la vorto oni devas enkonduki ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas, por elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan [4]; kion vi legas mia princo? vortojn, vortojn, vortojn Z!
Rim.: Zamenhof klarigis, ke "la vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj civilizitaj lingvoj (la tiel nomatajn "fremdajn" kaj "teĥnikajn"), mi lasis tute sen ia ŝanĝo; el la vortoj, kiuj en malsamaj lingvoj sonas malegale, mi prenis aŭ tiujn, kiuj estas komunaj al du aŭ tri plej ĉefaj eŭropaj lingvoj, aŭ tiujn, kiuj apartenas nur al unu lingvo, sed estas popularaj ankaŭ ĉe la aliaj popoloj; en tiuj okazoj, kiam la donita vorto en ĉiu lingvo sonas alie, mi penis trovi vorton, kiu havus eble nur signifon proksimuman aŭ uzon pli maloftan, sed estus konata al la plej ĉefaj nacioj (ekzemple, la vorto proksima en ĉiu lingvo sonas alie; sed se ni prenos la latinan plej proksima (proximus), tiam ni vidos, ke ĝi, en diversaj ŝanĝoj, estas uzata en ĉiuj plej ĉefaj lingvoj; sekve se mi la vorton proksima nomos „proksim“, mi estos pli aŭ malpli komprenata de ĉiu klera homo); en la ceteraj okazoj mi prenadis ordinare el la lingvo latina, kiel lingvo duone-internacia (mi flankiĝadis de tiuj ĉi reguloj nur tie, kie tion ĉi postulis apartaj cirkonstancoj, kiel ekzemple la evito de homonimoj, la simpleco de la ortografio ktp.). Tiamaniere ĉe korespondado kun meze-klera eŭropano, kiu tute ne lernis la lingvon internacian, mi povas esti certa, ke li ne sole min komprenos, sed eĉ sen bezono tro multe serĉadi en la vortaro, kiun li uzos nur ĉe vortoj dubaj[5]".
b)TEZ
rigardata kiel eldiro unu- aŭ plurvorta: pli bone estas vorto afabla ol kuko agrablaZ; de vorto ĝentila ne doloras la lango PrV; atentu miajn vortojn; Klinu vian orelon al miaj paroloj [6]; vorton malveran virtulo malamas [7]; kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta [8]; per unu vortoZ, per malmultaj vortoj (resume) Z; diri la limvorton (ne cedi en disputo) Z; lasi al iu la lastan vorton (la finan decidon) Z; ne venis ankoraŭ la tempo diri la lastan vorton pri tiuj dubaj formoj Z; saĝa kapo duonvorton (duone esprimitan penson) komprenas PrV. VD:diro, parolo 4
VD:parolo 6, termino
2.
Buŝa promeso: teni, plenumi sian vortonZ; vorto donita estas kiel leĝo PrV; estu la sinjoro de via vortoZ; je mia vortoZ(mi certigas pri tio).
3.TEZ
KOMP Negranda grupo da kune traktataj bitoj aŭ signoj: tiu komputilo operacias per 32-bitaj vortoj; por tiu redaktila komando ĉiu interspaceta signogrupo estas vorto.

VortoTEZ Vikipedio

KRI La eterna saĝo de Dio, enkarniĝinta en Jesuo: en la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio [9]; la Vorto fariĝis karno [10].

vortaTEZ Vikipedio

1.
Konsistanta el vortoj: vorta ludo (spritaĵo).
2.TEZ
Buŝa, konsistanta nur el vortoj; neefektiva: senvaloraj vortaj promesojZ VD:ŝajna, papera.

vortiTEZ

(x)
(komune) =paroli oni vortas kaj vortas, ekzaltiĝas [11].

*vortaroTEZ Vikipedio

LIN Orda kolekto da vortoj de lingvo aŭ fako kun difinoj, tradukoj aŭ aliaj lingvaj informoj: la vortaron mi kreis ne arbitre, sed kiom eble el vortoj konataj al la tuta klera mondo[12]; tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro[13]; la „Fundamento de Esperanto“ tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto [14]; pro oportuneco al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro[15]. SUB:leksikono

vortaristoTEZ

Lingvisto studanta sencon kaj difinon de la vortoj, kompilanta vortarojn: oni ne povas juĝi lingvon laŭ la vortaristoj [16]

vorteroTEZ Vikipedio

GRA Parto de vorto, precipe senchava parto: por montri la konsistigajn vorterojn, en la skribo oni povas kunigi ilin per streketo: sport-klubo [17].

vortigi, envortigiTEZ

(tr)
Esprimi per vortoj: kiam Johano en iu vespero sidis hejme kune kun Eriko, li komencis vortigi siajn sentojn al la frato [18]; nevortigita kondiĉo; tamen ŝi ne envortigis siajn pensojn [19].

vortumiTEZ

(tr)
Iel diri, elektante iujn vortojn por tio: tion mi sentis sed ne sciis diri, kaj la poeto tion vortumis por mi [20].

vortumo

Iu el la eblaj esprimoj por ion diri: dum la tradukado ni longe cerbumis kaj serĉis taŭgan vorton aŭ vortumon [21].

a-vortoTEZ Vikipedio

GRA=adjektivo jen kion signifas la a-vorto ortodoksa: Konforma al la tradicia doktrino [22].

alivorteTEZ

Redirante la samon per aliaj vortoj, aŭ el alia vidpunkto: tion postulas lia antaŭe alprenita sinteno, alivorte antaŭjuĝo [23]. VD:nome 2, tio estas

arvortoTEZ

GRA Substantivo tia, ke ĝia formo ununombra indikas aron da personoj aŭ da similaj objektoj samspecaj, prezentatan kiel unu tuto: „popolo“, „foliaro“, „herbo“, „armeo“ estas arvortoj.

bildvortaroTEZ Vikipedio

LIN Vortaro, leksikono kun klarigaj ilustraĵoj: la „Esperanta bildvortaro“ de R. Eichholz (1988); zoologia, teĥnika bildvortaro.

difinvortaroTEZ

LIN Vortaro ordinare unulingva, prezentanta difinojn de kapvortoj: estas verŝajne , ke la plimulto de esperantistoj ne konsultas regule la difinvortarojn de Esperanto PV, PIV, nPIV, vortaro de KABE [24]

dulingva vortaro, dudirekta vortaroTEZ

LIN Vortaro tradukanta kapvortojn de unu lingvo al alia, kaj ordinare reciproke: vortaro germana-esperanta de Erich-Dieter Krause ... estas plej granda dulingva vorto de Esperanto [25].

e-vortoTEZ Vikipedio

GRA=adverbo e-vorto povas roli kiel komplemento de verbo [26].

evitvortoTEZ

=eŭfemismo

fakvortoTEZ Vikipedio

LIN Vorto aŭ esprimo uzata kun difinita senco en iu scienco, arto, metio, fako...: „Fakvortoj en Esperanto“ [27].

kapvortoTEZ Vikipedio

LIN Vorto, kiun priskribas aŭ komentas artikolo de vortaro aŭ enciklopedio: la kapvortoj estas ordigitaj sen konsidero al la finaĵoj [28].

laŭvorte

Konforme al antaŭe diritaj vortoj, sen modifo, kun nur minimuma interpreto: laŭvorte tradukite [29].

o-vortoTEZ Vikipedio

GRA=substantivo infinitivo rolas en Esperanto kiel o-vorto [30].

pasvortoTEZ Vikipedio

Sekreta vorto interkonsentita ene de limigita grupo kaj servanta kiel rekonilo, por pruvi onian rajton trapasi, eniri, ricevi servon ktp.

pruntvortoTEZ

LIN Vorto prenita el alia lingvo, eventuale skribe aŭ elparole adaptita: parolado de Filipinanoj havas multajn pruntvortojn el la Hispana kaj la Angla [31].

senvorte

Sen paroloj, silente, ne donante atendatan respondon: li senvorte obeis [32].

unuvorte

Dirite per unu aŭ malmultaj vortoj, koncize, resume: la ĉefa militestro havas nek patron, nek infanon, unuvorte li havas neniun, nur sian armeon kaj la malamikon [33].

vortodivido KompLeksTEZ Vikipedio

LIN Dispartigo de vorto inter la fino de unu teksta linio kaj la komenco de la tujsekva linio, precipe en okazo kiam en la unua linio ne eblas loki la vican vorton, kvankam tie ja restas iom da spaco; streketo post la unua parto fine de la unua linio indikas, ke la vorto estas daŭrigota en la sekva linio: nesufiĉe profesia enpaĝigo ĝenas plurloke, ankaŭ per mallertaj vortodividoj [34]. VD:dividstreko
Rim. 1: Z. konsilis, ke „transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin par iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: "Esper-anto; ricev-ita"“LR.
Rim. 2: La Plena Analiza Gramatiko donas sufiĉe prudentajn rekomendojn, kiuj kombinas la principojn laŭmorfeman kaj laŭsilaban. Ĝi respektas la prefiksojn kaj sufiksojn (ek-iri, dorm-ema), sed permesas dividi radikojn (ba-lo, sce-no, ko-le-ro)Viki.

vortefikoTEZ

LINGRA Vortkunmeto: distingoj de la rekta kaj de la inversa vortefikoj estas, interalie, notindajAdE; la ĉefelemento vortigas la antaŭan elementon (la flankelementon), laŭ jenaj reguloj de la "rekta vortefiko"AdE (VER); ankaŭ la maldekstra elemento povas efiki al la dekstra, difinante ties vortkarakteron [...] Tio estas la "inversa vortefiko"AdE (VEI).
Rim. 1: A) Duelementaj vortkunmetoj estas farataj laŭ difinitaj leĝoj, nomataj vortefikaj (VER). Laŭ ili la lasta (ĉefa) elemento de la kunmeto difinas (postulas aŭ estigas) la gramatikan vortkarakteron de la antaŭlasta. Substantivo kaj adjektivo, kiel ĉefelemento, postulas antaŭan substantivon: homokoro (=koro de homo); skribmaŝino (=maŝino por skribo); orĉeno (=ĉeno el oro); membroabonanto (analizo epiteta de membro-abonanto); herboriĉa (=riĉa je herbo); florsimila (=simila al floro); drinkema (=ema je drinko). Verbo postulas antaŭan adverbon aŭ (sian) predikatan adjektivon: martelbati (=bati per martelo aŭ bati martele); pafmurdi (=murdi per pafo aŭ murdi pafe); misuzi (=uzi mise); revidi (=vidi ree); ĉirkaŭrigardi (=rigardi ĉirkaŭe); ruĝpentri (=pentri ruĝa); sanigi (=igi sana); ruĝiĝi (=iĝi ruĝa). Ĉi tiu fenomeno, nomata vortefiko, okazas same ĉe radikoj, sufiksoj kaj finaĵoj. Finaĵo -a (ĉe adjektiva ĉefelemento), se ĝi ne estas pleonasma, substantivigas sian flankelementon: skriba =(skribo)-a aŭ rilata al skribo, ama =(amo)-a aŭ rilata al amo. Finaĵo -i (verba ĉefelemento) adverbigas sian flankelementon: marteli =(martele)-i aŭ agi per martelo.
Rim. 2: B) En trielementaj kunmetoj oni trovas, ke: I. La du dekstraj formas unu tuton analizeblan laŭ VER, kaj tiel rilatas (laŭ VER) al la tria, plej maldekstra elemento (duobla ĉefelemento: aŭto-aerbremso; pord-ŝlosilo; post-tagmezo). II. La plej dekstra elemento, sola, rilatas al la du maldekstraj elementoj formantaj unu tuton (duobla flankelemento). Tiaokaze ekzistas du eblaĵoj: l) la duobla flankelemento estas analizebla laŭ VER (kuntenaj flankelementoj: vaporŝip-asocio; kudril-ujo; purig-o (=(pura igi)-o); martelbat-o (=(martele bati)-o); fervoj-isto). 2) ĝi ne estas analizebla laŭ VER, do ne povas formi memstaran vortkunmeton (disfalaj flankelementoj). Tiaokaze ekzistas ree du eblaĵoj: a) la disfalintaj elementoj povas sintakse interrilati, alpreninte finaĵon konforman al ilia gramatika karaktero. Tiaokaze ili funkcias laŭ tiu sintaksa interrilato (adjektivo plus substantivo: bluokula (=(blua okulo)-a); grandanimeco (=(granda animo)-eco), prepozicio plus substantivo: senkora (=(sen koro)-a); perlabori (=(per (la) laboro)-i), numeralo plus substantivo: triangulo (=(tri anguloj)-o)). b) ili ne povas sintakse interrilati (adjektivo plus adjektivo aŭ verbo; prepozicio plus adjektivo aŭ verbo). Tiaokaze la maldekstra flankelemento (adjektivo aŭ prepozicio) substantivigas la dekstran flankelementon, por povi veni kun ĝi en sintaksan interrilaton. Tion oni nomas inversa vortefiko (VEI): grandkuraĝ-a, longdaŭr-a, diverskonsist-a, senfort-a, senpov-a.
Rim. 3: C) Pli-ol-trielementaj vortkunmetoj: senhaŭt-igi (=(sen haŭto)-a igi); vizaĝalter-e (=(visaĝo al tero)-e); leterskribi (=[(leterskribo)-e]-i aŭ agi (-i) per (-e) skribo de letero); ferindustrilaboristino (=laboristino de ferindustrio); kvindekjarulino (=ulino de kvindek jaroj).
Rim. 4: La vortefiko, tiel la rekta, kiel la inversa, povas esti evidentigita per finaĵo: pura-igi, senforto-a, altmontaro (=aro de altaj montoj). Tiujn finaĵojn, funkciantajn kase, nevideble, oni nomas finaĵoj latentaj.
Rim. 5: En tiuj laŭ-VER-aj kunmetaĵoj la finaĵoj estas interŝanĝeblaj kaj aldonas sian signifon en la sama maniero kiel en la unuradikaj vortoj: vaporŝipo, vaporŝipa kompanio (same kiel: ŝipo, ŝipa); martelbati, martelbato, martelbate.
Rim. 6: Por formi derivaĵojn de tiuj laŭ-VEI-aj kunmetaĵoj, oni estas devigata uzi sufiksojn: bluokuleco, samideano, senutileco, trianguleco.
Rim. 7: Oni trovas en la lingvouzo ŝajnajn esceptojn el vortkunmetaj reguloj: i-finaĵajn flankelementojn antaŭ vola, pova, deva (vivivola, vivipova, pagideva). Tiuj formoj baziĝas sur speciala vortefiko, do estas plene regulaj kaj aprobeblaj (parte ankaŭ zamenhofaj): en ili la verboj povi, voli, devi postulas infinitivon, kaj tiu sintaksa efiko povas esti pli forta ol la vortefiko: vivipova (=karakterizata (-a) de ago (-o) vivi povi). Kompreneble oni povas uzi ankaŭ la substantiv-flankelementajn formojn: vivopova (=(vivopovo)-a).
Rim. 8: la sin-kunmeto estas alia ŝajna escepto el vortkunmetaj reguloj: vidu tiun rimarkon.
Rim. 9: Ĝenerale nekorektaj estas tiuj kunmetoj, en kiuj la flankelemento estas adjektiva epiteto de la ĉefelemento (*dikonklo* → dika onklo, *belbirdo* → bela birdo, ks.). Evitindaj estas ankaŭ tiuj kunmetoj, en kiuj la adjektivradika flankelemento rilatas al la verba ĉefelemento kiel adverba manier-adjekto (*bonlerni* → bone lerni, *beldanci* → bele danci, ks.).
Rim. 10: Fine ekzistas kelkaj apartaj (tute maloftaj) okazoj ne oponeblaj al la ĵusaj rimarkoj: junedzino (=signifas personon, kies edzineco estas juna), sovaĝbesto, dikfingro, etburĝo, ĝentilhomo. Ĉi tiuj parte imitas nacilingvajn formojn, estas kvazaŭ memstaraj radikvortoj kaj estas kontraŭaj al la spirito de la Esperanta vortkunmeto: ili estas lernendaj aparte.
Rim. 11: La analizo de la kunmetitaj vortoj okazas tiel, ke unue oni provas la analizon laŭ la tri vortefik-reguloj klarigitaj ĉe A). Se tiel oni ne havas senchavan rezulton, oni memstarigas la finaĵon laŭ B), kaj rilatigas la du antaŭajn radikojn inter si, kiel duoblajn flankelementojn. Ĉe tio oni esploras ankaŭ, ĉu ne ekzistas inversa vortefiko.

vortfaradoTEZ Vikipedio

LINGRA Konstruado de vortoj per kunmeto de vorteroj afiksaj aŭ radikaj – derivado, vortkunmeto, fleksio 1 – eventuale kun ŝanĝoj en la vortelementoj laŭ la reguloj de koncerna lingvo: mi kreis regulojn por vortfarado kaj per tio ĉi mi enportis grandegan ekonomion rilate la nombron de la vortoj ellernotaj [35]; tiuj ĉi naturaj vortfaraj oportunaĵoj, kiujn la lingvo Esperanto havas EE; la principo de neceso kaj sufiĉo laŭ René de Saussure estas oficiale akceptita de la Akademio kiel „la logika bazo de la vortfarado en Esperanto“ [36]. VD:esperantigo, landnomo, pseŭdoprefikso, pseŭdosufikso, nerekta parolo

vortformoTEZ

LIN Vorto prenita en iu gramatika formo: „tabloj“ kaj „tablon“ estas du vortformoj de unu sama vorto. VD:fleksii

vortkunmetoTEZ

LINGRA Konstruado de vortoj per kunmeto de radikaloj: post tiu transpreno, nek la metron de „Sinjoro Tadeo“, nek la vortkunmetojn de adjektivo plus substantivo nia lingvanaro akceptas kiel normalaĵojn [37].
Rim. 1: Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono)Z.
Rim. 2: Vortkunmetaĵo konsistas el du partoj: ĉefelemento, kiu donas la ĝeneralan signifon de la vorto, kaj preciziga antaŭelemento, kiu precizigas la ĝeneralan signifon.[...] Post preciziga antaŭelemento oni povas meti interligan o-finaĵon por faciligi la elparolon aŭ komprenon de la kombino: puŝoŝipo; sangoruĝo. [...] Kiam oni faras tian kombinon, oni kreas vorton por speciala ideo, por certa speco. Kiam oni uzas substantivon kun epiteto, oni normale nur montras okazan aŭ hazardan econPMEG.
SIN:vortefikoSUP:vortfarado

vortoprovizo, vortprovizoTEZ Vikipedio

LIN Ĉiom da vortoj de lingvo1 nacia, de regiona dialekto, de profesia fako, de lerneja kurso ktp: dank' al ili (la afiksoj de Esperanto) koreoj tre facile konkeras la vortoprovizon de Esperanto [38]; antaŭ ilia efektivigo ... la ellaboro de konsekvenca vortoprovizo ne estas ebla [39].

tradukoj

anglaj

~o: word; ~aro: dictionary; a-~o: adjective; ar~o: mass noun; bild~aro: picture dictionary; e-~o: adverb; o-~o: noun; pas~o: password; ~odivido : hyphenation; ~farado: word-formation; ~formo: word form, inflexion; ~kunmeto: composition, compounding; ~oprovizo, : vocabulary.

belorusaj

~o: слова; ~a: слоўны, славесны; ~aro: слоўнік; ~aristo: лексікограф; ~igi, : выражаць словамі, фармуляваць; a-~o: прыметнік; e-~o: прыслоўе; evit~o: эўфэмізм; o-~o: назоўнік; pas~o: пароль; sen~e: моўчкі, бяз слоў; unu~e: адным словам ; ~farado: словаўтварэньне; ~formo: словаформа.

bretonaj

~o: ger; V~o: Verb; ~a 2.: dre gomz; ~aro: geriadur; ~aristo: geriadurour; ~igi, : geriañ; a-~o: anv-gwan; ali~e: eleze, da lavaret eo; e-~o: adverb; evit~o: flourlavar; laŭ~e: ger-ha-ger; o-~o: anv-kadarn; pas~o: ger tremen; sen~e: dilavar; unu~e: berr-ha-berr, eberr gomzoù, en ur ger; ~farado: ar stummañ gerioù; ~formo: furm (ger); ~kunmeto: kenstrollad; ~oprovizo, : geriaoueg.

bulgaraj

~o: дума; ~aro: речник.

ĉeĥaj

~o: slovo; V~o: slovo; ~i: formulovat, vyslovit; ~aro: lexikon, slovník; ~aristo: lexikograf, slovníkář; ~ero: slovní prvek (předpona| kořen| přípona| koncovka); ~igi, : pravit, vyjádřit slovy, vyslovit; ali~e: jinými slovy, čili; bild~aro: obrazový slovník; kap~o: skupinové slovo, slovníkové heslo; o-~o: podstatné jméno; pas~o: heslo, klíčové heslo; sen~e: beze slova, mlčky; unu~e: jedním slovem, stručně; ~farado: tvorba slov; ~formo: slovní tvar, tvar slova; ~kunmeto: složenina, složené slovo; ~oprovizo, : slovní zásoba.

ĉinaj

~o: 词, tr. 詞 [cí]; ~aro: 词典, tr. 詞典 [cídiǎn].

francaj

~o 2.: parole (promesse); ~o: mot; V~o: verbe (christianisme); ~a 2.: oral; ~i: causer; ~aro: dictionnaire; ~aristo: lexicographe; ~ero: morphème; ~igi, : exprimer, formuler; ~umi: exprimer (par des mots); ~umo: expression (en mots), formulation (en mots); a-~o: adjectif; ali~e: autrement dit, c'est-à-dire, en d'autres termes; ar~o: collectif (grammaire); bild~aro: dictionnaire illustré; difin~aro: dictionnaire de langue; dulingva ~aro, : dictionnaire bilingue; e-~o: adverbe; evit~o: euphémisme; fak~o: terme (terminol.); kap~o: entrée (de dictionnaire...) ; laŭ~e: à la lettre, mot pour mot, littéralement; o-~o: substantif, nom (substantif); pas~o: mot de passe; prunt~o: emprunt linguistique, mot emprunté; sen~e: sans un mot; unu~e: bref (adv.), en un mot; ~efiko: composition (de mots); ~farado: construction morphologique (linguistique); ~formo: forme fléchie; ~kunmeto: composition (de mots); ~oprovizo, : vocabulaire.

germanaj

~o: Wort; V~o: Wort; ~aro: Wörterbuch; ~igi, : formulieren; a-~o: Adjektiv, Eigenschaftswort; ali~e: in anderen Worten, mit anderen Worten; bild~aro: Bildwörterbuch; e-~o: Adverb, Umstandswort; evit~o: Euphemismus, Schönsprech, beschönigender Ausdruck, verhüllender Ausdruck; o-~o: Substantiv, Nomen, Hauptwort; pas~o: Passwort; sen~e: wortlos; ~farado: Wordbildung; ~oprovizo, : Wortschatz.

grekaj

~o: λέξη, λόγος, ομιλία; ~aro: λεξικό.

hebreaj

~o: מלה; ~aro: מילון; ~aristo: מילונאי; ~igi, : לנסח; pas~o: סיסמה; ~formo: נטיה דקדוקית , צורה.

hispanaj

~o: palabra; ~aro: diccionario; a-~o: adjetivo; e-~o: adverbio; evit~o: eufemismo; kap~o: entrada (de diccionario...); o-~o: sustantivo, nombre; pas~o: contraseña; ~oprovizo, : vocabulario.

hungaraj

~o: szó; V~o: ige (Krisztus); ~a: szó-; ~aro: szótár; ~aristo: szótárkészítő, lexikográfus; ~igi, : szavakba foglal, megfogalmaz; a-~o: melléknév; bild~aro: képes szótár; e-~o: határozószó; evit~o: eufemizmus, eufémia, szépítő körülírás ; o-~o: főnév, substantivum; pas~o: jelszó; ~farado: szóalkotás; ~formo: szóalak; ~oprovizo, : szókészlet, szóállomány.

indoneziaj

~o: kata; V~o: firman; ~aro: kamus; ~aristo: leksikograf, [kamus] pekamus; ~ero: morfem; a-~o: adjektiva, kata kerja; ali~e: dengan kata lain; ar~o: kata umum; bild~aro: kamus bergambar; difin~aro: kamus ekabahasa; dulingva ~aro, : kamus dwibahasa; e-~o: adverbia, kata keterangan; evit~o: eufemisme; fak~o: istilah; laŭ~e: harfiah; o-~o: kata benda, nomina, substantiva; pas~o: kata kunci, kata sandi; prunt~o: kata serapan, kata pinjaman; ~odivido : [penggal] pemenggalan (suku kata); ~oprovizo, : kosakata, [bendahara] perbendaharaan kata.

italaj

a-~o: aggettivo; e-~o: avverbio.

katalunaj

bild~aro: diccionari il·lustrat.

kazaĥaj

~o: сөз; ~aro: сөздік.

kekĉiaj

~o: aatin.

malnovlatinaj

V~o: verbum.

nederlandaj

~o: woord; ~aro: woordenboek; ~igi, : onder woorden brengen; a-~o: adjectief, bijvoeglijk naamwoord; bild~aro: beeldwoordenboek; e-~o: bijwoord; evit~o: eufemisme; o-~o: substantief, zelfstandig naamwoord; pas~o: wachtwoord; ~farado: woordvorming; ~formo: woordvorm.

polaj

~o 1.: słowo, wyraz; ~o 2.: słowo; ~o 3.: słowo; V~o: Słowo; ~a 1.: wyrazowy, słowny; ~a 2.: słowny, ustny; ~aro: słownik; ~igi, : wyrażać słowami, wysławiać się, artykułować, formułować; a-~o: przymiotnik; ali~e: innymi słowy, inaczej mówiąc, inaczej; bild~aro: słownik obrazkowy; e-~o: przysłówek; evit~o: eufemizm; fak~o: termin; kap~o: hasło; laŭ~e: dosłownie, słowo w słowo; o-~o: rzeczownik; pas~o: hasło; prunt~o: zapożyczenie językowe; sen~e: bez słowa, milcząc; unu~e: jednym słowem; ~odivido : podział wyrazów, przenoszenie wyrazów, podział wierszy, łam wierszy; ~farado: słowotwórstwo; ~formo: forma wyrazu, odmiana wyrazu, fleksja wyrazu; ~kunmeto: wyraz złożony; ~oprovizo, : słownictwo, zasób słów, słownik.

portugalaj

~o: palavra; ~aro: dicionário; ~aristo: dicionarista, lexicólogo, lexicógrafo; a-~o: adjetivo; e-~o: advérbio; pas~o: senha.

rusaj

~o: слово; V~o: Слово; ~a 1.: словесный; ~a 2.: устный; ~aro: словарь; ~aristo: лексикограф; ~igi, : выражать словами, формулировать, сформулировать; a-~o: прилагательное; ali~e: другими словами, иначе говоря, то есть; ar~o: собирательное имя существительное; bild~aro: иллюстрированный словарь; e-~o: наречие; evit~o: эвфемизм; laŭ~e: дословно; o-~o: существительное; pas~o: пароль; sen~e: молча, не говоря ни слова; unu~e: одним словом; ~odivido : перенос; ~farado: словообразование, словопроизводство; ~formo: словоформа; ~kunmeto: словосложение, основосложение; ~oprovizo, : словарный запас.

slovakaj

~o: slovo; V~o: slovo; ~i: formulovať, vysloviť; ~aro: slovník; ~aristo: lexikograf, slovnikár; ~ero: nesamostatná častica; ~igi, : vyjadriť, vysloviť; a-~o: prídavné meno; ali~e: inými slovami; bild~aro: obrazový slovník; e-~o: príslovka; kap~o: skupinové, slovníkové heslo; o-~o: podstatné meno; pas~o: heslo; sen~e: bez slova, mlčky; unu~e: jedným slovom; ~farado: tvorba slov; ~formo: slovný tvar; ~kunmeto: zloženina, zložené slovo; ~oprovizo, : slovná zásoba.

svedaj

a-~o: adjektiv; e-~o: adverb.

turkaj

~o: söz; ~aro: sözlük, lugât, lügat.

fontoj

1. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
2. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
3. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, La Esperantisto, 1891, p.23
4. Aktoj de la Akademio, AdE: oficiala bulteno N°9
5. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 4:20
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 13:5
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 17:27
9. La Nova Testamento, S. Johano 1:1
10. La Nova Testamento, S. Johano 1:14
11. C. Piron: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 1979
12. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
13. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
15. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto.
16. Claude Piron: La bona lingvo, p. 81a
17. B. Kolker: Lingva Ret-Gazeto - LRG-1, [1996?]
18. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro 3a
19. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
20. C. C. Guglielminetti: Kompreni aŭ ne, La Nica Literatura Revuo 1961-03 ĝis 04 (34), p. 156a-160a
21. G. P. Savio: Unua sperto pri traduko de beletra rakonto, Esperanta Retradio, 2015-05-24
22. Martin: la bezono por lingvo universala, soc.culture.esperanto, 2003-05-29
23. Claude Piron: La bona lingvo, p. 82a
24. B. Vaha: en: Misuzo pri informalireblaj sistemoj, 2011
25. -: Aperis la plej granda dulingva vortaro de Esperantujo, libera folio, 2007
26. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Gramatiko, E-vortoj
27. W. Blanke: Fakvortoj en Esperanto, Deutsches E-lnstitut, 1995
28. G. Waringhien: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „kiel uzi la vortaron“, p. 34a
29. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, budapeŝta ekzameno
30. S. Hartwig: Re: videblas, soc.culture.esperanto, 2005-03-11
31. V. Medrano: Lingvoj en Filipinoj, 2005-11-08
32. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, Arturo
33. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 22a
34. H. Gorecka: Napolo, ne nur la kanzono…, La Ondo de Esperanto, 2008. N-ro 8–9 (166–167)
35. L. Zamenhof: El la unua libro de la lingvo Esperanto. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
36. Jan Werner: Terminologia Kurso, Ekzercaro, § 4.915
37. P. Daŝgupto: Pracelojn fasonis recelano, Monato, 2002:3, p. 26a
38. Bak G.: Esperanto sentata de koreoj, EK, numero 17a
39. E. Wüster: Esperantologiaj studoj, 1978

~o: Mankas verkindiko en fonto.
~a: Mankas verkindiko en fonto.
~ero: Mankas verkindiko en fonto.
ar~o: Mankas dua fontindiko.
ar~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
bild~aro: Mankas dua fontindiko.
bild~aro: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
evit~o: Mankas dua fontindiko.
evit~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kap~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pas~o: Mankas dua fontindiko.
pas~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~efiko: Mankas verkindiko en fonto.
~formo: Mankas dua fontindiko.
~formo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~kunmeto: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri ~efiko :
La rimarkoj ŝajnas ekspliki vortkunmetadon laŭ vidpunkto de unu
    skolo.
       Estas preferinde nur referenci al eksplika artikolo aliloke en la
       reto
       kaj atentigi ankaŭ pri aliaj skoloj (PMEG, Analiza Skolo) ktp.
       [WD]
    

[^Revo] [vort.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.101 2016/09/09 09:10:11 ]