1normal/a PV

normala

1.
Ordinara, antaŭvidebla, kutima: normala temperaturo, vivmaniero; oni ne sentas la normalan premon de la atmosfero LGA ; dank’ al Dio, ke normalaj cirkonstancoj revenas […] kiel antaŭ la krizo InfanTorent2 ; ili ĝemis kaj faris tiajn ekstazajn mienojn, kvazaŭ ili estus en ne tute normala stato [1]; troigoj kaj fantazioj estis ja tuj rekoneblaj de ĉiu normala homo HsT ; ili estas nudistoj, sed cetere ili ŝajnas normalaj InfanTorent2 ; kontraŭ la normalan fluon Ret ; artaj provoj haltigi tiun normalan ekonomian kaj socian evoluprocezon per rimedoj aŭtarkiaj, fiaskis Ret ; mi simple donis al la vorto signetojn de citado, por montri, ke la vorto estas ne normala [2]; la meza normala plenkreskulo posedas inter 35 000 kaj 70 000 vortojn Ret ; li atentigis min pri la „frenezaĵoj“ […], kiujn normala cerbo ne eltenas VaK . VD:norma2
2.
MAT(evitinde)
a)
[3]=orta
b)
PIV2 =invarianta
Rim.: Ĉi tiu termino devenas etimologie de la latina „norma“, kiu signifas „ortilo“. En Esperanto, kiel en multaj modernaj lingvoj, la senca rilato inter la matematikaj sencoj de ĉi tiu termino kaj la komunuza tute perdiĝis.
angle:
normal 2.b invariant (subgroup), normal (subgroup), distinguished (subgroup), self-conjugate (subgroup), normal (divisor)
beloruse:
нармальны
bulgare:
нормален
ĉeĥe:
normální, obvyklý, obyčejný, pravidelný, řádný
ĉine:
通常 [tōngcháng], 正常 [zhèngcháng], 师范 [shīfàn], 師範 [shīfàn], 对头 [duìtóu], 對頭 [duìtóu]
france:
normal 2.b (sous-groupe) invariant, (sous-groupe) normal, (sous-groupe) distingué
germane:
normal 2.b invariant (-e Untergruppe), Normal-(teiler), selbst-konjugiert (-e Untergruppe)
hispane:
normal
hungare:
normális, rendes 2.b invariáns(alcsoport)
japane:
正常な [せいじょうな], 正規の [せいきの], 普通の [ふつうの], 標準的な [ひょうじゅんてきな], 垂直の [すいちょくの]
nederlande:
normaal
pole:
normalny 2.b (podgrupa) niezmiennicza, (podgrupa) normalna, (dzielnik) normalny
portugale:
normal
ruse:
нормальный 2.b инвариантная (подгруппа), нормальная (подгруппа), самосопряжённая (подгруппа), нормальный (делитель)
slovake:
normálny, obvyklý, obyčajný, pravidelný
ukraine:
нормальний, звичайний, типовий

normalo

1.
Normala situacio, aferstato, funkciado: mi alvenis sen ajna incidento kaj jam sidas en normalo [4]; la normalo ja estas prunti vortojn pro la bezono nomi aĵojn kaj konceptojn novajn [5].
2.
MAT[6](evitinde) =ortanto
4. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
5. Monato, Otto Prytz: Ĉu la angla ne devenas de la praangla?, 2014
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 35
angle:
normal
beloruse:
1. нармальны стан 2. пэрпэндыкуляр, нармаль
ĉeĥe:
normál, průměr
france:
1. situation normale
germane:
1. Normalität 2. Normale
slovake:
kolmica, normála

normalulo

Iu normala, ne rimarkeble devianta de la averaĝo, koncerne aspekton, talenton, konduton ktp: lia vireco streĉiĝis maksimume, kaj la dikeco, duobla ol ĉe normalulo, ĉi-foje eĉ pli impresis [7]; ĉu en 2012 ankoraŭ estas racie pagi pension al politikistoj alie ol al normaluloj [8]; mi jam timis, ke ili rigardas min […] nenormalulo [9]; normaluloj sen perfekta kono de la angla ne devos malesperi [10]. ANT:frenezulo, marĝenulo, strangulo, talentuloVD:averaĝulo, kutimulo, mediokrulo, rutinulo, simplulo
beloruse:
нармальны чалавек
ĉine:
一般人 [yìbānrén], 普通人 [pǔtōngrén], 一般人 [yībānrén], 庸才 [yōngcái]
germane:
Normaler, Normalbürger, Durchschnittsmensch, Normalsterblicher

administraj notoj