*net/a UV
*neta
- 1.
-
Nekonfuza kaj preciza:
neta skribaĵo, desegno, kliŝaĵo;
netaj konturoj;
[tion] li diris per metala voĉo kun neta, preskaŭ malnature
neta artikado
[1];
por riveli netan veron necesas kribri la respektivajn faktojn
[2];
faru netan kopion de ŝia manuskripto
[3];
ŝi devos aĉeti „franĝ-reton“ (retharligilon) por konservi netaj la harojn,
ĉar la vento blovis tre multe
[4].
klara,
pura1 - 2.
- Sentara, senigita je ĉiu ajn kromaĵo, kalkulata laŭ sia nura propra kvanto: neta pezo (sentara maso, pezo de la varo mem ne enkalkulante la ĉirkaŭvolvaĵon); neta gajno, neta profito (definitiva profito, kiu restas post depreno de elspezoj faritaj aŭ de perdoj okazintaj); la meza malneta salajro kreskis je 17,6 % ĝis 435 eŭroj kaj la neta je 19,6 % ĝis 317 eŭroj [5].
1.
Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 8
2. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Klariga aldono
3. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Oka
4. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro VIII.
5. Monato, Laimius Stražnickas: Problemo pro salajroj, 2007
2. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Klariga aldono
3. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Oka
4. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro VIII.
5. Monato, Laimius Stražnickas: Problemo pro salajroj, 2007
- angle:
- 1. neat 2. net
- beloruse:
- 1. чысты 2. чысты, нэта ~a pezo: вага нэта.
- ĉeĥe:
- hladký, netto, opracovaný, začištěný, čistý (výnos,váha)
- france:
- 2. net
- germane:
- 1. rein 2. netto
- hispane:
- 2. neto
- hungare:
- 1. tiszta, letisztázott, tisztázati, nett 2. nettó ~a pezo: nettó súly.
- japane:
- 正味の [しょうみの], きれいな, 整った [ととのった], 清書の [せいしょの]
- nederlande:
- 1. net 2. netto
- pole:
- 1. czysty, na czysto 2. czysty, na czysto, netto
- portugale:
- 1. limpo, claro, distinto 2. líquido
- ruse:
- 1. чистовой, беловой 2. чистый, нетто ~a pezo: чистый вес.
- slovake:
- hladký, netto, čistý (výnos, váha)
- ukraine:
- чистовий, готовий, викінчений, чистий (про вагу, доход і т.п.)
neto
- Definitiva klara skribaĵo, sen korektoj kaj sen makuloj, ordinare kopiita laŭ alia prepara pli malpli malklara skribaĵo.
- angle:
- fair copy, final copy
- beloruse:
- чыставік
- ĉeĥe:
- váha netto, čistá váha
- france:
- propre (subst.)
- germane:
- Reinschrift
- hungare:
- tisztázat
- japane:
- 清書 [せいしょ]
- nederlande:
- net
- pole:
- czystopis
- ruse:
- чистовик
- slovake:
- čistá váha
- ukraine:
- чистовик, чиста вага, нетто
*malneto [6]
-
Unua prova skribaĵo kun korektoj, plibonigoj aŭ
makuloj, laŭ kiu oni poste transskribas la neton:
la paperoj konsistis el malnetoj de […] artikoloj kaj paroladoj
[7];
la versio projekciita […] estis malneto, kiu poste estis sufiĉe
multe reprilaborita surbaze de la tiam ricevitaj kritikoj
[8].
skizo,
skeleto3
kanvaso2,
koncepto,
skemo
6.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala
Vortaro, mal'net'
7. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 13
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
7. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 13
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
- angle:
- rough draft, first draft
- beloruse:
- чарнавік, накід
- ĉeĥe:
- koncept, makulář
- ĉine:
- 草稿 [cǎogǎo], 文稿 [wéngǎo], 草案 [cǎoàn], 初稿 [chūgǎo], 稿 [gǎo]
- france:
- brouillon (subst.)
- germane:
- Konzept, Entwurf, Kladde
- hispane:
- borrador
- hungare:
- piszkozat
- japane:
- 下書き [したがき], 草稿 [そうこう]
- nederlande:
- klad
- pole:
- brudnopis
- ruse:
- черновик
- slovake:
- koncept (písomnej práce)
- ukraine:
- чернетка
malneta
- 1.
- Koncepta, prototipa, ankoraŭ ne finpreparita: kiam mi havas iun kanton en malneta formo, mi montras ĝin al ŝi [9]; post filmado ĉe UK-o […] malneta versio estis projekciita [10].
- 2.
(pri pezo) sentara;
(pri prezo) kun ĉiuj krompagoj (sendkostoj, impostoj ks):
29% de la malneta enlanda produkto
[11];
la kapa malneta nacia produkto en la aliĝontaj landoj malsuperas duonon de la
EU-averaĝo
[12];
la hala enirpago sufiĉis por pagi niajn elspezojn, do la malneta profito ĉe
la kuiriloj fariĝis neta profito
[13].
brutta
9.
Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kial Nepalaj viroj iras labori en arabaj landoj?
12. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo, 2003
13. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 40. Kaj Rapide Kreskas La Afero.
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
11. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kial Nepalaj viroj iras labori en arabaj landoj?
12. Monato, István Ertl: Pri orientiĝo kaj okcidentiĝo, 2003
13. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 40. Kaj Rapide Kreskas La Afero.
- angle:
- 1. as draft 2. gross
- beloruse:
- 1. чарнавы, папярэдні 2. валавы, агуловы
- france:
- 2. brut
- germane:
- 1. im Entwurf 2. brutto