*bon/a PV

*bona  

1.  
Posedanta la karakterizajn ecojn de sia speco; konforma al sia celo, destino, al la regulo, al la devo; taŭga laŭregula: li estas bona parolanto [1]; bona ŝtofo, instruisto, aparato; bona konduto; bona stilo.
2.
(io) Feliĉa, favora, profitiga: bonan matenon! [2]! bonan tagon! bonan vojaĝon! en bona horoPrV ; bona novaĵo, ideo; bona afero; plej bona estos se vi ĝin forgesosZ .
3.
Humana, kompatema, helpema: mia onklino estas bona virino [3]; bonaj sentoj, bona koro.
4.
Afabla: estu tiel bona kaj proksimiĝu; havi la bonecon...Z .
afrikanse:
goed
angle:
good ~an tagon!: good afternoon!
azerbajĝane:
yaxşı
beloruse:
добры
bretone:
mat ~an tagon!: demat! ~an vojaĝon!: beaj vat! en ~a horo: e koulz havi la ~econ...: kaout ar vadelezh da...
bulgare:
добър
ĉeĥe:
dobrý, hodný, laskavý
ĉine:
好 [hǎo]
estone:
hea
france:
bon ~an tagon!: bonjour!
germane:
gut ~an tagon!: guten Tag!
hispane:
bueno ~an tagon!: ¡buenos días!
ide:
bona ~an matenon!: bona matino! ~an vojaĝon!: bona voyajo!
indonezie:
baik ~an matenon!: selamat pagi! ~an tagon!: selamat siang!
interlingvae:
bon
katalune:
bo
kazaĥe:
жақсы
kirgize:
жакшы
loĵbane:
xamgu
nederlande:
goed ~an tagon!: goedendag ~an vojaĝon!: goede reis!
norvege:
1. god, bra ~an tagon!: god dag! ~an vojaĝon!: god reise! 2. god 3. god 4. god
okcidentfrise:
goed
okcitane:
bon
pole:
dobry ~an tagon!: dzień dobry ~an vojaĝon!: szczęśliwej podróży en ~a horo: w dobrą godzinę estu tiel ~a: bądź tak dobry
portugale:
bom
rumane:
~an tagon!: bună ziua !
ruse:
1. хороший ~an tagon!: добрый день! ~an vojaĝon!: счастливого пути! en ~a horo: в добрый час 2. хороший, добрый 3. добрый estu tiel ~a: будьте так добры 4. добрый
slovake:
dobrý
svahile:
-zuri, -ema
tatare:
яхшы
tokipone:
pona
turke:
iyi
turkmene:
ýagşy
ujgure:
ياخشى
uzbeke:
yaxshi
volapuke:
gudik

*bone  

1.
En bona maniero: e = marque l’adverbe, ex. bon'e = bien [4] la tranĉilo tranĉas bone [5]; bone labori; bone al ni estas, ke vi alvenisZ ; bone fari al iuZ ; bone (sufiĉe, plene, tre) sciiZ ; kiu bone (komforte) sidas, tiu lokon ne ŝanĝuPrV ; plibone (prefere) fleksiĝi ol rompiĝiPrV .
2.  
Konsentite, mi aprobas: nu bone, iruZ ; nu, bone, mi sekvos vian konsilon. VD:ja, jes
angle:
well
beloruse:
добра
bretone:
mat
bulgare:
добре
ĉeĥe:
bon, dobře
france:
bien (adv.)
germane:
gut
hispane:
bien (adv.)
ide:
bone
indonezie:
2. baiklah, oke
nederlande:
goed (bijw.)
norvege:
1. godt, bra 2. greit
pole:
dobrze
ruse:
хорошо
slovake:
dobre, no
svahile:
vizuri
tokipone:
pona
volapuke:
gudiko

boni

Esti bona: la usonaj konsuloj pli bonas ol ilia reputacio MortulŜip ; kaj vi geedziĝis: tio bonas [6].
angle:
be good
nederlande:
goed zijn

bono, *bonaĵo   Vikipedio

Io bona: ne repagu bonon (bonfaron) per malbono; la homoj senĉese celadas al sia bonoZ (utilo, feliĉo); tio estas tre grava por la bono (sukceso) de nia aferoZ ; bono posedata ne estas ŝatataPrV ; plibono estas malamiko de bono PrV ; en ĉiu malbono estas iom da bono PrV VD:avantaĝo, preferindaĵo, profito
beloruse:
дабро
bretone:
mad, vad
france:
bonne action, bien (opp. au mal) pli~o estas malamiko de ~o: le mieux est l'ennemi du bien
germane:
Gutes, Erfolg, Nutzen
hispane:
buena acción, bien (opuesto a mal)
indonezie:
kebaikan
nederlande:
iets goeds
pole:
dobro ne repagu ~on (bonfaron) per mal~o: nie odpłacaj pięknym za nadobne pli~o estas malamiko de ~o: lepsze jest wrogiem dobrego
ruse:
добро, благо
svahile:
kitu kizuri, uzuri, faida
tokipone:
pona

*boneco Vikipedio

Eco de tio, kio estas bona: bon' = bon ‐> bon'ec' = bonté [7]
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, -ec'
angle:
goodness
france:
bonté
indonezie:
kebaikan

bonulo

1.
Virtulo: la bonuloj kaj la malbonuloj.
2.
Bonkora kaj simplanima homo.
beloruse:
добры чалавек
bretone:
den mat
ĉeĥe:
dobrák
france:
1. homme de bien 2. brave homme
germane:
1. guter Mensch 2. Gutmensch
hispane:
1. hombre de bien 2. hombre bueno
ide:
bono
nederlande:
1. goed mens 2. goeierd
pole:
dobry człowiek
ruse:
1. хороший человек 2. добряк, добрый человек
slovake:
2. dobrák
svahile:
1. mtu mzuri

*malbona

1.
Ne taŭga por sia funkcio, celo, ne konforma al la atendoj: bon'= bon ‐> mal'bon' = mauvais [8] el ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj [9].
2.
Malfavora, ĉagrena, ĝena: en malbona vetero oni povas facile malvarmumi [10].
3.
Malbonaga, malica, kaŭzanta mison aŭ suferon: malbonaj infanoj amas turmenti bestojn [11].
afrikanse:
sleg
angle:
bad
bretone:
fall
ĉeĥe:
zlý, špatný
france:
mauvais
germane:
schlecht 1. schlecht 2. schlecht 3. böse
hispane:
malo
ide:
mala
indonezie:
buruk
interlingvae:
mal
loĵbane:
xlali
nederlande:
1. slecht 2. slecht 3. boos
norvege:
1. dårlig 2. slem
okcidentfrise:
min
pole:
zły
slovake:
zlý, špatný
tokipone:
ike
volapuke:
badik

*malbonigi  

(tr)
Fari ion malbona, difekti ion: mi malbonigis mian tutan laboron [12]; akcidento malbonigis la veturilon; alkoholo malbonigas la sanon.
beloruse:
псаваць, сапсаваць, пагаршаць
bretone:
foeltrañ, distresañ, gwashaat (v.k.)
ĉeĥe:
pokazit, zhoršit
france:
détériorer, abîmer (détériorer)
germane:
verschlechtern
hispane:
empeorar
ide:
maligar
indonezie:
memperburuk
nederlande:
slecht maken
pole:
pogarszać, psuć
ruse:
ухудшать, ухудшить, портить, испортить
slovake:
pokaziť, šarapatiť
tokipone:
ike

malboniĝi

(ntr)
Iĝi malbona, ne funkcianta, difektita, misa: por esplori ovojn, ĉu ili ne malboniĝis, oni povas teni ilin kontraŭ la lumo de la suno [13].
france:
se corrompre, se dégrader, se gâter
indonezie:
memburuk

plejboneco  

Plej alta kvalito, plej bona stato, kiun io povas atingi: la verkisto, kiu ... influos la evoluon de la lingvo en la direkto de ĝia plejboneco ... ankoraŭ ne vere montriĝis [14]. VD:optimumo, perfekta
beloruse:
отпымум, найлепшыя ўмовы, найспрыяльнейшыя ўмовы
bretone:
gwellañ (a.k.)
france:
optimum (subst.)
hispane:
óptimo (subst.), inmejorable
indonezie:
terbaik, optimal
pole:
ideał, mistrzostwo, optimum
ruse:
оптимум, наилучшие условия

*plibonigi  

Meti en pli bonan staton, forigante difektojn: plibonigi aparaton, metodon; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo... [15]. VD:amendi, korekti, reformi
angle:
enhance, improve
beloruse:
паляпшаць, палепшыць
bretone:
gwellaat (v.k.)
ĉeĥe:
napravit, upravit, zlepšit
france:
améliorer
germane:
verbessern
hispane:
mejorar
indonezie:
memperbaiki
nederlande:
verbeteren
norvege:
forbedre, utbedre
pole:
polepszać, poprawiać
ruse:
улучшать, улучшить
slovake:
napraviť, upraviť, zlepšiť
svahile:
-boresha
tokipone:
pona

rebonigi  

(tr)
Meti denove en bonan staton, ripari: rebonigi difektitan maŝinon, eraronZ .
beloruse:
выпраўляць, рапараваць
bretone:
dresañ
ĉeĥe:
napravit, upravit, zlepšit
france:
réparer, remettre en état
germane:
wiedergutmachen
hispane:
reparar, reponer de enfermedad
ide:
ribonigar
indonezie:
memperbaiki
nederlande:
weer goedmaken
norvege:
reparere
pole:
polepszać, poprawiać
ruse:
исправить
slovake:
napraviť, odčiniť, opraiť, opraviť, zlepšiť

komuna bono Vikipedio

FILPOL Bono, prospero komuna kaj utila al ĉiuj anoj de la socio: ni bezonas regulojn! sen leĝoj, neniu laboras por la komuna bono [16].
16. C. McKee: Tuboj, [vidita en 2018]
france:
bien commun, intérêt général
indonezie:
kebaikan bersama

malbonavidaZ

Malbonfarema, malica.
beloruse:
зласьлівы, зламысны
bretone:
mennet fall
france:
malveillant, malintentionné
germane:
gehässig
hispane:
malintencionado
indonezie:
jahat
pole:
złośliwy
ruse:
злобный, недоброжелательный, злонамеренный

administraj notoj

~a: Mankas verkindiko en fonto.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~o, ~aĵo: Mankas verkindiko en fonto.
~eco: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~ulo: Mankas dua fontindiko.
~ulo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mal~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
pli~igi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
re~igi: Mankas verkindiko en fonto.
mal~avida: Mankas verkindiko en fonto.