elit/o CDE
elito
-
Homgrupo elstara per sia prestiĝo; eminentularo:
intelekta elito
[1];
la reganta elito
[2];
samtempe lerni 5 – 6 lingvojn kapablas nur malgranda elito de lingvotalentaj
sciencistoj
[3];
la valutunio estas riska projekto, kiun la politika kaj ekonomia elitoj
[…] volas trudi al la popolo
[4];
pro sekurecaj konsideroj, tiu koridoro estis elektita por la konferenca elito
[5];
en Sanktavalo, kontraŭe, oni sentas sin kvazaŭ ĉe elito, tiel dignaj,
bonedukitaj, dolĉavortaj aperas la loĝantoj
[6].
kremo2
1.
, Filippo Franceschi: Mussolini, Hitler, Stalin kaj Bush, 2006
2. , Zlatko Tišljar: Kiu estas la perfidulo?, 2008
3. , Dua Parto
4. , Bo Sandelin: Svedoj balotis kontraŭ eŭro, 2004
5. , 9
6. , 3
2. , Zlatko Tišljar: Kiu estas la perfidulo?, 2008
3. , Dua Parto
4. , Bo Sandelin: Svedoj balotis kontraŭ eŭro, 2004
5. , 9
6. , 3
- angle:
- elite
- beloruse:
- эліта
- ĉeĥe:
- elita, noblesa, smetánka (společnosti), výkvět, špice, špička
- ĉine:
- 精英主义 [jīngyīngzhǔyì], 优秀分子 [yōuxiùfēnzǐ], 俊傑 [jùnjié], 精英 [jīngyīng], 精华 [jīnghuá], 上流社会 [shàngliúshèhuì]
- france:
- élite
- germane:
- Elite, Auserwählte, Bestenauslese, Prominenz, bessere Kreise
- hispane:
- élite
- japane:
- エリート [えりーと], 選良 [せんりょう], 精鋭 [せいえい], 選り抜きの人々 [えりぬきのひとびと]
- katalune:
- elit
- nederlande:
- elite
- pole:
- elita
- portugale:
- elite, fina-flor, nata, escol
- ruse:
- элита
- slovake:
- elita, výkvet
- ukraine:
- еліта, краща, добірна частина, кращий, добірний екземпляр
elita
- 1.
-
Eminenta, de la plej bona:
elita posteno, kun gravaj respondecoj
[7];
lia filo studas ĉe elita instituto
[8];
Aso apartenas al elita kaj riĉega familio
[9].
distinginda, elektita, elstara2
- 2.
-
(pri grupo) Malfacile enirebla:
elita grupo de aktivuloj
[10];
malnova societo, elita, tre riĉa
[11].
esotera, fermita4, sekreta societo
7.
, 18
8. , Yamasaki Seikô: Sociolingvistoj ĉu glacikoraj?, 2004
9. , Hori Jasuo: Elitulo elektita, 2008
10. , Paul Gubbins: Saluton, serĝento!, 2013
11. , Ĉapitro 24 (dudek Kvar)
8. , Yamasaki Seikô: Sociolingvistoj ĉu glacikoraj?, 2004
9. , Hori Jasuo: Elitulo elektita, 2008
10. , Paul Gubbins: Saluton, serĝento!, 2013
11. , Ĉapitro 24 (dudek Kvar)
- angle:
- elite
- beloruse:
- элітарны, элітны
- france:
- d'élite
- germane:
- 1. Elite- 2. elitär
- japane:
- エリートの [えりーとの], 選り抜きの [えりぬきの]
- katalune:
- elitista
- ukraine:
- елітний, кращий, добірний
elitismo
Sinteno, kiu atentas kaj favoras eliton, eventuale neglektante ceterajn homojn: tio, kion usonanoj (almenaŭ la plejparto) ne ŝatas, estas elitismo [12]; Gramsci […] inspirita de intelektula elitismo, eĉ opinias ke la subaj popoltavoloj ne tiom bezonas internaciajn kontaktojn [13].
egalismo
snobismo
12.
T. Sankaro: Pli
da Ĝangala
„neŭtraleco“, [blogo], 2004-12-05
13. A. Montagner: Sinistra e esperanto, soc.culture.esperanto, 2005-05-01
13. A. Montagner: Sinistra e esperanto, soc.culture.esperanto, 2005-05-01
- angle:
- elitism
- beloruse:
- элітарызм
- ĉeĥe:
- elitářství
- france:
- élitisme
- germane:
- Elitismus
- katalune:
- elitisme
- portugale:
- elitismo
- slovake:
- elitárstvo
elitulo
-
Ano de elito:
distingita elitulo
[14];
li […] estos sola, izolita
en korpuso de la elituloj, kiuj superece rigardos liajn
baraktojn kun milda surprizo, scivolante de kie li leviĝis en
iliajn vicojn
[15];
la elituloj en la luksaj manĝohaloj supre povas sin regali
[16];
Amelia aparte ŝatas eventojn en grandaj kasteloj, kie ŝi povas konversacii kun
la elituloj de la irlanda socio
[17].
eminentulo
14.
, 24
15. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
16. , 2. La Ĵeto Estas Farita.
17. , Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
15. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
16. , 2. La Ĵeto Estas Farita.
17. , Albisturo Kvinke: Analoj de Bailenambeann, 2008
- angle:
- elite
- beloruse:
- прадстаўнік эліты
- france:
- cador, ponte
- germane:
- Eliteangehöriger, Prominenter, gesellschaftliche Größe