tradukoj: be de es fr hu pt ru vo

* -ist/ PV

-ist

(sufikso)
1.TEZ
Persono, kiu profesie, daŭre, prefere aŭ ofte sin okupas pri la koncerna afero: dentisto (kuracisto pri dentoj); artisto (homo okupata pri arto); ĝardenisto, leteristo, poŝtisto, tranĉilisto, falsistoZ, kudristino, hejtisto, servisto, makleristo, maristo, ŝtelisto; komercistaro; pafista societo; verkisto verkas librojn kaj skribisto simple transskribas paperon [1]; li estas mensogisto kaj malnoblulo [2]; granda parolisto estas duba faristo PrV
Rim.: Ekzistas multaj simplaj vortoj por profesiuloj ks. Al tia vorto, kiu jam per si mem montras personon, oni ne aldonu -ist/: kirurgo, astronomo, ekologo, diplomato, gimnasto, ŝoforo, barbiro, studento, kelnero, aktoro, mimo, generalo, soldato, kuratoro, profesoro ktp . Oni do nepre ne diru: *kirurgisto*, *astronomisto*, *ekologisto* ktp . Sed en multaj okazoj oni povas tamen per la sufikso -ist/ krei paralelan vorton por tia persono, se ekzistas aparta vorto por tio, pri kio li okupiĝas: kirurgio → kirurgiisto = kirurgo; astronomio → astronomiisto = astronomo; ekologio → ekologiisto = ekologo; diplomatio → diplomatiisto = diplomato PMEG.
2.TEZ
Adepto aŭ subtenanto de iu teorio, skolo, doktrino (ismano): budaisto, esperantisto, utopiisto.
Rim. 1: Laŭ ĉi tiu lasta senco „ist“ estas samsenca kiel „an“ kaj al ĉiu ism-vorto respondas ist-vorto, eĉ kiam ism estas ne sufikso sed finparto de radiko: turismo, turisto; monoteismo, monoteisto; ŝovinismo, ŝovinisto..
Rim. 2: Tamen kiam ambaŭ formoj ekzistas, la ist-formo povas esprimi pli aktivan, militantan nuancon; kp islamanoislamisto; nacianonaciisto; respublikanorespublikisto.

tradukoj

belorusaj

-~: -іст.

francaj

-~: -eur, -ate, -iste.

germanaj

-~: -ist.

hispanaj

-~: -ista (sufijo usado para para profesionales y seguidores de un movimiento).

hungaraj

-~ 1.: -ász , -ész , -ás , -és , -ó , -ő , -ár ; -~: -ánus , -ista .

portugalaj

-~: -ista.

rusaj

-~: -ист.

volapukaj

-~: -an.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37

-~: Mankas verkindiko en fonto.


[^Revo] [ist.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.25 2017/02/16 16:10:18 ]