*fabrik/o PV

*fabriko

EKON Ejo, en kiu oni produktas pogrande komercaĵojn: konata fabriko de ĉampano [1]; li estas direktoro en fabriko de tabako [2]; en la fabriko […] oni faris konservaĵojn el fiŝoj kaj viando [3]; ni laboras en la sukerfabriko [4]; paperfabrikoj [5]; apud la unua metiejo rapide fariĝis moderna fabriko por konstruado de aŭtobusoj [6]. VD:manufakturo, uzino
angle:
factory
beloruse:
фабрыка, завод
bretone:
greanti, labouradeg
ĉeĥe:
továrna, závod
ĉine:
[wèi], 工厂 [gōngchǎng], 工厂建筑 [gōngchǎngjiànzhù]
france:
fabrique, usine
germane:
Fabrik, Werk
hispane:
fábrica
hungare:
gyár
ide:
fabrikerio
japane:
工場 [こうじょう], 製造所 [せいぞうしょ], 製作所 [せいさくしょ]
katalune:
fàbrica
nederlande:
fabriek
pole:
fabryka, wytwórnia
portugale:
fábrica
ruse:
фабрика, завод
slovake:
továreň
svede:
fabrik
tibete:
བཟོ་གྲྭ་
turke:
fabrika
ukraine:
фабрика, завод
volapuke:
fablüd

fabriki

(tr)
EKON Produkti komercaĵojn en fabriko: fabriki meblojn [7]; tie oni fabrikis la famajn vazojn el blanka kaj nigra argilo [8]. (figure) mi fabrikas mian tezon: jen estas ĉio [9]; fabriku aferojn por la milito kaj vi fariĝos milionulo [10].
angle:
manufacture
beloruse:
вырабляць, прадукаваць
bretone:
oberiañ, fardañ (oberiañ)
ĉeĥe:
průmyslově vyrábět
ĉine:
制做 [zhìzuò], 打造 [dǎzào], 造 [zào], 生产 [shēngchǎn]
france:
fabriquer (produire), produire (fabriquer)
germane:
fabrizieren, produzieren, herstellen, anfertigen
hispane:
fabricar
hungare:
gyárt
ide:
fabrikar
japane:
製造する [せいぞうする], 製作する [せいさくする], 生産する [せいさんする]
katalune:
fabricar
nederlande:
fabriceren
pole:
profukować, wytwarzać
ruse:
производить
slovake:
vyrobiť, vyrábať
turke:
üretmek
ukraine:
виготовляти, виробляти, випускати, робити, фабрикувати
volapuke:
fablüdön

fabrikado

Ago fabriki: fabrikado de maŝinoj [11]; fabrikado de la komercaĵoj [12]; fabrikado kaj komerco de agrikulturaj produktaĵoj Metrop ; li subkaŝe observadis ĉion, kio okazis dum la miksado de la diversaj ingrediencoj kaj eltrovis la sekretojn de la fabrikado [13]; fabrikado de la metilalkoholo, vitriolo aŭ celulozo [14].
beloruse:
вытворчасьць
bretone:
oberiadur
ĉeĥe:
fabrikace, továrenská výroba
france:
fabrication, production
germane:
Fabrikation, Produktion, Herstellung
hispane:
fabricación
hungare:
gyátás
japane:
製造 [せいぞう]
katalune:
fabricació
nederlande:
het fabriceren
pole:
profukcja, wytwórstwo
ruse:
производство
slovake:
továrenská výroba
turke:
üretim
ukraine:
собівартість продукції

fabrikanto

EKON
1.
Iu okupita per fabrikado: fabrikantoj de argilaj vazoj [15]; fabrikantoj de armiloj kun glavoj [16]; kiel fabrikanto de porvitrinaj manekenoj mi scias, ke tiuj ĉi mezuroj jam estis donitaj de la fama modfirmao Christian Dior en 1947 [17]; (figure) kelkaj pseŭdosciencaj fabrikantoj de novaj projektoj blufas personojn jam parolantajn plurajn okcidenteŭropajn lingvojn [18].
2.
Firmao, kiu fabrikas certan produkton: Intel, la inventinto de la arkitekturo, regis la merkaton, lasante al fabrikantoj de kongruaj procesoroj okupiĝi pri nur la plej malpotencaj procesoroj [19]; la grandaj ŝtalaj ringoj, el kiuj konsistas la reaktoro […] estas de la sama fabrikanto [20]; ovoj el oro, kovritaj per ceramiko kun surprizo interne [kiujn] mendis ĉiujare la Caroj fine de la deknaŭa jarcento ĉe la franca fabrikanto Fabergé [21].
angle:
manufacturer
beloruse:
фабрыкант
bretone:
oberier, farder
ĉeĥe:
hanl. fabrikant, továrník
ĉine:
厂家 [chǎngjiā], 制造厂 [zhìzàochǎng], 制作者 [zhìzuòzhě], 工厂主 [gōngchǎngzhǔ], 制造者 [zhìzàozhē]
france:
constructeur (fabriquant), fabriquant
germane:
Hersteller, Produzent, Fabrikant
hispane:
fabricante
hungare:
gyáros, gyártó
japane:
工場主 [こうじょうしゅ], 製造元 [せいぞうもと], メーカー [めーかー]
katalune:
fabricant
nederlande:
fabrikant
pole:
fabrykant (przest.), producent, wytwórca
ruse:
фабрикант
slovake:
továrnik, výrobca
turke:
üretici, üreten
ukraine:
фабрикант

pensfabriko

POL Privata asocio aŭ fondaĵo, kiu studas sociajn kaj politikajn temojn kaj pri ili publikigas raportojn, rekomendojn: la Centro por Politikaj Alternativoj […] estas pensfabriko pri civila socio en Srilanko [22].
22. Rezwan, trad. T. Nee: Informgrafiko: 5 faktoj pri tamila komunumo en la nordo de Srilanko, GlobalVoices, 2014-11-23
angle:
think tank
ĉine:
研究院 [yánjiùyuàn], 智囊机构 [zhìnángjīgòu], 智库 [zhìkù]
france:
club de réflexion, laboratoire d'idées
germane:
Denkfabrik, Forschungsinstitut
japane:
シンクタンク [しんくたんく], 総合研究所 [そうごうけんきゅうしょ]

administraj notoj