*teras/o

*teraso

ARKIAGR
1.
Ebena areo apud domo aŭ en ĝardeno, laŭbezone subtenita per masonaĵo, ĉu aranĝita por sidado, ĉu por niveli deklivon: li fumis cigaredon sur la nefermita teraso, kie la malvarmeta aero estis plena de la odoro de oranĝoj [1]; trinkejaj terasoj [2]; ni sidis kune sur la teraso de mia vilao [3]. SIN:altano, belvedero, balkono.
2.
Ebena tegmento kun balustrado: la domo […] estis ligna, unuetaĝa, kiel kutime kun teraso, super kiu pendis tola tendo [4]; sur la plata tegmento de ĉi tiu konstruaĵo staris denove kvadrata teraso, kelke da metroj alta […] kaj sur ĝi, unu sur la alia, du turoj [5]; [la] instruistoj […] ĉiutage observis la monton sur tegmenta teraso de la lernejo [6].
1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
2. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Moderna Anĝeluso
3. Albisturo Kvinke: La aristarka raporto de Albisturo Kvinke, Monato, 2003/07, p. 33
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IX
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
6. Isikawa Takasi: Monto Fuĵi, Monato, 2013/08, p. 17
angle:
terrace
beloruse:
тэраса
ĉeĥe:
terasa
france:
terrasse
germane:
1. Terrasse 2. Dachterasse
hungare:
terasz
japane:
テラス, 露台 [ろだい], 屋上露台 [おくじょうろだい], 台地 [だいち], 高台 [たかだい], 築山 [つきやま], 段丘 [だんきゅう]
katalune:
terrassa
nederlande:
terras
pole:
1. taras 2. taras
portugale:
terraço
ruse:
терраса
slovake:
terasa
ukraine:
тераса, вузька база

terasa

1.
AGR Rilata al teraso; kun teraso ktp: oni disponigis al ŝi terasan apartamenton kun spirhaltiga panoramo [7]; kelnerino alportis manĝilaron sur la terasan tablon [8].
2.
Formanta terasojn, terasita: ili ekrigardis la valon: la arbaro, la terasaj kampoj, la paŝtejoj tranĉataj de vojetoj [9]; la poeziaj terasaj rizkampoj de Mekongo [10]. VD:amfiteatro
7. Roberto Pigro: Terasa apartamento, Monato, 2011/01, p. 26
8. Spomenka Štimec: Zagrebaj Solistoj en Bonaero, Monato, 2001/07, p. 22
9. Internacia krestomatio, La Miraklo de Purun Bhagat
10. Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Rusaj chart-aviadiloj por Vjetnamujo
beloruse:
тэрасны
germane:
2. terrassenförmig, terassiert
hungare:
teraszos
katalune:
formant terrasses, graonat
nederlande:
terrasvormig
pole:
1. tarasowy 2. tarasowy
ruse:
террасный

terasi

Aranĝi deklivan ĝardenon aŭ kampon laŭ ebenaj ŝtupegoj: ni vidis virinojn plugi terasitajn kampojn [11].
11. Vera Barandovská-Frank: Nepalo tra eŭropaj okuloj, Monato, 2004/09, p. 16
germane:
terrassieren
pole:
tworzyć ciąg tarasów

administraj notoj

~i : Mankas dua fontindiko.