*en

I.

*en  

1.
Prepozicio; uzate kun nominativo, indikas fizikan aŭ abstraktan lokon, staton aŭ cirkonstancon, kie io estas:
a)  
(Kun nominativo:) Indikas la lokon, interne de kiu io aŭ iu estas, kie io okazas: mia onklo loĝas en Berlino; mi sentas min sana kiel fiŝo en akvo; mia koro tremas en mi [1]; en malproksimeco oni ekvidis bluajn montojn; la infano kuris en la korto; la suno rebrilas en la klara akvo; (figure) mia amo restas ĉiam en la limoj de la infana devo; (figure) en la lingvo Esperanto ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo; (figure) en tiu propono kuŝas la solvo de la problemo.
b)  
(Kun nominativo:) Indikas la tempoparton, ene de kiu okazas (aŭ okazis, aŭ okazos) la ago: mi parolos al vi en tempo pli oportunaZ ; en la tago, kiam mi unue ekvidis ŝin, mi ŝin ekamis; en la venonta jaro, mi vizitos GermanujonZ . VD:ĉe, je, dum.
c)
(Kun nominativo:) Indikas kiom da tempo daŭris aŭ daŭros la ago ĝis sia plena plenumiĝo: Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui ĝin en la daŭro de tri tagoj [2]; en unu vespero, mi ĉion verkis; 3:6 [3]; en la daŭro de unu monato aŭ du mi trovus la vojojn en Labirinto [4].
d)
(Kun nominativo:) Indikas la staton de objekto: danĝere estas lasi lin plu en tia liberecoZ ; la forto grandiĝas en premateco; mi vagis en granda mizeroZ ; ili estis en granda nombro [5] (grandnombre); lernigu la manieron, en kiu oni devas vivi inter ĝentilaj personojZ ; paroli en alia manieroZ ; kien vi iras en tia izoleco?; en granda kolero; en konsento; en akompano kun iu; mia pulso en takto batas; en longaj girlandoj pendis mirindaj kreskaĵoj [6]; puntoj kaj bantrozetoj kuniĝis en mirinda bonordigita senordecoZ .
e)  
(Kun nominativo:) Indikas cirkonstancon karakterizantan la agon: li kuris malsupren en (per) kelkaj saltoj; vi manĝos vian panon en (ĉe) la ŝvito de via frunto; en liaj okuloj [7] (laŭ lia juĝmaniero, opinio); disflugiĝi kiel polvo en ventoZ ; morti en turmentoj; en (je) la nomo de; ŝiaj haroj estis kunvolvitaj en (per) pezaj plektoj. VD:ĉe, je, laŭ, per.
2.
Prepozicio; uzate kun akuzativo, indikas direkton per finpunkto, t.e. fizikan aŭ abstraktan lokon, situacion aŭ staton, internen de kiu io aŭ iu moviĝas, celas, strebas, evoluas:
a)
(Kun akuzativo:) Indikas lokon, en1.a kiu situas la celo aŭ finpunkto: la birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin) [8]; iri en teatron; „Vi devas nepre veturi en banlokon!“ diris la ombro [9]; la infano kuris en la korton; morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon) [10]; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas PrV ; meti ion en sian poŝon; ĵeti en sakon; sablero falis en mian okulon; skribi en libronZ ; mi malfermas la pordon en la dormoĉambron (t.e. la pordon kiu kondukas en la dormoĉambron, per kiu oni transiras en la dormoĉambron ) Metrop .
b)  
(Kun akuzativo:) Indikas la finan staton, situacion ktp de evoluo, aliiĝo, ŝanĝo: fendi ŝtipon en du partojnB ; li rompis la vazon en pecetojn; la fumo longiĝis en mirindajn fantomojn; kunpremi la manon en pugnon; traduki libron en alian lingvon; la lando estis dividata en naŭ provincojn; miloj da voĉoj kunfandiĝis en grandegan harmonion; la glacio forgutis en brilajn larmojn; la milito kondukis multajn en mizeron; lia malkaŝemeco aliformiĝis en aroganteconZ . VD:el 2
angle:
1. in 2. into
ĉeĥe:
do, na, v, ve
germane:
1. in, im
hebree:
1. ב- 1.a בתוך 2.a לתוך 2.b ל-
hispane:
1. en
katalune:
1. a
okcitane:
1. a
pole:
1. w 2. w
portugale:
1. em, dentro de
ruse:
в 1.c за
slovake:
na, vo, za 1. v 2. do
slovene:
1. v

al en  

(malofte)
Direkte al la interno de io.
Rim.: Pri la prepoziciaj kunaĵoj kun al, vidu rimarkon sub al ĉe.
angle:
into
france:
dans, en, à
hispane:
a dentro
pole:
w, do wewnątrz
II.
Memstara vortero kun la senco de en:

ena

Interna.
angle:
inside (inner), inner
ĉeĥe:
vnitřní
france:
(de) dedans (interne), intérieur (interne), interne
germane:
innen, darinnen, drinnen
hebree:
פנימי
hispane:
interior, interno
pole:
w, wewnątrz
ruse:
внутренний
slovake:
vnútorný
tokipone:
insa

eneZ

Interne.
angle:
inside (adv.)
ĉeĥe:
uvnitř
france:
dedans, à l'intérieur
germane:
innen, innerhalb
hebree:
בפנים
hispane:
hacia dentro (adv.)
pole:
w środku, wewnątrz
ruse:
внутри
slovake:
vnútri

ene de

(prepoziciaĵo)
1.  
en1.a, en la interno de, sine de: ene de la arbaro ŝi renkontas tiun kiun ŝi pli amas ol iu ajn estaĵo [11].
2.
Dum tiu daŭro sed ne transe: kontraŭ disciplinaj decidoj de la akademia senato la koncernatoj povas protesti ene de 90 tagoj [12].
11. M. de France, trad. R. Rius: La Lajo pri la Lonicero, 2003
12. AIS San-Marino: Statuto, 1986
ĉeĥe:
uvnitř
france:
1. à l'intérieur de 2. dans un délai de
hispane:
1. en el interior de 2. en un plazo
pole:
1. wewnątrz 2. w czasie (czegoś), podczas (czegoś)
slovake:
vnútri

enigiZ  

(tr)
1.
Penetrigi: ŝi […] enigis la manojn en siajn densajn harojn Marta ; ekstremdekstruloj en la aŭstria registaro enigis Eŭropan Union […] en maloportunan situacion [13]; terorista organizaĵo siatempe elpelita […] Libano kaj enigita en la teritoriojn [14]; (figure) la verkinto enigas vin eĉ en la cerbon de la farmbestoj [15].
2.  
KOMP Transmeti datumon en komputilon: enigu la pasvorton!
13. Monato, Evgeni Georgiev: Aŭstrio: Ĉu veneno en Vieno?
14. Monato, Aleksandro Gofen: Misinforma komento, 2003
15. Monato, Boris Kolker: Knaba maturiĝo
angle:
2. enter (on a keyboard), type in
ĉeĥe:
dát dovnitř, vetknout, vložit, vnést, vpravit, vstrčit, vsunout, zavést
france:
faire entrer, entrer (quelque chose), introduire, mettre dedans
germane:
1. hineintun, hineinschieben, reintun 2. eingeben
hebree:
1. להחדיר
hispane:
hacer entrar, entrar (algo), introducir, meter dentro
pole:
1. wkładać, wsadzać, wtykać, pogrążać 2. wprowadzać, wsadzać (pot.)
ruse:
ввести
slovake:
vniesť, votknúť, zastrčiť

enigaĵo  

KOMP
Enigata datumo. SUP:donitaĵo
angle:
input data (n.)
france:
entrées (info.), inputs (info.)
germane:
Eingabe
hebree:
קלט
hispane:
entradas (info.), insumos, aportes
pole:
dane wsadowe, wsad (pot.)
ruse:
входные данные

enigo  

1.
Penetrigo: procedo de enigo de iu objekto en la liston de Unesko pri la Monda Heredaĵo [16]; redukti la laboristaron […] per enigo de pli alta teknologio [17].
2.
KOMP Enigado aŭ enigaĵo: post enigo de tiuj informoj aperas detalaj klarigoj [18]; [laŭ] ĉi tiu enigmetodo mi tajpas la esperantajn literojn per antaŭa punktokomo [19].
16. Monato, Anna kaj Mati Pentus: Lingvo, Interreto kaj ... alio, 2008
17. Monato, Roland Rotsaert: Kosovo: Vojaĝimpresoj, somero 2000
18. Monato, Roland Rotsaert: Transnacie bonfari, 2005
19. Monato, Edmund Grimley Evans: Interreto: Uniksulo ekspertas Unikodon
angle:
1. introduction, insertion 2. input (act of entering data)
ĉeĥe:
vnesení, vsunutí, založení, zařazení
france:
2. saisie (info.), introduction (action d'introduire)
germane:
1. Einführung 2. Eingeben
hebree:
2. קליטה
hispane:
2. introducción (acto de introducir datos)
pole:
2. wejście
ruse:
2. ввод
slovake:
vsunutie

enigilo  

KOMP
Aparato por enigi datumojn: klavaro kaj skanilo estas enigiloj. TUT:aparataro
angle:
input device
ĉeĥe:
vstupní zařízení
france:
périphérique d'entrée
germane:
Eingabegerät
hebree:
התקן קלט, יחידת קלט
hispane:
periférico de entrada
pole:
wejście, urządzenie wejściowe
ruse:
вводное устройство
slovake:
vstupné zariadenie

eniĝi  

Penetri, enprofundiĝi: kiam fratoj batalas, fremdulo ne eniĝu (interveni, sin miksi, ŝovi la nazon.) PrV ; la gazetoj ne trovas necesa eniĝi en tion, pri kio ili skribas EE .
france:
entrer, pénétrer, s'introduire
germane:
hineingehen, eindringen
hebree:
לחדור
hispane:
meterse, introducirse
pole:
wchodzić, wtykać się, wtrącać się, pogrążać się
ruse:
войти, встрять
III.

en-  

Prefikso kun iu el la sencoj de en:
1.  
la libro enhavas 30 ĉapitrojn (havi); la ĉambro entenis 40 personojn teni).
2.
engluti, enskribi, enblovi, enbrakigi, envicigi, enkasigi, enterigi, enloĝiĝi, enŝipiĝi, endormiĝi.
france:
2. en- (préfixe), in- (préfixe), intro- (préfixe)
germane:
1. ein-, ent-, in-, bein-
hispane:
2. en- (prefijo), in- (prefijo), intro- (prefijo)
ruse:
2. в-, во-

administraj notoj

~: Mankas verkindiko en fonto.
al ~: Mankas fontindiko.
al ~: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas fontindiko.
~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~e: Mankas dua fontindiko.
~e: Mankas verkindiko en fonto.
~igi: Mankas verkindiko en fonto.
~igaĵo: Mankas fontindiko.
~igaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~igilo: Mankas fontindiko.
~igilo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~-: Mankas fontindiko.
~-: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.