tradukoj: be br cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

*mezur/i PV

*mezuriTEZ

(tr)
1.
Taksi kaj difini grandecon, kvanton, gradon de io, komparante ĝin kun samspeca grando, kvanto, grado, elektita kiel unuo: mezuri draponZ, kamponZ, altecon de monto, la longon kaj la larĝonZ, rapidecon de ŝipo; dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu PrV; Jakob estas Lia hereda mezuritaĵo (tio, kion oni mezuris por dividi inter la heredantoj) [1]; [li] paŝmezuradis tra la ejo [2].
Rim.: La objekto de la verbo povas montri la aĵon, kies eco estas taksota, aŭ la taksotan econ, sed ne la valoron trovitan per tia taksado.
2.TEZ
(figure) Taksi: mezuri la konsekvencojn de io; mezuri laŭ sia metro (neobjektive taksi) PrV; vera plezuro ne mezuriĝas laŭ la elspezo [3]; la inspektoro ŝin rigardmezuris [4].

mezuroTEZ Vikipedio

1.
Ago mezuri: ne faru maljustaĵon en la juĝo, en la mezuro, en la peso, en la amplekso [5]; via mezuro estas nur proksimuma.
2.
Mezurita valoro de iu grando: havi mezuron je: 170 centimetroj, tri hektaroj, cent mil paskaloj...; la ĉambretoj havis la saman mezuronZ; la mezuroj de iu (ties korpaj mezuroj); egalmezura paŝado, spirado.
3.
La kvanto enhavata en iu mezurilo: tri mezuroj da hordeoZ; li faris ĉirkaŭ la altaro foson, havantan la amplekson de du grenmezuroj [6].
4.
(figure) Amplekso, grado, intenseco de io nemateria; ĝusta amplekso aplikinda en donitaj cirkonstancoj; modereco, mezurateco: tra vitro de teruro pligrandiĝas la mezuro (la intenseco de impreso pri danĝero) PrV; verko skribita en bona Esperanto antaŭ 25 jaroj en plena mezuro (komplete, plengrade) konservas sian bonecon ankaŭ nunZ; en granda mezuro (plejparte); labori laŭ la mezuro de siaj fortoj (tiom, kiom ili ebligas); en ĉio oni devas observi la ĝustan mezuronZ; memori pri mezuro (taŭga intenseco) en laboro kaj plezuro PrV; petolado sen mezuro (senbrida) ne kondukas al plezuro PrV; donu al krudulo plezuron, li ne scios mezuron PrV; ni fieros ne pretermezure [7].
5.TEZ
MUZ Baza unuo de takta muziko, la distanco inter du ĉefpulsoj. VD:takto
6.
POE Kvanto de silaboj aŭ de piedoj en unu verso.
7.TEZ
MAT[8] (super σ-algebro A) Tia bildigo μ de A al la aro de reeloj, ke la bildo per ĝi de kunaĵo de numerebla disa familio el elementoj de la σ-algebro egalas la sumon de la iliaj bildoj; simb. μ(∪ Pi) = ∑μ(Pi): la bildo de la malplena aro per mezuro estas 0; MAT nulmezura subaro (apartenanta al la σ-algebro kaj kies mezuro estas 0). SUB:diraka mezuro, lebega mezuro.
VD:mezurunuo, skalo.

mezurado Vikipedio

Ago daŭre aŭ ripete mezuri, mezuri plurajn dimensiojn de la sama objekto: li finis la mezuradon de la interna domo [9]; mezurado de tereno, bieno.

mezurebla

1.
Tia, ke eblas ĝin mezuri: la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo ĉe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla [10].
2.TEZ
MATMatVort (p.p. bildigo f de aro E al aro F, provizitaj per respektivaj σ-algebroj A kaj B) Tia, ke la inversa bildo per f de ĉiu elemento de B apartenas al A: se la σ-algebroj estas borelaj, ĉiu kontinua bildigo estas ankaŭ mezurebla.

mezuriloTEZ Vikipedio

TEK Difinita objekto, per kiu oni mezuras: mia kunparolanto havis mezurilon, oran vergon, por mezuri la urbon kaj ĝiajn pordegojn kaj ĝian muron [11]; ĝusta pesilo, ĝusta ŝutmezurilo, kaj ĝusta verŝmezurilo estu ĉe vi [12]; oni metas [la brulantan lampon] ne en kaŝejon, nek sub grenmezurilon, sed sur la lampingon [13]; (evitinde) ŝi tenis [la ŝalon], kaj li enmezuris en ĝin ses mezurilojn (t.e. mezurojn) da hordeo [14]; (figure) ĉiu mezuras alian per sia mezurilo (arbitre, nur laŭ propra plaĉo) PrV; (figure) mezuri ĉion per la mezurilo de la modoZ.

mezuratecoZ

(arkaismo)
Modereco, konvena mezuro: li ĉiam gardas la mezuratecon.

almezuri

(tr)
Fari mezuradon por alĝustigi ion: almezuri veston al iuZ.

angulmezuriloTEZ

TEKMATPIV1
Duondisko kun gradigita cirkonferenco, servanta por mezuri angulojn.

ĉirkaŭmezuro Vikipedio

PIV1
Mezuro de la ĉirkaŭo.

kunmezureblaTEZ

MATMatVort
(p.p. du nombroj) Kies kvociento estas racionala: la pitagoranoj pruvis, ke la diagonalo de kvadrato estas nekunmezurebla kun ĝia latero. SIN:komunona.
Rim.: Tiu ĉi termino estas paŭsaĵo de la respondaj nacilingvaj terminoj kaj referencas al la historio: oni tiam demandis sin, ĉu du samdimensiaj grandoj estas mezureblaj per entjeraj nombroj de la sama mezurunuo.

laŭmezura

Konforma al ies mezuroj 2, al la konvena mezuro 4: laŭmezura vesto (farita per aparta alĝustigo al iu persono); akvon trinku laŭmezure, po sesono de hino trinku de tempo al tempo [15]; [la konstruaĵo] estis farita el multekostaj ŝtonoj, ĉirkaŭhakitaj laŭmezure, segitaj per segilo [16].

laŭmezure kielTEZ

En rilata kvanto, kiel..., laŭgrade kiel...: mi vicigis ilin ĉiujn sur unu flanko, kaj pasigis ilin poste al la alia flanko unu post la alia laŭmezure, kiel [la fraŭlinoj] estis lotintaj [17]; laŭmezure kiel mi alproksimiĝis al la pordo, kreskis mia angoro [18]. VD:ju, kiom

senmezura, supermezura

Eksterordinare granda, tro granda: amo supermezura ne estas plezura PrV; kiam li repudiis sian edzinon, li komencis drinki senmezure [19].

diraka mezuroTEZ

MAT
(rilate punkton a) Mezuro, kiu ĵetas la elementon P de la σ-algebro al 1, se a∈P, kaj al 0 aliokaze. VD:Dirako.

lebega mezuroTEZ Vikipedio

MAT
(super la borela σ-algebro super la aro de reeloj) Mezuro, difinita per tio, ke sur intervalo ]a,b[ ĝi alprenas la valoron (b-a). VD:Lebego.

tradukoj

anglaj

~i: measure; ~o 5.: bar; ~o 7.: measure; ~ebla 2.: measurable; angul~ilo: protractor; kun~ebla: commensurable; diraka ~o: Dirac['s] measure; lebega ~o: Lebesgue['s] measure. nul~a: null; nekun~ebla: incommensurable.

belorusaj

laŭ~e: па памеру.

bretonaj

~i: mentañ, muzuliañ; ~o: ment, muzul; ~ebla: muzuliadus; ~ilo: menter, muzulier; ~ateco: habaskter; angul~ilo: kornventer; kun~ebla: kenvuzuliadus; laŭ~a: diouzh muzul; sen~a, : divuzul, hep muzul, dreist muzul; diraka ~o: muzul Dirac; lebega ~o: muzul Lebesgue. nekun~ebla: digenvuzuliadus.

ĉeĥaj

~i: měřit; ~o: metrum verše; ~ado: měření, vyměřování; ~ilo: míra, měřidlo, měřič, měřící přístroj, měřítko, pravítko; ~ateco: mírnost, odměřenost; al~i: vzít míru; angul~ilo: přístroj na měření úhlů, úhloměr, úhlové měřítko; sen~a, : bez míry (adj.), nezměrný.

francaj

~i: mesurer; ~o 7.: mesure; ~o: mesure, mensuration, dose, modération, retenue; ~ebla 1.: mesurable; ~ebla 2.: mesurable; ~ilo: mesure; ~ateco: modération; angul~ilo: rapporteur; ĉirkaŭ~o: tour; kun~ebla: commensurable; laŭ~a: avec mesure, sur mesure; laŭ~e kiel: à proportion de ce que, à mesure que; sen~a, : démesuré, disproportionné, excessif, immodéré; diraka ~o: mesure de Dirac; lebega ~o: mesure de Lebesgue. ~itaĵo: lot, part, portion; paŝ~adi: arpenter; rigard~i: jauger du regard; havi ~on je: mesurer; egal~a: cadencé, égal, mesuré, régulier; laŭ la ~o de: dans la mesure de; preter~e: outre mesure; nul~a: négligeable; per la ~ilo de: à l'aune de; nekun~ebla: incommensurable; laŭ~e: sur mesure, avec mesure.

germanaj

~i: messen; ~o 1.: Messung; ~o 2.: Abmessung, Größe, Maß; ~o 3.: Maß; ~o 4.: Maß; ~o 6.: Versmaß, Metrum; ~o 7.: Maß; ~ado: Messung; ~ebla 2.: messbar; ~ilo: Maßstab, Zollstock; angul~ilo: Transporteur; ĉirkaŭ~o: Umfang; kun~ebla: kommensurabel; diraka ~o: Diracsches Maß; lebega ~o: Lebesguesches Maß. nul~a: Null-(menge); nekun~ebla: inkommensurabel.

hispanaj

~i: medir; ~o: medida; ~ado: medición; ~ateco: mesura; angul~ilo: transportador; laŭ~a: a la medida.

hungaraj

~i: (meg)mér, lemér; ~o 1.: mérés; ~o 2.: méret, (mért) nagyság; ~o 3.: mérő (űrtartalom); ~o 4.: mérték; ~o 5.: ütem; ~o 6.: versmérték, metrum; ~o 7.: mérték; ~ado: mérés; ~ebla: mérhető; ~ilo: mérce, mérőeszköz, mérőműszer; ~ateco: kiegyensúlyozottság, mértékletesség; al~i: felpróbál, hozzámér; angul~ilo: szögmérő; ĉirkaŭ~o: körméret, kerület; kun~ebla: összemérhető; laŭ~a: méretes, méret szerinti; laŭ~e kiel: attól függően, hogy; sen~a, : mértéktelen, irdatlan, méret feletti; diraka ~o: Dirac-mérék; lebega ~o: Lebesgue-mérték. ~itaĵo: kimért mennyiség; paŝ~adi: kilép (lemér), lépésekkel lemér; rigard~i: végigmér; havi ~on je: (vmilyen) mérete van; egal~a: egyenletes; laŭ la ~o de: vmihez mérten; preter~e: mértéktelenül; nul~a: nullmértékű (halmaz) négligeable; ĉiu ~as alian per sia ~ilo: másokat is a maga mércéjével mér; per la ~ilo de: mércéjével; nekun~ebla: nem összemérhetető; laŭ~e: mérték szerint.

nederlandaj

~i: meten; ~o 1.: meting; ~o 2.: maat, grootte; ~o 3.: maat; ~o 5.: maat; ~ado: meting; ~ebla 2.: meetbaar; ~ilo: maat, maatstok, meetlat; ~ateco: maat; al~i: aanpassen; angul~ilo: gradenboog; sen~a, : uitermate.

polaj

~i: mierzyć; ~o 1.: pomiar; ~o 2.: miara, rozmiar, wymiar, wielkość; ~o 3.: miara; ~o 4.: miara; ~o 7.: miara; ~ado: pomiary; ~ebla 1.: mierzalny, wymierny; ~ebla 2.: (funkcja) mierzalna; ~ilo: miara, miarka, miernik; ~ateco: miara, umiar, umiarkowanie; al~i: przymierzać, dopasować; angul~ilo: kątomierz; ĉirkaŭ~o: obwód (w szczególności: w pasie, w talii); kun~ebla: współmierny; laŭ~a: (zrobiony, szyty) na miarę; sen~a, : niezmierzony, niezmierny, nieogarniony; diraka ~o: miara Diraca; lebega ~o: miara Lebesgue'a. nul~a: miary zero; nekun~ebla: niewspółmierny.

portugalaj

~i: medir, balizar.

rusaj

~i: мерить, измерить, измерять; ~o 2.: размер; ~o 3.: мера; ~o 4.: мера; ~o 5.: размер; ~o 6.: размер; ~o 7.: мера; ~ado: измерение; ~ebla 1.: измеримый; ~ebla 2.: измеримое (отображение); ~ilo: мера, мерка, измерительный прибор; al~i: примерить; angul~ilo: транспортир; kun~ebla: соизмеримый; laŭ~a: в меру, по мерке (об одежде); sen~a, : безмерный, сверх меры; diraka ~o: мера Дирака; lebega ~o: мера Лебега. nul~a: нульмерное (подмножество); nekun~ebla: несоизмеримый; laŭ~e: по размеру, соразмерно.

slovakaj

~i: merať, odmerať; ~o: metrum verša; ~ado: rozbor, skúška, test; ~ilo: meradlo, miera, mierka; ~ateco: miernosť, odmeranosť; al~i: brať mieru; angul~ilo: uhlomer; sen~a, : nesmierny, nezmerateľný, obrovsky.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 32:9
2. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 2
3. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
4. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 8
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:25
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 18:32
7. La Nova Testamento, II. Korintanoj 10:13
8. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §281
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 42:15
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ĥosea 1:10
11. La Nova Testamento, Apokalipso 21:15
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 45:10
13. La Nova Testamento, S. Luko 11:33
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 3:15
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 4:11
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 7:9
17. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
18. G. de Maupassant, trad. D. Luez: La Mastrino, La Ondo de Esperanto, 1999:1 (51)
19. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 18

~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas verkindiko en fonto.
~ateco: Mankas verkindiko en fonto.
al~i: Mankas verkindiko en fonto.
angul~ilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
ĉirkaŭ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
kun~ebla: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
diraka ~o: Mankas dua fontindiko.
diraka ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
lebega ~o: Mankas dua fontindiko.
lebega ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


administraj notoj

pri ~ilo:
    Estas pliaj interesaj ekz-oj de ~ilo en la Biblio :
    ~poto, ~stango, ~sxnuro, ~vazo. [MB]
  

[^Revo] [mezur.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.43 2015/07/04 08:37:39 ]