*ja

*ja   Vikipedio

1.  
Konjunkcio insiste indikanta jam konatan motivon aŭ kaŭzon: „Tio tute ne estas via afero!“ diris la sorĉistino, „vi ricevis ja monon, nun donu al mi nur la fajrilon.“ [1]; „Tie supre mi povas kuŝi“, diris la malgranda Niko, kiam li ekvidis la tegmenton, „tio estas ja bonega lito“ [2]; ― Kara Mario! ― ŝi diris, ― tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja estas patroj de familioj... Marta ; ― Kiu povas scii, neniu ja vidis vin? [3]; Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi [4]. VD:ĉar, do1
2.  
Konceda partikulo kiu, kombinite kun kontraŭigaj konjunkcioj (sed, tamen ktp), plifortigas ilin: li estas ja mia amiko, sed mi ne aprobas lian konduton; li ja estas plene kulpa, tamen oni devas lin kompati.
3.
En buŝa parolo, esprimas emocian atentigon: „Sed li ja estas tute ne vestita!“ subite ekkriis unu malgranda infano [5].
angle:
indeed, surely, decidedly, after all (informal)
beloruse:
ж, жа
ĉeĥe:
ovšem, přece, přece, sice, vždyť
finne:
1. kyllä (vahvistussana), -han, -hän, toki 2. tosin, -han, -hän
france:
certes, effectivement, il est vrai que, en fait, bien (effectivement)
germane:
1. ja 2. zwar
hebree:
אמנם 1. אכן
hispane:
ciertamente, efectivamente
hungare:
1. hiszen 2. ugyan, bár, jóllehet
itale:
certamente (rafforzativo), ovviamente (rafforzativo), de facto (rafforzativo)
katalune:
2. certament, de debò, en efecte, en veritat
malaje:
2. sungguh benar
nederlande:
wel 2. immers 3. toch
pole:
*wszakże, przecież, ależ
portugale:
certamente, com certeza, de fa(c)to
ruse:
*ведь, же
slovake:
ovšem, veď, však
svede:
1. ju
tokipone:
kin

administraj notoj