tradukoj: ca de en es fr hu ms nl oc pl pt ru vo

*kontraŭPV

I.

*kontraŭTEZ

Prepozicio montranta:
1.TEZ
Ion antaŭ iu persono aŭ objekto, de ĝi apartigita per libera interspaco: la urbdomo staras kontraŭ la katedralo; la du mimikistoj sidiĝis unu kontraŭ la dua FK ; li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis tiujn partojn unu kontraŭ la alia [1]; vilaĝoj kuŝas sur la dekstra kaj maldekstra bordo, unu kontraŭ la alia. VD:kontraŭflanke al, kontraŭvizaĝe al, rigarde al, vidalvide al
2.TEZ
Personon aŭ objekton, kun kiu oni komparas alian: supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas [2]; multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro [3]; tiuj popoloj vivas sub regado, kontraŭ kiu ili preferus la Turkan.
3.TEZ
Objekton, por kiu oni ŝanĝas ion: Arabujo […] komercis kun vi, donante al vi ŝafidojn […] kontraŭ viaj komercaĵoj [4]; du kamaradoj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj [5]; kontraŭ dek svisaj frankoj mi sendas serion da aŭstraj poŝtmarkoj; ŝanĝi varojn kontraŭ varoj SIN:pro 2VD:anstataŭ, por
4.TEZ
Personon aŭ objekton, al kiu estas direktata ago aŭ sento: ŝi eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo [6]; frapi sin kontraŭ muronZ; levi la vizaĝon kontraŭ la plafonon Marta ; ŝi levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn Marta ; vi estas tro bona kontraŭ mi; agi fiere kontraŭ iu; ankaŭ ŝi ne estas indiferenta kontraŭ liZ; kontraŭ neniu oni devas esti maljusta; esti favore agordita kontraŭ iu; kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li [7]; se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata [8]; malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo [9].
5.TEZ
Objekton, kies naturan pozicion, direkton aŭ tendencon oni inversigas: karesi kontraŭ la haroj PrV ; froteti [la katon] kontraŭ la haroj [10]; naĝi kontraŭ la fluo; agi kontraŭ la kutimoj, la leĝon; paroli kontraŭ sia penso, konscienco.
6.TEZ
Objekton aŭ personon, al kiu estas direktata malamika, malutila, malfavora aŭ malhelpa ago: kuracilo kontraŭ febro; panon vi donis al ili kontraŭ ilia malsato [11]; kontraŭ malfeliĉo baroj ne ekzistas; dubo gardas kontraŭ risko PrV; li savis Danielon kontraŭ leonoj [12]; kion vi volas, ke mi faru kontraŭ tioZ? diskuti pri la por kaj la kontraŭ; kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko PrV; kontraŭ peko batalu, sed pekanton ne tuŝu PrV; elpaŝi kontraŭ iun MT ; militi, ribeli, konspiri, komploti, iri, marŝi, batali, ekpafi kontraŭ iu(n); kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta PrV; ŝi levas la bastonon kontraŭ lin [13]; kiu ne estas kontraŭ vi, estas kun vi; la komitato nenion havos (riproĉos) kontraŭ Svisujo [14]; lia agado indignigis ĉiujn kontraŭ li; gardu min Dio kontraŭ miaj amikoj, kontraŭ miaj malamikoj mi gardos min mem; kontraŭ min mem sin turnis mia ruzo Hamlet ; mi levos kontraŭ vin nacion, kiu premos vin [15]; Kaino leviĝis kontraŭ sian fraton kaj mortigis lin [16]; kontraŭ ĉi tiun leĝon protestas la laboristaro; mi havas nenian plendon kontraŭ li Marta .
II.
Vortero samsignifa:

kontraŭa

1.TEZ
Estanta kontraŭ iu aŭ io; mala, malfavora, malamika, malhelpa: kontraŭa direkto; kontraŭa signifo; kontraŭa flanko; kontraŭa propono; ni estas kontraŭaj al via projekto; al li ŝajnis, ke de l' kontraŭa balkono venas mirinda brilo DL ; se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti [17]; iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj VivZam ; homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari al ŝi la vojon Marta . VD:antagonismo, baro, kontraŭdiri, malhelpo, kontrasto, maleco, opozicio, kontraŭstari
2.
MAT
a)TEZ
[18] (p.p. du duonrektoj) Kies origino estas ilia nura komuna punkto, kaj inkluzivataj de unu komuna rekto; alidire: ilia kunaĵo estas rekto: du kontraŭaj duonrektoj formas streĉitan angulon.
b)TEZ
[19] (p.p. latero kaj vertico en triangulo) Tiaj, ke la vertico ne apartenas al la latero: streki tra vertico ortanton al la kontraŭa latero; latero kontraŭa je (aŭ: al) vertico; ĉiu mezortanto de regula triangulo dusekcas la kontraŭan angulon (la angulon, kies vertico estas kontraŭa al la konsiderata latero).
c)TEZ
[20] (p.p. lateroj en kvarlatero) Sen komuna vertico: la kontraŭaj lateroj de paralelogramo estas paralelaj.
d)TEZ
[21] (p.p. faco kaj vertico en kvaredro) Tiaj, ke la vertico ne apartenas al la faco: streki tra vertico ortanton al la kontraŭa faco.

*kontraŭeTEZ

1.
Aliflanke, en inversa pozicio: la preĝejo staras ĉe la placo, kaj la urbdomo staras kontraŭe; la pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata je l' vespero DL .
2.
Male, en inversa direkto, senco aŭ intenco: la vento blovis kontraŭen; mi tre bone fartas, ŝi kontraŭe estas ĉiam malsana; paroli kontraŭe de sia konscienco; la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis DL ; al li kontraŭe respondis Aĥilo piedorapida FK .

kontraŭe alTEZ

(prepoziciaĵo)
Kontraŭ2, kontraŭ6: fosojn fosis al mi la fieruloj, kontraŭe al Viaj leĝoj [22]; kontraŭe al tio, kion opinias la plenkreskuloj, la temoj familio, geedziĝo, seksa vivo kaj drogo okupas tre malgrandan rolon en la junulara vivo [23]. VD:kontraste al

kontraŭiTEZ

(x)
1.
Esti kontraŭa al: mi aŭdis Filonon kaj Oreston paroli ... ili absolute kontraŭas ĉion, kion Paŭlo faras [24]
2.
Agi kontraŭ, malhelpi al, bari: mi pensis, ke tiu instruo kontraŭas feliĉon [25].
3.
Kontraŭdiri al: ne! kontraŭis la avino [26].

kontraŭaĵo

Kontraŭa cirkonstanco, kiu kontrastas kun alia aŭ kiu malhelpas ian planon: estas multaj kontraŭaĵoj en lia konduto; kiom da kontraŭaĵoj kaj ĉagrenoj povus esti evitataj, se en la turismo estus enkondukata internacia lingvo; la prefikso „mal“ signifas rektan kontraŭaĵon de la ideo FK ; Stetten estis rekte la kontraŭaĵo de sia amiko FK ; li travojaĝis la tutan mondon, por trovi [veran reĝidinon], sed ĉie troviĝis ia kontraŭaĵo [27].

kontraŭecoTEZ

Kontrasto, granda diferenco, malakordo: akra kaj profunda kontraŭeco; pozicio […] en plena kontraŭeco kun la homa anatomio kaj kun la leĝoj de la egalpezo BdV ; venki kontraŭecon por trovi harmonion reciprokan [28]; konfesia kontraŭeco al la universalaj supereco kaj senerareco, kiun la papo atribuas al si [29]. VD:abismo, antipodo

kontraŭiĝi

(ntr)
Ekagi, reagi malfavore aŭ malhelpe al...: ne kontraŭiĝu al nia feliĉo! Revizoro

kontraŭuloTEZ

Tiu, kiu kontraŭe staras, kontraŭe opinias, kontraŭe agas, en proceso, sporto, lukto...: [li] ĉe la plej malgranda rimarko de la kontraŭuloj ekstaras senhelpe kaj ne scias, kion respondi FK ; kontraŭulo de fumado de tabako FK ; glavoj de potencaj kontraŭuloj Hamlet ; tiuj niaj principaj kontraŭuloj, kiuj antaŭ ne longe malŝate rigardis nin de alte, nun jam krias alarmon [30]; neniel timigitaj de la kontraŭuloj [31]; konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto [32].
III.
Prefikso kun la sencoj de kontraŭ 5 kaj kontraŭ 6:
kontraŭstari (malcedi al) FK Ifigenio Hamlet ; [ĉu] per la kontraŭstaro ilin fini Hamlet ? kontraŭbatali (tr) [33] [34]; kontraŭmeti (tr) [35]; la ĉasisto akceptis la veton kaj kontraŭmetis sakon kun la sama kvanto da oro [36]; kontraŭparoli ion FK al iu; por ĉiu veneno ekzistas kontraŭveneno [37]; kontraŭveraĵo [38]; kontraŭvole FK EE Ifigenio .

tradukoj

anglaj

~a a: opposite; ~a b: opposite; ~a c: opposite; ~a d: opposite; ~i: against.

francaj

~ 1.: en face de, face à; ~ 2.: comparé à, face à (comparé à); ~ 3.: contre (en échange de), en échange de; ~ 4.: envers, vers (direction); ~ 5.: contre (en opposition avec), en opposition avec; ~ 6.: contre (défavorablement à); ~a 1.: contraire, opposé; ~a a: (demi-droite) opposée; ~a b: (côté) opposé, (sommet) opposé; ~a c: opposé; ~a d: (face) opposée, (sommet) opposé; ~e 1.: en face; ~e 2.: par contre; ~e al: au contraire de; ~i: s'opposer à; ~aĵo: adversité, contradiction; ~iĝi: s'élever contre; ~ulo: adversaire, opposant.

germanaj

~ 1.: gegenüber; ~ 2.: gegenüber; ~ 3.: gegen; ~ 4.: gegen; ~ 5.: gegen; ~ 6.: gegen; ~a a: zueinander entgegengesetzt; ~a b: gegenüberliegend; ~a c: gegenüberliegend; ~a d: gegenüberliegend; ~e 1.: gegenüber; ~e 2.: dagegen; ~i 1.: dagegen sein; ~i 2.: behindern; ~i 3.: entgegnen; ~aĵo: Gegensatz, Hindernis; ~eco: Gegensätzlichkeit; ~iĝi: (sich) entgegen stellen; ~ulo: Gegner. ~veneno: Gegengift.

hispanaj

~ 1.: frente a; ~ 2.: en comparación con; ~ 3.: por; ~: contra, enfrente de; ~a 1.: opuesto, contrario, contraria, opouesta; ~e 1.: contrariamente, frente a frente; ~e 2.: en dirección contraria, al contriario, en contra; ~i: estar en contra de; ~aĵo: adversidad, problema; ~iĝi: oponerse; ~ulo: adversario, contrario.

hungaraj

~ 1.: szemben; ~ 2.: képest; ~ 3.: ellenében; ~ 4.: felé, irányában; ~ 5.: ellenében; ~ 6.: ellen; ~a 1.: szemben lévő, szemközti, ellentétes, ellenkező, ellenző; ~a a: ellentétes (félegyenes) ; ~a b: szemközti; ~a c: ellentétes; ~a d: szemközti; ~e 1.: szemben, ellentétes oldalon, szemközt; ~e 2.: ellenben, ellentétesen; ~i 1.: szemben van, szemközt van; ~i 2.: akadályoz, ellene van; ~i 3.: ellentmond, ellene szól; ~iĝi: ellenáll; ~ulo: ellenfél. ~stari: ellenáll; ~batali: küzd ellene, harcol ellene; ~meti: szembehelyez, szembeállít; ~veneno: ellenméreg; ~vole: akarata ellenére, akaratlanul.

katalunaj

~e 2.: al contrari.

malajaj

~ 2.: tentang.

nederlandaj

~ 1.: tegen, tegenover; ~ 2.: tegenover; ~ 3.: tegen; ~ 4.: tegen; ~ 5.: tegen; ~ 6.: tegen; ~a 1.: tegengesteld; ~a b: tegenoverliggend; ~e 1.: er tegenover; ~e 2.: daarentegen; ~i 1.: ertegen zijn; ~i 2.: verhinderen; ~i 3.: tegenspreken; ~eco: tegenstelling; ~iĝi: niet akkoord gaan; ~ulo: tegenstander. ~en: in de andere richting; ~stari: niet akkoord gaan; ~batali: tegenwerken; ~veneno: tegengif; ~vole: tegen zijn wil in.

okcitanaj

~e 2.: al contrari.

polaj

~a a: (półprosta) przeciwna; ~a b: przeciwległy.

portugalaj

~ 6.: contra, em frente de, defronte de, em face de, para com, para, em troca de, em relação a, por.

rusaj

~ 1.: против, напротив; ~ 3.: за, на (при обмене); ~ 4.: против; ~ 5.: против; ~ 6.: против; ~a 1.: противоположный, противостоящий; ~a a: дополнительная (полупрямая); ~a b: противолежащая (сторона, вершина); ~a c: противоположная (сторона четырёхугольника) ; ~a d: противолежащая (грань, вершина); ~e: напротив; ~i: противостоять; ~aĵo: противоположности; ~eco: противоположность, противоречие; ~iĝi: противостоять; ~ulo: противник. ~stari: противостоять; ~batali: противоборствовать; ~meti: противопоставить; ~paroli: возражать, противоречить; ~veneno: противоядие; ~vole: против воли.

volapukaj

~ 3.: kota.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 15:10
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:19
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 1:11
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 27:21
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 24:29
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 21:13
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 9:24
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 9:15
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 6:27
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
14. L. L. Zamenhof: The Esperantist
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 6:14
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 4:8
17. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 10. Ceteraj pronomoj
18. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27, „kontraŭlateraj anguloj“
19. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 27
20. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto, paralelogramo
21. Plena Ilustrita Vortaro, alto 3
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 119:85
23. C. kaj A. Gacond: Enketo de la ŝtato Neuchâtel pri la bezonoj de la junularo, 1974-01-05
24. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999
25. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
26. S. Engholm: Infanoj en Torento, 1934
27. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Reĝidino sur pizo
28. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
29. Monato, Pastro Duilio MAGNANI: Fondi eklezion?
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
31. La Nova Testamento, Filipianoj 1:28
32. La Nova Testamento, Mateo 5:25
33. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
34. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
35. La Nova Testamento, Mateo 10:35
36. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
37. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Geermitoj
38. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:12

~: Mankas verkindiko en fonto.


administraj notoj

pri ~a 2.:
        Mi ne trovis auxtoritatan fonton por cxiu termino,
        nek tradukojn por subsnc ~.0a.kvaredro (sed supozas,
        ke la tradukoj por ~.0a.triangulo validas).
        Kabe konas ankaux "~aj anguloj de multlatero" (cxe
        "diagonalo").
        PIV1 donas la ekz-on "kontrauxa antauxsigno" kiel
        matematikan, sed "antauxsigno" ne havas matematikan
        difinon! Sub "bazo" gxi uzas "opona vertico", sed
        denove sen difino por "opona". MatVort estas pli
        klara: gxi tute ignoras "~a" kaj uzas "opozicia"...
        sed tio sxokas, konsiderante la nure politikan sencon
        de "opozicio".
        Sxajnas al mi, ke "kontrauxa" estas bona termino,
        rekte komprenebla tra gxia nefaka senco ("~a latero"
        similas al "~a trotuaro").
        [MB]
      

[^Revo] [kontraux.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.40 2017/11/13 18:10:13 ]