tradukoj: be cs de en es fr hu id nl pl pt ru sk

*punkt/o PV

*punkto Vikipedio

1.
Malgranda makulo1.b sur supraĵo: la punktoj kaj strekoj de la Morsa alfabeto; havi ruĝajn punktojn sur la haŭto; nigra punkto vidiĝis en la ĉielo, anoncante pluvon. LST:formo1
2.TEZ
GRATIP Interpunkcia signo (.) uzata precipe por marki frazfinon kaj mallongigon: demandosigno estas uzata post demandaj ĉeffrazoj anstataŭ punkto PMEG; uzu „ktp“ (sen punkto) kaj ne k.t.p. [1]; (figure) meti la finan punkton al polemiko; (figure) kial ne fari laŭ lia peto: cedi al li la misiiston kaj punkto? [2]
Rim.: En la matematiko la anglosaksoj uzas la punkton por apartigi la unuojn disde la decimaloj, dum la eŭropanoj uzas por tio komon: la ĉi-lasta signadmaniero ŝajnas preferinda. Sed, ĉar en formuloj la punkto estas uzata kiel simbolo de multipliko, estus preferinde uzi simple blankan spacon por dividi longan nombron en grupojn de 3 aŭ 6 ciferoj, ekz-e: 125 250 416,75.
3.
Preciza loko, kie io okazas: la punkto de kontakto de du korpoj; apogpunkto; la deirpunkto, alvenpunkto; la armeo okupis la plej gravajn punktojn de la lando; dometo, staranta sur alta punkto de monto; sur kia punkto li freneziĝis?Z idistoj staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ 20 jaroj; punkto de vidadoZ (loko, de kie oni plej bone vidas pentraĵon, pejzaĝon, konstruaĵon; (f): maniero juĝi la aferojn); (figure) rigardi la aferon de malĝusta punkto de vidadoZ; tio estas lia tikla, vunda punkto (pri tio li estas tre impresebla, tio estas lia malforta flanko); el la vidpunkto de infano [3].
4.TEZ
Speciala temo, kiun oni atentas: ni lasos por kelka tempo flanke la demandon pri la ebleco aŭ neebleco de la enkonduko de lingvo internacia (pri tiu ĉi punkto ni parolos malsupre) ... [4]; la diskutita punkto de la regularo estis...; la ĉefa punkto estas sukcesi; parolado, prediko pri tri punktoj VD:objekto3
5.
MAT
a)TEZ
[5] Senlime malvasta spacero, konsiderata kiel havanta nek larĝon, nek longon: renkonto de du rektaj linioj naskas unu punkton.
b)TEZ
[6] Elemento en spaco, speciale topologia, afina aŭ metrika.
6.TEZ
TIP Malgranda enpaĝiga mezurunuo de longo, kies valoro varias laŭ landoj: en Anglalingvujo oni uzas la «pigan punkton» (351µm) kaj la «grandan punkton» (353µm); en la kontinenta Eŭropo oni uzas la «ciceran punkton» (376µm); naŭpunkta tiparo.

Rim.: Evitinda estas la uzo de punkto kun la signifo de grado.

punkti

(tr)
Meti, desegni multajn punktojn sur io: punkti gravuraĵon; ruĝa floro punktita per nigraĵoj; griza, nigre punktita plumaro; li trovis sukplenan verdaĵon de herboj, punktitan de floroj [7].

*dupunktoTEZ Vikipedio

GRATIP Interpunkcia signo (:) uzata precipe por enkonduki klarigon aŭ citaĵon.

elirpunktoTEZ

(figure) Bazo de rezono, tuto de antaŭsupozoj por pensado aŭ agado: dum longa, tre longa tempo tiu afero ... estis la elirpunkto de miaj paŝoj al kompreno, al dubo kaj al kritiko [8].

mezpunktoTEZ Vikipedio

MAT[9]=mezo

starpunktoTEZ

(figure) Esprimita opiniosinteno pri pridisputata temo: la teksto estas ampleksa kaj bone prilumas mian starpunkton pri multaj aktualaj demandoj [10]

superpunktoTEZ

LINTIP Diakritilo en formo de punkto metita super la koncerna baza litero: en Esperanto superpunkto diferencigas j disde ĵ.

tripunktoTEZ Vikipedio

GRATIP Interpunkcia signo (…) uzata anstataŭ punkto post nefinitaj frazoj, aŭ kie io estas ellasita, aŭ signas iom longan paŭzon (pro hezito, interrompo ktp).

turnopunkto, turnpunkto

(figure) Grava ŝanĝo de direkto, de agmaniero, ofte sub premo de ekstera cirkonstanco: en la homa historio estas eventoj, kiujn oni povas taksi turnopunktoj [11].

vidpunktoTEZ

1.
Punkto de observado: de tiu vidpunkto li vidis la tutan valon.
2.TEZ
(figure) Mensa pozicio el kiu oni rigardas aferon: laŭ/el tiu vidpunkto vi estas prava; fiksita vidpunkto, pozitiva konscio, blindigus kaj surdigus la poeton al la veraj tendencoj de la epoko [12].

ĉefpunkto geografiaTEZ

GEOG La kvar gravaj punktoj de la horizonto: Nordo, Sudo, Oriento, Okcidento.

fiksa punktoTEZ Vikipedio

MAT[13] (de bildigo f) Tia elemento x, ke f(x) = x: kuntiro de kompleta metrika spaco al si mem akceptas nur unu fiksan punkton.
Rim.: Oni diras sendistinge „a estas fiksa punkto de f“, aŭ „punkto a estas fiksa per f“.

tradukoj

anglaj

~o 2.: period; ~o: dot; du~o: colon; super~o: overdot, dot above; tri~o: ellipsis; vid~o: point of view, viewpoint; fiksa ~o: fixed point.

belorusaj

~o 2.: кропка; ~o 3.: пункт; ~o 4.: пункт; ~o 5.: пункт; ~o 6.: пункт; du~o: двукроп'е; tri~o: шматкроп'е; vid~o: гледзішча, пункт погляду.

ĉeĥaj

~o: bod, pozice, tečka, řádová tečka; ~i: stanovovat body, tečkovat; du~o: dvojtečka; elir~o: východiště, výchozí bod; mez~o: střed (-ový bod); star~o: postoj, stanovisko; super~o: tečka nad písmenem; tri~o: trojbod; turno~o, : bod obratu, otočný bod, vratný bod; vid~o: aspekt, hledisko, názor; fiksa ~o: daný bod, invariantní bod, pevný bod.

francaj

~o: point; ~i: ponctuer (mettre des points); du~o: deux-points; elir~o: point de départ, présupposé (subst.); mez~o: milieu; star~o : position (opinion); super~o: point suscrit; tri~o: points de suspension; turno~o, : moment charnière, instant décisif; vid~o: point de vue; ĉef~o geografia: point cardinal; fiksa ~o: point fixe.

germanaj

~o: Punkt; vid~o: Gesichtspunkt, Standpunkt; fiksa ~o: Fixpunkt.

hispanaj

~o: punto; ~i: puntear (poner puntos); vid~o: punto de vista.

hungaraj

~o: pont; ~i: kipontoz, pettyez; du~o: kettőspont; mez~o: középpont; super~o: felső pont; tri~o: hármaspont; vid~o 1.: nézőpont; vid~o 2.: szempont, szemszög; fiksa ~o: fixpont.

indoneziaj

~o: titik; du~o: titik dua; elir~o: titik pangkal; tri~o: elipsis; vid~o: sudut pandang; ĉef~o geografia: mata angin.

nederlandaj

~o: punt, stip; ~i : stippelen; vid~o: gezichtspunt, standpunt.

polaj

~o 5.: punkt; fiksa ~o: punkt stały.

portugalaj

~o: ponto.

rusaj

~o 2.: точка; ~o 3.: точка, пункт; ~o 4.: пункт; ~o 5.: точка; ~o 6.: пункт; ~i : ставить точки, пунктировать, усеивать; du~o: двоеточие; elir~o: исходная точка; super~o: точка сверху; tri~o: многоточие; turno~o, : поворотный пункт; vid~o: точка зрения; ĉef~o geografia: страны света; fiksa ~o: неподвижная точка.

slovakaj

~o: bod, bodka; ~i: bodkovať, stanovovať body; du~o: dvojbodka; elir~o: východiskový bod; mez~o: stredobod; star~o: postoj, stanovisko; super~o: bodka nad písmenom; tri~o: trojbodka; turno~o, : bod obratu, otočný bod; vid~o: aspekt, hľadisko, názor; fiksa ~o: pevný bod.

fontoj

1. Instrukcio por la aŭtoroj de «Monato»
2. J. London, trad. R. Rossetti: Dio de liaj prapatroj, NLR, 1/4
3. Monato, Edukemaj bestoj
4. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, ĉap. 2a
5. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
6. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, sternaĵo
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
8. H. Hesse, trad. D. Karthaus: Demian, 2007
9. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
10. S. Ivanóv: Komitatano B, 2004
11. E. Robertson: Turnopunktoj, Esperanto en Skotlando, [2005?]
12. W. Auld: Pasio-Pasivo, NLR, 1:1
13. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, Ekzercaro, §130

~o: Mankas verkindiko en fonto.
du~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
mez~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
super~o: Mankas dua fontindiko.
super~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
tri~o: Mankas dua fontindiko.
tri~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĉef~o geografia: Mankas dua fontindiko.
ĉef~o geografia: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
fiksa ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [punkt.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.44 2016/11/24 20:10:15 ]