2akcident/o PV
akcidento
- 1.
- Malfeliĉa, neatendita okazo kaŭzanta vundiĝon aŭ damaĝon: brulakcidentoj kaj fulmobatoj, rompitaj kruroj, dronakcidentoj kaj serpentmorditaj infanoj […] movis lian fantazion tiom, ke li por kelke da horoj forgesis […] la monotonecon de la vivo HsT ; por eviti ĉiuspecan akcidenton, mi estis metinta la lulilon malproksime de l’ kameno ChL ; oni ne ĉiam mortas pro tiaj akcidentoj Kandid ; antaŭ ne longe li estis perdinta, pro fervoja akcidento, sian edzinon KPr ; ili nepre opinios, ke min trafis mortakcidento VaK ; (figure) la afero ne estas tute tiel akcidenta kiel ĝi ŝajnis TAA . averio, damaĝo, incidento, kraŝo, misaĵo
- 2.
- Okaza, forlasebla eco de objekto aŭ fenomeno, kiuj povas konservi sian esencon ankaŭ sen ĝi: la beleco estas akcidento kiun egale bone povas posedi virtulo aŭ pekulo. atributo
- angle:
- accident
- beloruse:
- 1. няшчасны выпадак, здарэньне 2. акцыдэнцыя (філяз.)
- bulgare:
- 1. авария
- ĉeĥe:
- havárie, nehoda, zejm. automobilní
- ĉine:
- 1. 三長兩短 [sānchángliǎngduǎn], 三长两短 [sānchángliǎngduǎn], 不幸运 [bùxìngyùn], 不幸運 [bùxìngyùn], 不合适宜 [bùhéshìyí], 不合適宜 [bùhéshìyí], 不幸的巧合 [búxìngdeqiǎohé]
- france:
- 1. accident 2. accident
- germane:
- 1. Unglück, Unfall, Unglücksfall 2. Akzidens, Zufallseigenschaft
- hebree:
- תְאוּנָה
- hispane:
- accidente
- hungare:
- 1. baleset, szerencsétlenség 2. akcidencia
- indonezie:
- 1. kecelakaan, kemalangan
- itale:
- 1. accidente, sinistro (incidente), incidente, imprevisto (accidente) 2. accidente
- japane:
- 事故 [じこ], 災難 [さいなん], 偶然の出来事 [ぐうぜんのできごと]
- katalune:
- accident
- nederlande:
- 1. ongeval
- okcitane:
- accident
- perse:
- 1. حادثه، سانحه 2. عَرَض
- pole:
- 1. wypadek
- portugale:
- 1. acidente, sinistro 2. acidente
- rumane:
- 1. accident, caz
- ruse:
- 1. несчастный случай, авария, происшествие 2. акциденция
- slovake:
- havária, nehoda, havária 1. nehoda
- svede:
- 1. olyckshändelse
- tibete:
- གདོང་ཐུགས་རྒྱག་
- tokipone:
- 1. pakala
- ukraine:
- нещасний випадок, аварія, катастрофа
akcidente
- Per akcidento: ĉu tiu viro pereis akcidente? ĉu kontraŭe li estis mortigita de forkurantoj, kiam li ilin persekutis? ChL ; se mi […] mortus akcidente, Dio, kiu min juĝos kaj kiu vidas miajn suferojn, ne povus min kondamni KPr . malbonŝance, malfeliĉe
- angle:
- accidentally
- beloruse:
- выпадкова (асабл. аб няшчасьці)
- indonezie:
- secara tidak sengaja, tidak sengaja, tak sengaja, kebetulan
administraj notoj
pri
~o 2.:
En PIV tiu nocio nomiĝas akcidenco. Indas esplori ĉu ĝi estas tiel uzata de fakuloj. [HJ]