tradukoj: cs de en fr hu nl pt ru sv

*verk/i [1]

*verkiTEZ

(tr)
Produkti per spirita laboro artaĵon aŭ sciencaĵon: ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos ... estas nur verkoj privataj [2]; verki libron, operonB, raporton. VD:komponi, krei

verkoTEZ Vikipedio

1.TEZ
Arta aŭ scienca produkto de la spirito: legi ĉiujn verkojn de Moliero; la glora verko de Pasteur; majstroverko VD:juvelo, perlo, trezoro
2.
(figure) Rezulto de agado: tiu malordo estas la verko de fremdulojB; kelkdeko da tagoj sufiĉis, por ke la popolo forgesu, ke ĉiuj verkoj de Herhor estis nur plenumo de la intencoj de la juna ... faraono [3]; ili ... ŝajnigas, ke ... la atako kontraŭ la temploj ... estas la verko de Fenicianoj [4].

verkaroTEZ

1.
Tuto da verkoj de koncerna aŭtoro: tiu esprimo ne aperas en la verkaro de Zamenhof; la grandega verkaro de tiu filozofo restas disŝutita en sennombraj artikoloj kaj netroveblaj broŝuroj.
2.
TIP Kolekto da verkoj de koncerna aŭtoro, en formo de libro aŭ de libroserio: la plena verkaro de Zamenhof, eldonata de Ludovikito.

verkiloTEZ Vikipedio

KOMP Tekstotraktilo disponiganta rimedojn por oportuna verkado de diversaj tekstoj, i.a. tekstan redaktilon, literumilon, aŭtomatan kompiladon de indekso, enhavtabelo, diversaj referencaroj ktp.

*verkistoZTEZ Vikipedio

Homo profesie verkanta; aŭtoro: verkisto verkas librojn [5].

ĉefverko

BELA Grava verko en iu arto, stilo, lando aŭ de iu homo: la ĉefverkoj de la gotika arkitekturo; montri al alinacianoj, kiel belaj estas la ĉefverkoj de nia landa kulturo [6].

referencverkoTEZ

TIP Verko kolektanta kaj sisteme prezentanta sciaĵojn pri iu temo, kun mencio de informfontoj: plej klaraj ekzemploj de hiperteksta konstruo estas referencverkoj [7] VD:enciklopedio, kompendio

tradukoj

anglaj

~i: compose; ~ilo: word processor.

ĉeĥaj

~i: spisovat, psát; ~o: spis, dílo.

francaj

~i: composer, écrire (une oeuvre); ~o: œuvre, ouvrage; ~aro: œuvres complètes; ~ilo: traitement de texte; ~isto: artiste, compositeur, écrivain; ĉef~o: chef d'œuvre; referenc~o: ouvrage de référence.

germanaj

~i: schaffen, schöpfen, schreiben, verfassen; ~o 1.: Werk, Opus; ~ilo: Textverarbeitungsprogramm; ~isto: Schriftsteller, Künstler.

hungaraj

~i: ír , alkot; ~o 1.: mű, alkotás, írásmű; ~o 2.: ; ~aro: (vki) művei; ~ilo: szövegszerkesztő; ~isto: szerző, alkotó, író. majstro~o: mestermű.

nederlandaj

~i: schrijven, scheppen, componeren; ~o 1.: kunstwerk, werk, opus; ~o 2.: werk; ~ilo: tekstverwerker; ~isto: schrijver, componist, kunstenaar.

portugalaj

~i: compor; ~o: obra, trabalho; ~isto: compositor.

rusaj

~i: сочинять; ~o 1.: произведение, сочинение, труд; ~o 2.: дело (чьих-то рук); ~aro 1.: труды (научные и т.п.), творчество (произведения), творческое наследие; ~aro 2.: собрание сочинений; ~ilo: система подготовки текстов, текстовый процессор; ~isto: писатель, автор, сочинитель.

svedaj

~i: författa, skriva, komponera; ~o: verk; ~ilo: ordbehandlare; ~isto: författare, kompositör.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, antaŭparolo
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 18a
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉapitro 16a
5. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
6. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, tradukoj
7. J. C. Wells: Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksaĵo, 1997

[^Revo] [verk.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2009/01/03 17:31:35 ]