*fundament/o MT

*fundamento

1.
KON Masonaĵo servanta kiel bazo por konstruaĵo: oni elhaku grandajn ŝtonojn […] por aranĝi por la domo fundamenton [1]; la fundamento por la templo de la Eternulo [2]; detruita ĝis la fundo de l' fundamento PrV . respondis la kronprinco VD:grundo, piedestalo, soklo
2.
Natura bazo, sur kiu io masiva staras: ektremis kaj ekskuiĝis la tero, la fundamentoj de la montoj ekmoviĝis [3]; la fundamentoj de la tero [4]; la fundamentoj de la ĉielo [5].
3.
(figure) Esenca bazo, ĉefa principo: la fundamentoj de teorio; la fundamento de l' ŝtato ja estas la justeco [6]; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono [7]; la infektaĵo de lepro sur vesto lana aŭ lina, ĉu sur fundamentaĵo, ĉu sur enteksitaĵo [8]; senfundamenta propono [9]; tiu ĉi motivo estas ne tute senfundamenta EE .
angle:
foundation
beloruse:
1. падмурак, падмуроўка, фундамэнт 3. падмурак, фундамэнт, аснова
ĉeĥe:
podstata, základ
ĉine:
底座 [dǐzuò], 基址 [jīzhǐ], 基本面 [jīběnmiàn], 基脚 [jījiǎo], 根基 [gēnjī], 基石 [jīshí], 底子 [dǐzi], 基座 [jīzuò]
france:
fondation (ouvrage de maçonnerie), fondement sen~a: infondé.
germane:
Fundament 3. Grundlage
hebree:
יסוד, בסיס
hispane:
1. cimiento 3. fundamento
hungare:
alap, fundamentum
itale:
1. fondamenta, fondazione (edil.), basamento 3. fondamento sen~a: infondato.
katalune:
1. fonaments 3. fonament
nederlande:
fundament
pole:
1. fundament, podstawa, podwalina 3. fundament, podstawa, podwalina
portugale:
fundamento, alicerce, base, pedra angular
ruse:
1. фундамент 3. основа
slovake:
podstata

Fundamento de Esperanto, Fundamento

ESP Libro el 1905, konsistanta el „Fundamenta Gramatiko“, „Ekzercaro“ kaj „Universala Vortaro“, agnoskita de la partoprenantoj en la unua Universala Kongreso kiel baza leĝo de la Lingvo Internacia: la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa [10]; la Fundamento de Esperanto deklaris baza leĝo de Esperanto la Bulonja kongreso en 1905 [11]; la fundamento de Esperanto devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento [12].
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
11. Akademio de Esperanto: Akademia Vortaro, [vidita en 2019]
12. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
itale:
Fondamento (dell'Esperanto)
japane:
基礎 [きそ], 土台 [どだい], 基本 [きほん]
tibete:
རྨང་གཞི་
ukraine:
фундамент, підвалини, основа, засади

fundamenta

1.
KON Apartenanta al la fundamento 1: fundamenta ŝtono [13]. (ofte en figura senco).
2.
(figure) Esenca, baza: fundamenta regulo, principo, argumento; la fundamentaj leĝoj de la ŝtato [14]; saĝuloj disvolvis kiel fundamentan penson […]: amo donas vivon [15]! fundamente kaj honeste li volis entrepreni la laboron [16]; tion oni devas fundamente (ĝisfunde) esplori [17]. SIN:bazo, esenco, fundo, kerno, kvintesenco
3.
ESPGRA Apartenanta aŭ konforma al la „Fundamento de Esperanto“: fundamenta vorto, radiko, parolmaniero.
angle:
foundational, fundamental
beloruse:
1. падмурковы 2. асноўны, фундамэнтальны, базавы 3. фундамэнтальны
ĉeĥe:
elementární, kmenový, podstatný, základní
ĉine:
2. 基本因素 [jīběnyīnsù], 根本 [gēnběn], 精深 [jīngshēn]
france:
1. de fondation ~a ŝtono: pierre angulaire (fig.). 2. fondamental (essentiel) 3. fondamental (conforme au Fundamento)
germane:
2. fundamental, gründlich
hebree:
יסודי, בסיסי, חיוני
hispane:
2. fundamental
hungare:
1. alap- ~a ŝtono: alapkő. 2. alapvető 3. fundamentális
itale:
fondamentale, cardinale, fondazionale ~a ŝtono: pietra angolare.
japane:
基礎の [きその], 基礎的な [きそてきな], 基本的な [きほんてきな]
katalune:
1. fonamental 2. fonamental
nederlande:
2. fundamenteel 3. fundamenteel
pole:
1. fundamentowy 2. fundamentalny, podstawowy 3. fundamentalny
ruse:
1.  фундаментный 2. основной, фундаментальный 3. фундаментальный
slovake:
elementárny, podstatný
ukraine:
фундаментний, ґрунтовний, фундаментальний

fundamenti

(tr)
Firme starigi, bazi: konstruaĵo bone fundamentita; li konstruis sian loĝejon en la ĉielo, kaj sian firmamenton li fundamentis sur la tero [18]; por eterne estas fundamentita la boneco [19]; fundamenti metodon sur la sperto; deliraĵoj […] fundamentitaj sur faktoj [20]; [lia] taglibro […] fundamentis la rakonton [21]; SIN:bazi;VD:fondi.
angle:
found, base, establish
beloruse:
асноўваць, засноўваць, грунтаваць
ĉeĥe:
zakládat, založit
ĉine:
基于 [jīyú]
france:
fonder (donner une base), baser, faire reposer (sur), donner une base (à)
germane:
fundamentieren, basieren, gründen auf
hebree:
ליסד, לבסס, לכונן
hungare:
megalapoz
itale:
basare, porre fondamenta, poggiare (basare), fissare (basare)
japane:
基礎を据える [きそをすえる], 基礎を置く [きそをおく]
katalune:
fonamentar
nederlande:
funderen
pole:
opierać na fundamencie
ruse:
основать
slovake:
zakladať, založiť
ukraine:
закладати фундамент, засновувати, обґрунтовувати

fundamentismo

Rigora, kaj foje laŭlitera, obeado al originaj principoj, reguloj.
a)
REL Rigora obeado al la dogmoj, ritoj, tradicioj de iu religio: kristana fundamentismo [22]; la islama fundamentismo [23]; fundamentismo estas retropaŝado, ne progreso al pli bona estonteco [24].
b)
ESP Rigora obeado al la tradicio de la „Fundamento de Esperanto“.
22. Monato, Franz-Georg Rössler: Jerusalemo apud Rejno, 2014
23. Monato, Dimitar Haĝiev: Religioj en Bulgario, 2006
24. Monato, Stefan Maul: Lern-fazo, 2006
angle:
fundamentalism
beloruse:
фундамэнталізм
ĉeĥe:
fundamentalismus
ĉine:
原教旨主义 [yuánjiàozhǐzhǔyì], 基要主义 [jīyàozhǔyì], 基本教义派 [jīběnjiàoyìpài]
france:
fondamentalisme, intégrisme
germane:
Fundamentalismus
hebree:
פונדמנטליזם
hispane:
1.a fundamentalismo
hungare:
fundamentalizmus
itale:
1.a fondamentalismo, integralismo 1.b fondamentismo
japane:
原理主義 [げんりしゅぎ]
katalune:
fonamentalisme
nederlande:
fundamentalisme
pole:
fundamentalizm
ruse:
фундаментализм
slovake:
fundamentalizmus

fundamentisma, fundamentista

Rilata al fundamentismo: fundamentisma moralo [25]; barata kortumo kondamnis al morto unu fundamentisman hinduon [26]; ekstrem-fundamentistaj islamanoj [27].
25. Reinhard Haupenthal: Mallogika kaj senracia, Monato, 2000/03, p. 4
26. Monato, A. Giridhar Rao: Misiisto-murdisto al morto kondamnita, 2004
27. Monato, Stefan Maul: Jur-renverso, 2003
beloruse:
фундамэнталісцкі
ĉine:
根本上 [gēnběnshàng]
germane:
fundamenentalistisch, radikal

administraj notoj

pri ~i:
    Ĉu ne povas ekzisti ankaŭ la senco: servi kiel bazo?
    [MB]
  
pri ~i:
    Ĉu ne povas ekzisti ankaŭ la senco: konstrui bazon?
    [SC]