*degener/i PV

*degeneri

(ntr)
Perdi la originajn kvalitojn: ĉiuj ili estas degenerintoj [1]; lia gajo degeneras en frenezon Kandid ; lia krueleco, liaj degenerintaj instinktoj kaj fantazio ĝuis tiajn vidaĵojn IKr ; kun la falo de la respubliko la retoriko kaj la parolarto komencis degeneri Ret ; se oni komencas malobservi tiajn bazajn kutimojn, ĉio povas degeneri en pelmela ĥaoso Kon11 ; tiu „interna ideo“ […] degeneris al ia sentimentala sinteno, preskaŭ religieco, al ia majstro-kulto EeP . VD:defali, dekadenci, gangreni, malboniĝi, putri
angle:
degenerate
beloruse:
дэгенэраваць, выраджацца
ĉeĥe:
degenerovat, zakrňovat, zvrhnout se
ĉine:
腐朽 [fǔxiǔ]
france:
dégénérer
germane:
degenerieren, entarten, verfallen
hebree:
להתנוון
hispane:
degenerar
hungare:
elfajul, degenerálódik
japane:
退化する [たいかする], 種の特質を失う [しゅのとくしつをうしなう], 退廃する [たいはいする], 堕落する [だらくする], 縮退する [しゅくたいする]
katalune:
degenerar
pole:
degenerować, degradować (niszczeć), wyrabiać się (zużywać się), wyradzać się (np. wyrodny syn)
portugale:
degenerar, corromper-se
ruse:
вырождаться, деградировать
slovake:
degenerovať, zvrhnúť sa
ukraine:
вироджуватися, перероджуватися, деґенерувати

degenero

Perdo de siaj naturaj kvalitoj: manko de sango kaj grasa degenero FK ; riĉeco kaj malriĉeco […] enkondukas avaremon kaj degeneron Rsp ; degenero de tradiciaj partioj, akompanata de korupto [2]; post la malapero de Fonto kaj la ideologia kaj kondutprincipa degenero de Literatura foiro, restis nur revuoj parte literaturaj, kiel La gazeto aŭ La kancerkliniko Kon11 . VD:dekadenco, korupto
2. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 5
beloruse:
дэгенэрацыя, выраджэньне
ĉeĥe:
rozklad organický, společenský
france:
déchéance, dégénérescence
germane:
Degeneration, Verfall
japane:
退化 [たいか], 退廃 [たいはい], 堕落 [だらく], 縮退 [しゅくたい]
katalune:
degeneració
slovake:
degenerácia

degenerigi

(tr)
Kaŭzi degeneron, korupti: malriĉeco kaj riĉeco degenerigas la laboron de la metiistoj kaj la metiistojn mem Rsp ; la moderna kapitalismo nun kapablas degenerigi ĉian ajn homan agadon, ekde kiam ĝi akaparas ĝin kaj trudas al ĝi sian logikon MD14 .
beloruse:
выклікаць дэгенэрацыю, выклікаць выраджэньне
ĉeĥe:
vyvolat degeneraci, způsobit degeneraci
france:
abâtardir, gangréner (fig.), pervertir
germane:
pervertieren
hebree:
לנוון
japane:
退化させる [たいかさせる], 退廃させる [たいはいさせる], 堕落させる [だらくさせる]
katalune:
fer degenerar, depravar, corrompre
slovake:
vyvolať degeneráciu

administraj notoj