1agoni/o PV

agonio

Dolora lasta batalo de mortanto kontraŭ la morto: mortigu min, ĉar kaptis min agonio, ĉar mia animo ĝis nun ankoraŭ estas en mi [1]; estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango [2]; lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj fingroj premis ŝian manon Marta .
angle:
agony, death throes
beloruse:
агонія
ĉeĥe:
agónie, poslední tažení, smrtelný zápas
france:
agonie
germane:
Agonie, Todeskampf
hebree:
גסיסה
hispane:
agonía
hungare:
haldoklás, agónia
itale:
agonia
japane:
断末魔 [だんまつま], 苦悶 [くもん], 最期 [さいご], 終焉 [しゅうえん]
nederlande:
doodsstrijd
pole:
agonia
portugale:
agonia
rumane:
agonie
ruse:
агония
slovake:
agónia, agónia, dokonávanie, smrteľný zápas
turke:
can çekişme
ukraine:
агонія

agonii

(ntr)
1.
Esti tuj mortonta: kelkaj agoniis en doloro, kelkajn oni mortigis [3]; tie kuŝis viro sur la lito de morto kaj agoniis [4]; (figure) […] saturis la kreskaĵojn jam agoniantajn de l' soifo (velkantajn) [5].
2.
(figure) Esti tuj finiĝonta: tiu brila epoko agonias; (figure) Jam eĉ agonias povra Ver', ⫽ sur ter' Ukraina la urso kuŝas [6]; laŭ ŝi, la kapitalismo agonias kaj alvenos nova modelo [7]. VD:kadukiĝi
angle:
1. be dying, suffer the throes of death
beloruse:
аганізаваць
ĉeĥe:
být v agonii, zápasit se smrtí
france:
1. agoniser 2. décliner, agoniser
germane:
1. in Agonie liegen, im Todeskampf liegen, mit dem Tode ringen 2. in den letzten Zügen liegen, am Ende sein, dem Untergang geweiht sein, seine Zeit hinter sich haben
hebree:
לגסוס
hispane:
agonizar
hungare:
1. haldoklik, agonizál 2. végét járja
itale:
agonizzare
japane:
断末魔の苦しみを味わう [だんまつまのくるしみをあじわう], 死に苦悶する [しにくもんする], 最後が迫る [さいごがせまる]
kekĉie:
aakanak
nederlande:
zieltogen
pole:
konać
portugale:
agonizar
rumane:
agoniza
ruse:
агонизировать
slovake:
byť v agónii, skonávať, umierať
turke:
1. can çekişmek
ukraine:
агонізувати, бути в агонії, конати

administraj notoj