*-ec/ UV

I.

-ec

Sufikso esprimanta abstraktan ideon de kvalito aŭ stato: boneco, beleco, certeco, soleco, infaneco, homeco; sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas PrV ; donacetoj subtenas amikecon PrV ; tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno [1]; li restu longe en sia reĝeco [2]; lia alteco estis ses ulnoj [3]; ŝiaj okuloj […] akiris la esprimon de neordinara akreco, eĉ preskaŭ penetremeco Marta ; montranta internan kontentecon aŭ miron de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia instruantino Marta ; malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo Marta ; Reĝo Alberto [prenas] sur sin la protektantecon super nia kongreso [4]; silkecaj nigraj haroj (havantaj la kvalitojn, aspekton, naturon de silko) Marta ; ŝi forgesis demeti ankaŭ la lignecan jugon [5]; kun senmova vizaĝo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj de la pasantoj Marta ; regis tiu dezerteca silento, kiu nur de tempo al tempo estas interrompata [6]; mi donas al vi unu pecon preferece antaŭ viaj fratoj [7].
france:
-esse, -itude
germane:
-heit, -keit, -schaft, -tät
hungare:
-ság, -ség
pole:
-ość
portugale:
-ez, -eza, -dão, -idão, -itude, -tude (sufixo que indica qualidade)
II.
Samsignifa memstara vortero:

eco

Difinita kvalitostato: Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj [8]; al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antaŭaj pekoj [9]; tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu […] estas tro malsaĝa, [ĝi] restas nevidebla [10]; ŝi, la malfeliĉa blinda infano […] antaŭ ĉio havis unu econ: profundan sentemecon [11]; kato […] havas la grandan malbonan econ, ke ĝi manĝas musojn [12]; en la princo […] kuniĝis ekstreme kontraŭaj ecoj [13]; peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro PrV . VD:atributo1, diferencigilo, distingilo, karakterizo, trajto
angle:
property, quality
beloruse:
якасьць, уласьцівасьць
bulgare:
качество
ĉeĥe:
vlastnost
ĉine:
[pǐn], 档次 [dàngcì], 性状 [xìngzhuàng], 形状 [xíngzhuàng], 奇习 [qíxí]
france:
caractère (propriété), propriété, qualité
germane:
Eigenschaft, Qualität, Beschaffenheit
hispane:
cualidad
hungare:
tulajdonság
itale:
caratteristica
japane:
性質 [せいしつ]
nederlande:
eigenschap
pole:
cecha, przymiot
ruse:
свойство, качество
slovake:
vlastnosť

*eca [14]

Kvalita, speca: tiuloka preparaĵo […] estas samtempe sukerita kaj tre spica, ‘pilipili’eca, se vi konas [15]; tio estas EU-eca demokratio [16].
france:
qualitatif
germane:
-artig
japane:
性質の [せいしつの]

ecaro

La tuto de ies ecoj: [ili] redaktis treege laŭdan priskribon pri la ĉarma ecaro kaj talento de sia juna favorato [17]; mi kredas je astrologio, ĉar ĝi montras al mi mian propran ecaron, senutiligante ĉiun penadon je memtrompo [18]; la eterna estaĵo, kiun oni nomas per diversaj nomoj, […] kiuj montras nur parton de la tutaĵo de lia ecaro [19]. VD:esenco1, ĥaraktero, naturo2
ĉine:
特徵 [tèzhēng], 質感 [zhígǎn], 質素 [zhìsù]
germane:
Beschaffenheit, Wesensart, Profil (Eigenschaften), Charakter, Naturell
japane:
性格 [せいかく], 性質 [せいしつ]

administraj notoj