*konfuz/i PV

*konfuzi

(tr)
1.
Kunigi kaj miksi, tiel ke oni ne plu distingu diferencojn; malordigi, kompliki: Ni konfuzu tie ilian lingvon, por ke unu ne komprenu la parolon de alia [1]; Li ĵetis sagojn, kaj dispelis […] kaj konfuzis ilin [2]; subaĉeto […] konfuzas la aferojn de justuloj [3]; kriadis ili do diverse ion kaj alion, ĉar la kunveno estis konfuzita kaj la plimulto ne sciis, kial ili kunvenis [4]; la varmego konfuzas viajn pensojn, jen kial vi malĝojas sen kaŭzo [5]; en la lingvoj naturaj ekzistas la plej komplikitaj kaj konfuzitaj deklinacioj kaj konjugacioj kun grandega multo da diversaj formoj FK ; la eterneco donus al mi sufiĉe da tempo, por analizadi la konfuzitan bildon de la universala mizero [6]; la konfuzita fadenbulo de nia sorto [7]; malsano konfuzas la cerbon kaj naskas sovaĝajn kaj strangajn sonĝojn [8]; konfuzitaj kaj kontraŭparolaj ideoj BdV ; liaj vortoj, kvankam konfuzitaj, / En vero tamen ne frenezon montras, / Li kaŝas ion en la kor’, mi timas Hamlet ; la sociaj komplikaĵoj kaj problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare Marta ; vi rakontas al la knabo historiojn, [kiuj] devas konfuzi liajn ideojn [9].
2.
Ne ĝuste distingi unu de la alia du aŭ plurajn aferojn, kiuj iel similas; maldistingi: ili similas tiel, ke oni konfuzas ilin; ĉar la „ero“ de la Universala Vortaro kaj la „ero“ science internacia havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi, ke oni ilin iam reciproke konfuzos [10]; la ekzistado de la vorto „akuŝistino“ tute ne devas nin konfuzi, ĉar ĉiu facile komprenos, ke „akuŝistino“ signifas ne „virinon, kiu profesie (!) naskas“, sed „virinon, kiu profesie sin okupas per aferoj de naskado“ [11]; la aŭtoro konfuzas romantaŭgan beletran priskribon de scenejo kun ties ĝisgurde detale preciza priskribo [12]. VD:kunfandi
3.
Maltrankviligi, konsterneti iun per neatendita interveno: ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' reĝo, Ili stariĝis sen ia parolo FK ; en la salono eksonis laŭta ridego de ĉiuj alestantoj kaj […] tre konfuzita li nur mordis la lipojn kaj silentis FK ; Vi staras sendecide! Vi silentas! / Vi ŝajnas konfuzita! Ĉu aperis / Barante ia nova malfeliĉo? Ifigenio ; mi ne povus klarigi, kvazaŭ ia nebulo atakis, diablo konfuzis [13]; lia malalta frunto tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon Marta ; komence iom konfuzita de la forta eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento fariĝis videble kortuŝita Marta ; lia memfido kaj aristokrata ŝajno konfuzis la knabinon IK . VD:embarasi, iriti2, konsterni, senaplombigi, sendecidigi, perpleksigi
angle:
confuse
beloruse:
1. блытаць 2. блытаць, пераблытваць 3. бянтэжыць, бунтаваць
ĉeĥe:
mást, poplést, vyvést z konceptu
ĉine:
搞乱 [gǎoluàn], 搞混 [gǎohùn], 混淆 [hùnxiáo], 淆 [xiáo], 昏头昏脑 [hūntóuhūnnǎo], 弄混 [nònghún]
france:
confondre
germane:
1. verwirren, durcheinanderbringen 2. verwechseln, durcheinanderwerfen 3. verwirren, aus dem Konzept bringen, durcheinanderbringen, irritieren, verrückt machen, verstören
hispane:
confundir
hungare:
1. összekuszál, összekever 2. összetéveszt valakivel 3. megzavar
japane:
混乱させる [こんらんさせる], かき乱す [かきみだす], 取り違える [とりちがえる], 混同する [こんどうする], まごつかせる, 困惑させる [こんわくさせる]
nederlande:
in de war brengen, verwarren
pole:
bałamucić, mącić, mieszać, pokrzyżować, zakłócać, zaplątać, zawstydzać, zdezorientować
portugale:
confundir, perturbar, embaraçar, desconcertar, pôr em desordem, atrapalhar, turvar, enlear, embrulhar, alterar, atarantar, afobar
rumane:
stârni confuzie
ruse:
1. смешать, спутать 2. спутать, перепутать 3. смутить, привести в замешательство, сконфузить
slovake:
popliesť, zmiasť

konfuza

1.
Tiel senorda, ke oni apenaŭ povas ion distingi, orientiĝi, decidi: estas tiel malluma... konfuzaj labirintoj... nenia eliro [14]; doni malfacilan kaj konfuzan malregulecon al la akcento [15]; eviti la konfuzajn vortojn „nacio“ aŭ „popolo“ kaj anstataŭ ili […] uzi la precizajn hilelistajn esprimojn „regnanaro“ aŭ „landanaro“ [16]; la kapo respondis, nemovante la lipojn, per voĉo klara kaj malkonfuza, tiamaniere ke ĉiuj aŭdis ĝin DKM ; ŝi alŝteliĝis al la loko, kie la disputo, eble interbatiĝo, okazis, konfuza sceno sin prezentis al ŝi Iŝtar ; trakuris lian duonfrenezan kapon, fulmorapide, vico da konfuzaj demandoj kaj furiozaj deziroj Iŝtar ; ili uzis […] konfuzan galimation, kiu havis nenian interrilaton al la temo VaK ; en la publika opinio kreiĝas konfuza aŭ falsa imago pri la fakta situacio EfI . VD:malklara, nebula2, nedistingebla, nuba2, svaga
2.
Perpleksa, sendecida, embarasita: sed, sinjoro, balbutis la markizino tre konfuza, vi ŝancelas miajn decidojn KPr ; sub tiuj merititaj riproĉoj Fernando mallevis la kapon, konfuza kaj embarasita ChL .
Rim.: Tiun ĉi sencon oni preferas esprimi per „konfuzita“: la homoj estis tiel konfuzitaj, ke ili preskaŭ troviĝis en sveno [17]; la greko, konfuzita, foriris [18]; la libristo staris duone konfuzita, duone kortuŝita Marta .
beloruse:
1. зблытаны, пераблытаны 2. зьбянтэжаны
ĉeĥe:
rozháraný, zmatený
ĉine:
1. 混乱 [hùnluàn], 杂乱 [záluàn], 在混乱中 [zàihùnluànzhōng] 2. 迷惘 [míwǎng], 糊里糊塗 [húlihútú], 迷 [mí], 糾結 [jiūjié]
france:
confus
germane:
konfus 1. durcheinander, verwirrend 2. verwirrt, verstört
hispane:
1. confuso
hungare:
1. zavaros 2. zavart
japane:
雑然とした [ざつぜんとした], 混乱させる [こんらんさせる], 不明瞭な [ふめいりょうな]
nederlande:
verwarrend
pole:
bałamutny, bezładny, chaotyczny, mylący, zawiły, zawstydzony, zmieszany
rumane:
confuz, haotic, înșelătoare, jenat
ruse:
1. путаный, спутанный, запутанный 2. смущённый
slovake:
rozháraný, zmätený
tibete:
མགོ་རྙོག་པོ་

konfuzo

Stato de iu aŭ io konfuzita:
1:
de ĉiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo al la spirita komunikiĝo inter la nacioj FK ; ili venis al la batalejo, kaj jen ili ekvidis, ke […] la konfuzo estas tre granda [19]; kie estas ĵaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj ĉia malnobla ago [20]; estas malfacile sekvi viajn pensojn, […] ili en mia kapo eĉ zumas en granda konfuzo [21]; [atentu ke] la kokino […] ne forkuru en la ĝenerala konfuzo [22]; dum la tumulto kaj konfuzo mi enŝteliĝis en la preĝejon [23]; [en tiu] plej preciza ordo, […] unu peco da puntoj neatente ĵetita faras konfuzon en la magazeno Marta . VD:ĥaoso2, salato3.
2:
konfuzo inter „vesto“ kaj „vestaĵo“ [24]; konfuzo inter „l“ kaj „r“ [25]; ni devas peni, ke la vortoj simplaj ne donu ian konfuzon kun vortoj kunmetitaj (kiel ekzemple la ĝisnuna vorto defendi povus signifi de-fendi) RdE ; magnetofonoj[n…] franclingvanoj nomis „enregistreurs“, […] se riskis okazi konfuzo kun alia tipo de „registrilo“, oni diris „enregistreur magnétique BonaLingvo ; [li falas en] bedaŭrindan konfuzon inter siaj deziroj kaj la realaĵoj [26].
3:
sur la vizaĝo de la sankta Mefres oni povis vidi konfuzon [27]; sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo Marta ; ŝia konfuzo devenis ĝuste de la maniero, per kiu li ŝin rigardis IK ; kun sento de feliĉo kaj doloro kuniĝis konfuzo IK .
beloruse:
1:  блытаніна, каламеса 2:  блытаніна, зьмяшэньне 3:  зьбянтэжанасьць, замяшаньне
ĉeĥe:
chaos, nepořádek, zmatek
ĉine:
[luàn], 混乱 [hùnluàn], 紊乱 [wěnluàn]
france:
confusion, méprise
germane:
1:  Durcheinander, Verwirrung 2:  Verwechslung, Vermischung 3:  Verwirrung, Irritation, Verstörung
hispane:
1:  confusión
hungare:
zavar, zavarodottság
japane:
混乱 [こんらん], 混同 [こんどう], 当惑 [とうわく], 狼狽 [ろうばい]
nederlande:
verwarring
pole:
bezład, dezorientacja, powikłanie, zamęt, zmieszanie
rumane:
dezorientare, complicație, confuzie, amestecare
ruse:
1:  смешение, путаница 2:  смешение, путаница 3:  смущение, замешательство, конфуз
slovake:
motanica, neporiadok, zmätok

konfuzaĵo

Io konfuza: ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn kaj konfuzaĵojn EE ; la alta literatura lingvo […] estas al vi videble tre malmulte konata, de tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj Marta ; periodo de politikaj konfuzaĵoj KPr ; malplekti interkonfuzaĵojn Iŝtar ; estus malkuraĝaĵo profiti la cerbajn konfuzaĵojn de malfeliĉa virino ChL .
beloruse:
блытаніна, беспарадак
ĉine:
[luàn], 混乱 [hùnluàn], 紊乱 [wěnluàn] 杂乱 [záluàn]
france:
confusion
germane:
Durcheinander, Verwirrung
hungare:
zavaros ügy
japane:
混乱したもの [こんらんしたもの]
nederlande:
warboel, chaos
pole:
chaos
rumane:
confuzie
ruse:
путаница

konfuziĝi

(ntr)
1.
Miksiĝi, malordiĝi: la lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon FK ; la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago Marta .
2.
Ne plu povi distingi pro simileco: li venos al tiu perfekteco, ke li jam plu ne konfuziĝados EE ; ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj, ne ĉiam trafante la ĝustan Marta .
3.
Perpleksiĝi, embarasiĝi, ne plu scii kiel decidi kaj agi: liaj fratoj ne povis respondi al li, ĉar ili konfuziĝis antaŭ li [28]; ne timu, ne konfuziĝu, kaj ne tremu antaŭ ili [29]; kion vi tie havas en la mano? ― Fjodoroviĉ konfuziĝinte kaj faligante la banknotojn sur la plankon […] [30]; mi konfesas, mi iom konfuziĝis, mi eliris en mia nokta robo [31].
beloruse:
блытацца, пераблытвацца, бунтавацца, бянтэжыцца
france:
être décontenancé, s'embrouiller, se troubler
germane:
durcheinander kommen 1. sich verwirren 3. sich irritieren lassen
japane:
混乱する [こんらんする], 混じり込む [まじりこむ], まごつく
pole:
zaczerwienić się, zmieszać się
rumane:
înroși, se amestecă

interkonfuzi

(tr)
1.
Malorde intermiksi; konfuzi1: ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo [32]; brasikoj kaj rapoj kuŝis la grandaj kaj malgrandaj, ĉiuj interkonfuzite [33]; ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn interkonfuzitajn harojn, forviŝis la larmojn Marta ; la komplikitaj gramatikaj reguloj […] interkonfuziĝis antaŭ ŝiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj Marta .
2.
Kredi ke iu afero estas alia afero, aŭ ke iu ĝia eco estas alia ol reale; konfuzi2: mi interkonfuzis Strasburgon kaj Saarsburg MortulŜip ; se iu […] interkonfuzis sian dekstran kruron tiel kun la maldekstra kruro de alia kajutano, ke oni neniam eltrovus […], ke Martin kun la dekstra kruro de Bertram iris vaĉi MortulŜip .
beloruse:
пераблытваць, зьмешваць
ĉine:
2. 搞混 [gǎohùn], 混淆 [hùnxiáo], 张冠李戴 [zhāngguānlǐdài], 搞錯 [gǎocuò], 分不清 [fènbùqīng], 弄混 [nònghún]
france:
1. embrouiller 2. confondre (des choses entre elles)
germane:
1. verwirren, durcheinander werfen 2. verwechseln
japane:
もつれさせる, ごちゃまぜにする
pole:
pomieszać
rumane:
amesteca

malkonfuzi

(tr)
Ordigi interkonfuzitajn aferojn, tiel, ke oni povas distingi iliajn diferencojn: tiu afero ŝajnis al li unu el plej simplaj kaj malplej embarasitaj procesoj, kiujn li estis malkonfuzinta en sia jam longa magistrata vivado ChL ; kial do mi, bonvolu tion al mi malkonfuzi (klarigi), ekfuriozis kontraŭ tiu mistera konsilisto MkM ; oni lasos al la historiistoj la zorgon malkonfuzi la implikaĵon [34]. SIN:malmiksi, malimpliki, klarigi
34. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, Ĉu necesis kunlabori kun la Tria Regno?
beloruse:
разблытваць, упарадкаваць
ĉeĥe:
rozplést, uspořádat, vyjasnit
ĉine:
梳理 [shūlǐ], 清理 [qīnglǐ], 理順 [lǐshùn], 捃 [jùn]
france:
démêler (mettre au clair), éclaircir (mettre au clair)
germane:
entwirren, ordnen
hungare:
tisztáz, rendez
japane:
整える [ととのえる], 解きほぐす [ときほぐす], 見分ける [みわける], 明らかにする [あきらかにする]
nederlande:
ontwarren
pole:
odróżniać, rozróżniać
rumane:
distinge
slovake:
usporiadať, vyjasniť

nekonfuzebla

1.
Ne povanta esti maldistingita de: la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto Lanti ; kiam la unuaj pluveroj falas sur sekan teron, en la aero oni rekonas nekonfuzeblan odoron: tiun de la pluvo [35]; la tuta romano havas klarajn, nekonfuzeble rusajn kolorojn [36].
2.
Ne maltrankviligebla; nedubanta, certa, memfida: nekonfuzebla karaktero. SIN:aplomba, neŝancelebla, malvarmsanga2
beloruse:
1. адметны, якога немагчыма пераблытаць 2. незьбянтэжны, спакойны
ĉine:
1. 区别地 [qūbiéde]
france:
1. impossible à confondre 2. imperturbable
germane:
1. unverwechselbar 2. unerschütterlich, nicht aus der Ruhe zu bringen, nicht aus dem Konzept zu bringen
hungare:
1. összetéveszthetetlen 2. rendíthetetlen
japane:
取り違えようのない [とりちがえようのない], 明らかな [あきらかな], 落ち着きはらった [おちつきはらった]
nederlande:
1. duidelijk onderscheidend 2. onverstoorbaar, flegmatiek
pole:
niewątpliwy
rumane:
neîndoios
ruse:
1. который невозможно спутать 2. невозмутимый

senkonfuza

Sen konfuzo, hezito aŭ eraro, rekta, klara: vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera [37]; Neniu povas resti tute pura // Aŭ senkonfuza. Ni ne devas esti // Juĝantoj pri ni mem Ifigenio ; Josefina ŝatas nin kvazaŭ ŝi estus nia baptopatrino, – senkonfuze klarigis Lidia [38]; Ma admonis ke ŝi fondu apartajn kontojn por la du domoj respektive, kaj senkonfuze [39]. VD:pura2, senartifika, virga
37. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
38. La Ondo de Esperanto, Georgij Kokolija: Mensogulinoj
39. Pu Songling, trad. Guozhu: La Krizantema Feino, Penseo, 1997-09, numero 71a
beloruse:
незаблытаны, ясны, беспамылковы
ĉine:
拆分 [chāifēn], 分明 [fēnmíng]
france:
distinctement, sans méprise
germane:
ordentlich, wohlgeordnet, geradlinig, unbefangen, eindeutig
japane:
混乱のない [こんらんのない], はっきりした, 明確な [めいかくな]
pole:
wyraźnie, bez pomyłki
rumane:
clar, fără eroare

administraj notoj